Al la enhavo

4a JES en Naumburg/Saale (Germanujo), 2012-12-28 - 2013-01.04

de Kunar, 2012-januaro-28

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

Kunar (Montri la profilon) 2012-januaro-28 19:29:58

La pasinta JES (Junulara E-Semajno) eĉ ne finiĝis antaŭ unu monato kaj jam pretas la kadraj datoj por la sekva fojo:

2012-12-28 - 2013-01-04
Naumburg (Saale), (orienta) Germanujo

Oni jam anoncis la sekvajn artistojn por la vespera programo:

Tone (Brazilo), hiphopo
Jomo (Francujo), rok/mondmuziko multlingva
Dolĉamar (Finnlando), rokmuziko
Jonny M (Germanujo), regeo

Kaj tio nur estas la komenco!

Mi volas esprimi mian kontentecon pri la frua anonco de la renkontiĝo per tio, ke mi pludonas la informon. Eble tiu ĉi aranĝo interesas lernu.net-uzantojn, kiuj ankoraŭ neniam partoprenis Esperanto-renkontiĝon. Se vi havas demandojn, simple skribu! (Nuntempe mi ne estas parto de la organiza teamo, sed mi certe kapablas respondi kelkajn demandojn.)

Rogir (Montri la profilon) 2012-februaro-02 07:32:29

Kaj ankaŭ al tiu ĉi JES estos trajnkaravano de Roĉjo kaj Alekĉjo.

jan aleksan (Montri la profilon) 2012-februaro-05 15:57:10

Kunar:
2012-12-28 - 2013-01-04
Jeeeej multe pli bonaj datoj ol la antaŭa ridulo.gif

Rogir (Montri la profilon) 2012-februaro-07 13:41:05

Tiom longe!

lagtendisto (Montri la profilon) 2012-junio-16 09:45:01

Oni jam informu pri la alveneblojn.

Tumppi1991 (Montri la profilon) 2012-julio-25 15:18:50

Ĉu iu scias, kiam oni povas aliĝi por JES? Mi ŝatus jam en aŭgusto aĉeti miajn flugbiletojn al Leipzig.

lagtendisto (Montri la profilon) 2012-julio-25 19:50:41

Jen la retpoŝtadresoj de Germana Esperanto Junularo. Ili organizas la renkontiĝon JES-n.

Tumppi1991 (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-12 20:14:35

Tie ne ankoraŭ estas aliĝilo aŭ tio paĝo estas malplena. Espereble la okazo okazos certe ĉar mi aĉetos merkrede flugbiletojn kiam mi ricevos salajron.

Rogir (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-13 13:38:18

Pri la okazado de JES vi ne bezonas zorgi, jam estas la kvara fojo kaj estas granda organiza teamo. Krome mi vidis jam betaversion de la aliĝilo, do ĝi certe aperos!

Tumppi1991 (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-15 12:36:36

Hoo! Mi aĉetis hodiaŭ flugbiletojn. Mi alvenos je la 27-a al Lepsiko kaj forflugos je la kvina tago de januaro. El Lepsiko al Naŭmburgo oni povas vojaĝi versajne trajne? En retpaĝo estas nur alveneblojn en Naŭmburgo. Preskaŭ unu horo estas tempo el Flughaveno al Naŭmburgo per DB.

Reen al la supro