目次へ

*inulo: ebla vorto?

irikagina,2007年8月23日の

メッセージ: 20

言語: Esperanto

irikagina (プロフィールを表示) 2007年8月23日 1:42:11

Saluton!

Ĉi estas mia unua mesaĝo en Esperanto, do mi esperas ke mia esperanto estas iel korekta ridulo.gif

Ekde mi lernas esperanton mi ne ŝatas kiel oni la ina sekso ies vortoj (patrino, virino...) konstruas. Mi ankaŭ ne kredas, ke oni devas elpensi novajn esperantajn vortojn (kiel "inventi" okulumo.gif) se tiu estas ebla ridulo.gif

Por la vorto "virino" mi legas en libro la vorton "ino". Ino estas bela esperanto ridulo.gif sed ne estas klara: ino estas "ina homo aŭ bestio" sed ne nur "ina homo" (mi pensas). Kaj hieraŭ mi pensis alian eblan vorton: "inulo": "la homo ke estas ina"

Kion vi pensas de tiu alternativo?
Mi ankoraŭ serĉas sinonimon (samvorto? samsignifvorto?) por "patrino": ĉu io ideo? ridulo.gif

Pablo

Urho (プロフィールを表示) 2007年8月23日 6:25:51

Eta rimarko: en Esperanto ekzistas jam la vorto

(bot.) inulo (inul/o) [latine: Inula ...]

Espi (プロフィールを表示) 2007年8月23日 6:59:19

irikagina:Saluton!

Ĉi estas mia unua mesaĝo en Esperanto, do mi esperas ke mia esperanto estas iel korekta ridulo.gif

Ekde mi lernas esperanton mi ne ŝatas kiel oni la ina sekso ies vortoj (patrino, virino...) konstruas. Mi ankaŭ ne kredas, ke oni devas elpensi novajn esperantajn vortojn (kiel "inventi" okulumo.gif) se tiu estas ebla ridulo.gif

Por la vorto "virino" mi legas en libro la vorton "ino". Ino estas bela esperanto ridulo.gif sed ne estas klara: ino estas "ina homo aŭ bestio" sed ne nur "ina homo" (mi pensas). Kaj hieraŭ mi pensis alian eblan vorton: "inulo": "la homo ke estas ina"

Kion vi pensas de tiu alternativo?
Mi ankoraŭ serĉas sinonimon (samvorto? samsignifvorto?) por "patrino": ĉu io ideo? ridulo.gif

Pablo
Sal Pablo,
la finaĵo "-in" signas malvira sekso de personoj aŭ (malofte) bestoj:
(patro - Vater, padre -> patrino - Mutter, madre ktp.).
Persono oni ankaŭ povas nomi "ulo" (estas vira) kaj malvira ulo estas "ulino".
Estas simpla sistemo de prefiksoj kaj sufiksoj en E-o! shoko.gif
Amike
Espi

Shiva (プロフィールを表示) 2007年8月23日 7:01:45

Mia ideo estis simila: etulo aŭ uleto?

Espi (プロフィールを表示) 2007年8月23日 7:07:51

Shiva:Mia ideo estis simila: etulo aŭ uleto?
uleto! (estas eta ulo)
Espi

irikagina (プロフィールを表示) 2007年8月24日 0:25:47

Espi:Persono oni ankaŭ povas nomi "ulo" (estas vira) kaj malvira ulo estas "ulino".
Dankon Espi!
Sed "Ulino" estas "la ina Ulo" kaj tiu havas la saman problemon kiel la vorto "virino": oni konstruas la inan vorton el la vira vorto!
Tial mi proponis "inulo"n: "la ino ke estas ulo". Tie mi derivigis la novan vorton de "ino": nek de ulo nek de viro. rido.gif

Pablo

Espi (プロフィールを表示) 2007年8月24日 5:47:02

irikagina:
Espi:Persono oni ankaŭ povas nomi "ulo" (estas vira) kaj malvira ulo estas "ulino".
Dankon Espi!
Sed "Ulino" estas "la ina Ulo" kaj tiu havas la saman problemon kiel la vorto "virino": oni konstruas la inan vorton el la vira vorto!
Tial mi proponis "inulo"n: "la ino ke estas ulo". Tie mi derivigis la novan vorton de "ino": nek de ulo nek de viro. rido.gif

Pablo
Sal Pablo,
vi pravas. Laŭprincipe ĉiuj vortradikoj estas viraj. Sed via propono ne kontraŭdiras al la E-a logiko. Ja ekzistas, nur ne tre uzatas.
Ĉio, kio estas logika, ankaŭ estas korekta.
Konsilo: E-a vortfarada sistemo kun prefiksoj kaj sufiksoj (ekz. paĝo 28: -in-), kiu estas trovonta en mia nova retejo.

Amike
Espi

mnlg (プロフィールを表示) 2007年8月25日 2:04:15

Shiva:Mia ideo estis simila: etulo aŭ uleto?
Etulo estas en mia menso infano. Uleto estas en mia menso, ĉarma, malgranda persono. Ne nepre infano.

Mi opinias ke patrino povus, siajn filojn prenante, diri "miaj etuloj!"

Fabcxu (プロフィールを表示) 2007年8月25日 20:39:30

Ofte estas vidata la vorto "ino" por paroli pri virino. Male, por paroli pri viro, mi jam vidis "malino". Ĉe iuj retejoj ankaŭ tiu ĉi vorto estas uzata. Estas malpli virisme, ĉar la vorto "malino" deriviĝas el "ino".

RiotNrrd (プロフィールを表示) 2007年8月26日 1:11:12

Jes, kaj mi havas du malhundojn. Ĉiu malnokto, ili volas por mi maldormi kaj malvomigi ilin. Ili malbojas kaj malbojas, ĝis mi finfine malenlitas kaj malprenas al ili maltrinkon.

先頭にもどる