Повідомлення: 20
Мова: Esperanto
RiotNrrd (Переглянути профіль) 26 серпня 2007 р. 03:28:45
黄鸡蛋:Mi apenaŭ komprenas...Jes. Kompreneble, mi ŝercas. "Mal" estas utila, sed estas ebla uzi ĝin tro multa. Mi preferas "kato" al "malhundo", "tago" al "malnokto", ktp. Tro multa uzo de "mal" obstrukcas komprenadon.
Do, mi efektive ŝatas la vorton "ino" (plejparte ĉar la vorto estas ne seksista), sed ne ŝatas la vorton "malino". "Viro" funkcias bone.
Mielo (Переглянути профіль) 26 серпня 2007 р. 14:16:12
RiotNrrd:Ĉu la malhundo estas kato ? Estas vere, ke la kato estas malhundo. Ĉu la muso estas malkato ?黄鸡蛋:Mi apenaŭ komprenas...Jes. Kompreneble, mi ŝercas. "Mal" estas utila, sed estas ebla uzi ĝin tro multa. Mi preferas "kato" al "malhundo", "tago" al "malnokto", ktp. Tro multa uzo de "mal" obstrukcas komprenadon.
Do, mi efektive ŝatas la vorton "ino" (plejparte ĉar la vorto estas ne seksista), sed ne ŝatas la vorton "malino". "Viro" funkcias bone.
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
diogotux (Переглянути профіль) 30 серпня 2007 р. 19:52:48
kiel oni aldonas 'in' por diri ke estas virina, tiel oni formetas 'in' por diri ke estas vira.
Kaj mi malfacile komprenas na vorto inulo kiam oni volas diri 'virino'.
donmiguel (Переглянути профіль) 2 вересня 2007 р. 00:24:32
viriĉo kaj virino estas viroj
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
sed tio estas neoficiala, kaj estas iom problemo pro tio. tamen, tial la lingvo estus pli ekvilibrata..
(mi esperas ke ne tro el vi nun estas kolera
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
piteredfan (Переглянути профіль) 2 вересня 2007 р. 00:47:53
donmiguel:al mi plaĉas ideon de iĉismo. tiu proponas oni uzu iĉa (vira/malina/malmalmalina) sufikso "-iĉ-" por indiki vira sekso.Gebovaro enhavas virbovojn kaj bovinojn.
viriĉo kaj virino estas viroj
sed tio estas neoficiala, kaj estas iom problemo pro tio. tamen, tial la lingvo estus pli ekvilibrata..
(mi esperas ke ne tro el vi nun estas kolera)
Kial ne homaro enhavas virhomojn kaj hominojn?
donmiguel (Переглянути профіль) 2 вересня 2007 р. 01:33:50
piteredfan:Gebovaro enhavas virbovojn kaj bovinojn.Jes sed, ŝajnas kiel mizera solvo.
Kial ne homaro enhavas virhomojn kaj hominojn?
ne estas logika ke oni bezonas prefikso por la unua kaj sufikso por la dua.. ankoraŭ mi opinias ke tio estas malpli bone komprenebla ol du sufiksoj...
ĉu tiu ne vin ĝenas?
(Gebovaro enhavas virbovojn kaj malvirbovojn )
grifo (Переглянути профіль) 2 вересня 2007 р. 06:22:15
![demando.gif](/images/smileys/demando.gif)
donmiguel (Переглянути профіль) 2 вересня 2007 р. 11:37:50
Terurĉjo:Jes, en plej ol Hindeŭropaj lingvoj. Sed mi kredas ke ne en aliaj... sed tiu estus nur elturniĝo, ne defendo de tiu sistemo
Historie en naciaj lingvoj, samkiel en Esperanto, virinformaj vortoj devenas de virformaj, ĉu ne? Almenaŭ en la rusa estas tiel.
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
diogotux (Переглянути профіль) 11 вересня 2007 р. 23:16:47
vidas vandenis:Mi ne scias. Ĉu iu bonvolu respondi tiun demandon?
Kio estas malmalmalino?
horsto (Переглянути профіль) 12 вересня 2007 р. 15:48:18
diogotŭ:Ĉiu malpara nombro de mal samas al unu mal, ĉiu para nombro al neniu mal.vidas vandenis:Mi ne scias. Ĉu iu bonvolu respondi tiun demandon?
Kio estas malmalmalino?