前往目錄

4a JES en Naumburg/Saale (Germanujo), 2012-12-28 - 2013-01.04

貼文者: Kunar, 2012年1月28日

訊息: 14

語言: Esperanto

Kunar (顯示個人資料) 2012年1月28日下午7:29:58

La pasinta JES (Junulara E-Semajno) eĉ ne finiĝis antaŭ unu monato kaj jam pretas la kadraj datoj por la sekva fojo:

2012-12-28 - 2013-01-04
Naumburg (Saale), (orienta) Germanujo

Oni jam anoncis la sekvajn artistojn por la vespera programo:

Tone (Brazilo), hiphopo
Jomo (Francujo), rok/mondmuziko multlingva
Dolĉamar (Finnlando), rokmuziko
Jonny M (Germanujo), regeo

Kaj tio nur estas la komenco!

Mi volas esprimi mian kontentecon pri la frua anonco de la renkontiĝo per tio, ke mi pludonas la informon. Eble tiu ĉi aranĝo interesas lernu.net-uzantojn, kiuj ankoraŭ neniam partoprenis Esperanto-renkontiĝon. Se vi havas demandojn, simple skribu! (Nuntempe mi ne estas parto de la organiza teamo, sed mi certe kapablas respondi kelkajn demandojn.)

Rogir (顯示個人資料) 2012年2月2日上午7:32:29

Kaj ankaŭ al tiu ĉi JES estos trajnkaravano de Roĉjo kaj Alekĉjo.

jan aleksan (顯示個人資料) 2012年2月5日下午3:57:10

Kunar:
2012-12-28 - 2013-01-04
Jeeeej multe pli bonaj datoj ol la antaŭa ridulo.gif

Rogir (顯示個人資料) 2012年2月7日下午1:41:05

Tiom longe!

lagtendisto (顯示個人資料) 2012年6月16日上午9:45:01

Oni jam informu pri la alveneblojn.

Tumppi1991 (顯示個人資料) 2012年7月25日下午3:18:50

Ĉu iu scias, kiam oni povas aliĝi por JES? Mi ŝatus jam en aŭgusto aĉeti miajn flugbiletojn al Leipzig.

lagtendisto (顯示個人資料) 2012年7月25日下午7:50:41

Jen la retpoŝtadresoj de Germana Esperanto Junularo. Ili organizas la renkontiĝon JES-n.

Tumppi1991 (顯示個人資料) 2012年8月12日下午8:14:35

Tie ne ankoraŭ estas aliĝilo aŭ tio paĝo estas malplena. Espereble la okazo okazos certe ĉar mi aĉetos merkrede flugbiletojn kiam mi ricevos salajron.

Rogir (顯示個人資料) 2012年8月13日下午1:38:18

Pri la okazado de JES vi ne bezonas zorgi, jam estas la kvara fojo kaj estas granda organiza teamo. Krome mi vidis jam betaversion de la aliĝilo, do ĝi certe aperos!

Tumppi1991 (顯示個人資料) 2012年8月15日下午12:36:36

Hoo! Mi aĉetis hodiaŭ flugbiletojn. Mi alvenos je la 27-a al Lepsiko kaj forflugos je la kvina tago de januaro. El Lepsiko al Naŭmburgo oni povas vojaĝi versajne trajne? En retpaĝo estas nur alveneblojn en Naŭmburgo. Preskaŭ unu horo estas tempo el Flughaveno al Naŭmburgo per DB.

回到上端