Al la enhavo

4a JES en Naumburg/Saale (Germanujo), 2012-12-28 - 2013-01.04

de Kunar, 2012-januaro-28

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

Rogir (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-29 11:22:12

Je la 28-a iros trajnkaravano el Dresdeno tra Lepsiko al JES. Verŝajne vi povos trovi tranokton en Lepsiko, eble vi povas alveni unu tagon pli frue en Naŭmburgo.

Al la planita trajnkaravano aliĝu ĉi tie. Vi tiam ricevos la plej freŝajn informojn tuj post apero.
Nun estas planataj branĉoj el Strasburgo, Bruselo, Venlo, Hanovro, Berlino, Varsovio, Dresdeno, Vieno kaj Munkeno, depende de la interesiĝo.

lagtendisto (Montri la profilon) 2012-oktobro-18 20:21:12

Fonduso 'JES al novuloj

"...Ĉu vi havas maltro da mono por partopreni la ĉijaran JES-on en Naumburg? La fonduso "JES al novuloj" eble povas helpi. Temas pri sendependa fonduso ene de la Fondaĵo Mondo. La fonduso ne estas parto de la JES organizo, sed ebligas al kelkaj unuafojaj partoprenantoj senkostan aŭ malplikostan partoprenon en la JES..."

lagtendisto (Montri la profilon) 2012-novembro-05 20:40:59

novaĵoj "...La urbo disponigos aŭtobuson por ni je la alven- kaj forirtago por veturigi homojn de la stacidomo al la junulargastejo. Alia novaĵo flanke de la vespera programo: La Perdita Generacio (LPG) koncertos dum la JES!..."

Rogir (Montri la profilon) 2012-novembro-19 17:21:35

Por atingi tiujn senpagajn busojn vi povas uzi la trajnkaravanon al JES (nova retpaĝo). Prezoj ekde 15€ por la tuta vojaĝo!

Reen al la supro