Al la enhavo

TEMO PRI AMO KAJ SEKSAJ RILATOJ

de troyshadow, 2012-januaro-31

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

Junpe (Montri la profilon) 2012-februaro-02 12:33:36

troyshadow:
Junpe:Japanlingve:
1)愛してる。 (Amas.)
2)あなたがほしい。 (Vin volas.)
3)好きだ。 (Ŝatas.)
mia telefono ne lasas vidi iujn ajn signojn krom rusajn kaj latinajn.ĉu vi povus skribi kiel ĉi tio japane sonas?
Mi skribas ree, kaj iomete korektas min:

1) (anata o) aiŝitelu. = (Vin) amas.
Ĉi tiu "amas" montras la aspekton imperfektan.
Eblas ellasi "vin", kiam la parolanto parolas, dum li/ŝi fikse rigardas al la okuloj de la aŭskultanto.

2) anata ga hoŝii. = Vi ... vola.

3) anata ga ski (da). = Vi ... ŝato (-as).

"Da" (-as) estas aldono, kaj eblas ellasiĝi.

En 1) oni uzas la postpozicion "o", kiu ĉiam montras, ke la antaŭa substantivo estas objekto de verbo.

Sed en 2) kaj 3) oni uzas la postpozicion "ga". Oni uzas "ga" por montri, ke la antaŭa substantivo havas objektan signifon, kune kun vortoj, kiuj havas la signifojn de la verboj "ŝati" kaj "malŝati" kaj "voli", ŝajne. (Aliakaze la substantivo antaŭ "ga" kutime havas subjektan signifon.)

"Hoŝii" (vola) ŝajnas esti adjektivo, kaj "ski" (ŝato) ŝajnas esti substantivo.
Malsimple!

Reen al la supro