Sadržaj

Kial ni devas diri "intelligence" en la kunteksto de la spionado?

od Xuko, 28. siječnja 2012.

Poruke: 7

Jezik: Esperanto

Xuko (Prikaz profila) 28. siječnja 2012. 22:46:11

Unue, mi devas peti ekskuzojn ĉar mi estas novulo, do mia Esperanto havos multe de eraroj! Sed mi havas demandon: mi estas studanto intelekta analisto sed mi ne estas sekura se intelekto estas la korekta vorto en Esperanto por tio koncepto en la kunteksto de la spionado. Observu ke informado ("information") ne estas la sama afero ke intelekto ("intelligence"?), ĉar tio estas pli elaborata informado.

Ankaŭ mi havas alian demandon: se mi volas diri "counterespionage" kio estas la korekta vorto? Kontraspionado? Dankon!

darkweasel (Prikaz profila) 29. siječnja 2012. 08:23:12

Xuko:
Ankaŭ mi havas alian demandon: se mi volas diri "counterespionage" kio estas la korekta vorto? Kontraspionado? Dankon!
Ĉu vi celas la vorton kontraŭspionado?

Xuko (Prikaz profila) 29. siječnja 2012. 09:31:15

darkweasel:
Xuko:
Ankaŭ mi havas alian demandon: se mi volas diri "counterespionage" kio estas la korekta vorto? Kontraspionado? Dankon!
Ĉu vi celas la vorton kontraŭspionado?
Jes! Mi ne sciis kiel estis la vorto ekzakte ĉar en la vortaro mi ne povas trovi ĝin.

Dankon denove!

antoniomoya (Prikaz profila) 29. siječnja 2012. 10:39:56

Kial ni devas diri "intelligence" en la kunteksto de la spionado?

Tute simple por misorienti kaj misdirekti la nefakulojn. rideto.gif

Hodiaŭ, ekzistas grandan emon uzi vortojn kiuj ne alĝustiĝas al la afero ke oni devas priskribi. Kutime, ili signifas nenion.

Amike.

Ilmen (Prikaz profila) 29. siječnja 2012. 11:41:53

Cetere, kvankam mi ankoraŭ ne estas tre sperta Esperant-uzanto, mi ja trovis kelkajn erarojn en via mesaĝo, do lasu min korekti ĝin laŭ mia humila sperto:

Xuko:Unue, mi devas peti pardonon ĉar mi estas novulo, do mia Esperanto havos multe da eraroj! Sed mi havas demandon: mi estas studanto de intelekta analizo sed mi ne estas certa pri ĉu intelekto estas la taŭga vorto en Esperanto por tiu koncepto en la kunteksto de la spionado. Observu, ke informado ("information") ne estas la sama afero, ke intelekto ("intelligence"?), ĉar tio estas pli ellaborata informado.

Ankaŭ mi havas alian demandon: tiam, kiam mi volas diri "counterespionage", kio estas la ĝusta vorto? Kontraŭspionado? Dankon!
Mi ankaŭ ne certas pri ĉu la fraz-strukturo "[ĝi] ne estas la sama afero ke [tio]" estas ĝusta, mi anstataŭe skribus "[ĝi] ne samas al [tio]".

sudanglo (Prikaz profila) 29. siječnja 2012. 14:03:48

Eble via profesio estas analizisto de informoj por sekurecaj celoj. Pli mallonge sekur-analizisto.

En spiona kunteksto la angla vorto 'intelligence' estas nur ĵargona vorto por informoj, ĉu ne?

hebda999 (Prikaz profila) 2. veljače 2012. 06:41:00

sudanglo:...En spiona kunteksto la angla vorto 'intelligence' estas nur ĵargona vorto por informoj, ĉu ne?
Do "Intel" havas ion komunan kun spionado, mi tion sciis jam de komenco, la intelaj mikroprocesoroj Pentium spionas nin!!! Terure!

Natrag na vrh