K vsebini

Vegetaranismo aŭ ĉioajnismo?

od Desmut, 24. januar 2012

Sporočila: 26

Jezik: Esperanto

Desmut (Prikaži profil) 24. januar 2012 03:49:04

Mi ne certis pri kiel nomi la lastan vorton, sed mi pensas ke "viandismo" estas bona ideo, tamen mi elektis "ĉioajnismon" hehe

Antaŭ iom da tempo mi komencis pensi iĝi vegetarano, mi rigardis tre interesa (mi ne retrovis ĝin en youtube, sed ĝi nomiĝas "Forks over knives", se vi interesiĝus serĉu ĝin) kiu igis min pensi iomete pri vegana vivo.
Sed, tiu estas la vivo rigardita de veganoj kaj vegetaranoj. Mi bezonas ankaŭ konsilojn de ne-veg(etar)anoj kiuj iom sciu pri ĉi tio...

Kiuj estas la bonaj flankoj de vegetaranismo kaj kiuj - laŭ ne-vegetaranoj - estus la konsekvencoj?

mihxil (Prikaži profil) 24. januar 2012 07:34:16

Mi mem ne estas vegetarano, sed laŭ mi povus esti certaj kialoj por ja esti:
  • Estas neplezure por bestoj esti manĝotaj
  • Estus pli bone por onia sano. Tio ŝajnas esti la precipa aserto de tiu filmo kiun vi mencias.
  • Estus pli bone por la ĉirkaŭjaĵo
  • Manĝi vegetarane estas malpli multekoste.
Ĉiuj povus esti pli malpli bonaj kialoj, sed ankaŭ ekzistas kontraŭargumentoj.
  • Tiuj bestoj eble eĉ ne ekzistus alimaniere. Aŭ ili estus sovaĝaj kaj do almenaŭ havus 'normalan' vivon (en kiu tamen esti manĝata ankaŭ estas tre normala).
    Estas malfacile diri kion trovas bestoj neplezura, kaj estas multaj bestoj kiuj eble ne trovus ion ajn (kiel insektoj aŭ simile)
  • Malgraŭ la absoluta certeco prezentata de tiu filmo 'Forks over knives', mi pensas ke povas esti duboj pri tio. Homoj kiuj manĝas viandon ofte ankaŭ manĝas tro multe, tro grase, aŭ tro malvarie. Jen reago al la libro je kio la filmo estas bazita:
    Reply to TC Campbell.
    Klare onia manĝo influas onian sanon, sed mi dubas ĉu estas tiom simple kiel 'ne manĝu viandon'.
  • Mi supozas ke manĝi bovojn klare pli postulas de la tero. Bovoj ne estas tre efikaj. Ili mem manĝas plantojn, kaj nur elcenton el tio viandigas. Ŝajnas esti evidente ke estas pli efike rekte manĝi plantojn. Homoj ne povas manĝi ekzemple greson, do la afero ne estas tiom absolute evidenta, sed sume mi ja pensas ke tiel elturniĝus.
    Insektoj ŝajnas esti multe pli efikaj. Povas esti ke eĉ ne estas malbona ideo manĝi ilin laŭ ĉi tiu vidpunkto.
  • Pro iu bizara kialo viando tute ne estas multekosta, kaj mi dubas ĉu estus malpli koste manĝi vegetare. Mi supozas ke oni 'forgesas' enkalkuli la koston je la ĉirkaŭĵo aŭ simile. Sed ĉiuokaze, viando do estas 'lukso', io kion oni ne nepre ĉiam kaj absolute rifuzu sin.

raffadalbo (Prikaži profil) 24. januar 2012 12:47:22

mih xil:Mi mem ne estas vegetarano, sed laŭ mi povus esti certaj kialoj por ja esti: (...) sed ankaŭ ekzistas kontraŭargumentoj (...)
Mi plene konsentas kun mih xil ke ekzistas malgajo.gif favoraj kaj kontraŭaj argumentoj. Kial, do, ne serĉas ni mezgradan nutrmanieron?

Mia propono estas: manĝu ni viandon (aŭ fiŝon), sed malmultan (ekzemple: neniam pli ol unufoje po tago); kaj elektu ni prefere fiŝon aŭ kokon ol bovon aŭ aljajn mambestojn.

Al via listo de favoraj argumentoj mi eldonus rideto.gif la sekvan:

5. Per la sama surfaco de grundo pli homoj povas nutriĝi vegetarane ol "ĉioajnisme".

sal.gif

mountainash (Prikaži profil) 24. januar 2012 13:10:12

Mi fariĝis vegano antaŭ tri jaroj. Certe estas logikaj kialoj, sed mi ne manĝas tiel nur pro tiuj. Mi sentas profundan spiritan kontenton pri mian manĝmaniero.

Mi ne malestimas personoj, kiu manĝas viandon, fromaĝon aŭ ovojn. Mi opinias, ke ĉiuj devas trovi la ĝustan propran vojon en sia vivo.

darkweasel (Prikaži profil) 24. januar 2012 13:32:38

Laŭ mia opinio ĉiu manĝu laŭplaĉe. Ekzemple, mia patrino ne manĝas viandon, sed ne pro moralaj kialoj, sed ĉar ŝi simple ne trovas ĝin bongusta. Male, mi mem ja manĝas viandon, sed nur malmultajn legomojn - simple ĉar tia estas mia gusto.

La kontraŭargumenton, kiu temas pri la protektado de bestoj, mi ĉiuokaze ne subtenas. Homoj laŭnature estas ĉiomanĝantoj, kaj estas do nature por ni manĝi aliajn animalojn - same kiel ursoj kaj porkoj tion faras.

La kontraŭargumenton, kiu temas pri la protektado de la ĉirkaŭaĵo (estas pli ŝpareme rekte manĝi plantojn ol unue lasi beston manĝi ilin por poste manĝi tiun) mi ja povas kompreni, sed mi ne trovas ĝin sufiĉe grava por ŝanĝi miajn manĝkutimojn, speciale ĉar mi, kiel dirite, ne ŝatas plej multajn legomojn kaj manĝas ilin nur kiam mi devas.

Do - se iu ne volas manĝi viandon, tio estas tute bona, sed tamen neniu trudu al aliaj siajn manĝkutimojn dirante, ke manĝi viandon estas kontraŭmorale.

Cetere, jen antaŭa fadeno pri vegetaranismo.

mihxil (Prikaži profil) 24. januar 2012 17:52:42

raffadalbo: Al via listo de favoraj argumentoj mi eldonus rideto.gif la sekvan:

5. Per la sama surfaco de grundo pli homoj povas nutriĝi vegetarane ol "ĉioajnisme".
Tio samas al mia tria listero. Paroli pri surfacograndoj ŝajnas al mi nur alia maniero rigardi la samon.

Cetere ankaŭ estas argumentoj favoraj al viandomanĝado. Ekzemple:
  • Viando estas bongusta
  • Viando (iom da) estas bona por onia sano
  • Viando estas malmultekosta
Ankaŭ kontraŭ ĉi tiuj argumentoj eblas kontraŭi:
  • Klare afero de gusto. Aliaj povus opinii alie, aŭ trovas neviandon same bongusta
  • La opinioj pri tio varias...
  • Probable oni ne pagas la 'veran' koston.

estasvaltero (Prikaži profil) 19. februar 2012 20:02:33

Mi fariĝis vegetarano antaŭ unu jaro kiam mi vidis ke mi povis elekti ne-viandan manĝajojn kaj ne havi sana problemo.

Mi ŝatas ĉion da fruktoj (ili estas tre dolĉaj ridulo.gif kaj legomoj. Unue mi pensis en la sano, poste mi ankaŭ komencis pensi en la bestoj ridulo.gif.

marcuscf (Prikaži profil) 21. februar 2012 03:35:13

Se iam vi fariĝos vegano, bonvole ne forgesu la vitaminon B12 kaj ne trudu vian elekton al aliaj. Dankon rido.gif

komenstanto (Prikaži profil) 21. februar 2012 06:24:57

marcuscf:Se iam vi fariĝos vegano, bonvole ne forgesu la vitaminon B12 kaj ne trudu vian elekton al aliaj. Dankon rido.gif
...ne forgesu B12, kaj ankaŭ vi ne forgesus vitaminon D. La D ekzistas en la lakto, ovo, fiŝo, kaj fromaĝo. okulumo.gif

oxymor (Prikaži profil) 21. februar 2012 07:46:20

Mi mem manĝas ĉion, sed estas favore al vegana vidpunkto. Ne ĝenas min mortigi bestojn, tio estas ja natura. Sed suferigi ilin ne estas. Do, mi pensas ke estus pli bone se oni aĉetu viandon nur el bestoj, kiuj havis decan vivon, kiu vivis en la kampoj kaj ne en industria kreskigejo (vidu vivmanieron de la aliaj). Bedaŭrinde, oni malofte aĉetas tiajn, ĉar kostas tro, kaj ankaŭ ĉar ne eblas kreskigi bestojn por ĉiuj tiel.
Ĉar oni fakte manĝadas bestojn kiuj ofte tutvive suferis pro ni, mi ja pensas ke oni devus klopodi manĝi malpli da viando, sed devas esti persona elekto, kiun mi (iom honte) ne faris.

Nazaj na začetek