Al la enhavo

TEMO PRI AMO KAJ SEKSAJ RILATOJ

de troyshadow, 2012-januaro-31

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

troyshadow (Montri la profilon) 2012-januaro-31 21:49:59

Kiel vi dirus en via denaska lingvo:
1)mi amas vin
2)mi volas vin(mi volas havi sekson kun vi)
3)mi ŝatas vin(kiel ebla amikon aŭ sekspartneron)
???

antoniomoya (Montri la profilon) 2012-januaro-31 22:19:37

troyshadow:Kiel vi dirus en via denaska lingvo:
1)mi amas vin
2)mi volas vin(mi volas havi sekson kun vi)
3)mi ŝatas vin(kiel ebla amikon aŭ sekspartneron)???
Mmmm... Plej bone ke vi ne sciu kiel oni diras tiujn frazojn mialingve. Vi tro ŝokiĝus. rideto.gif

Amike.

darkweasel (Montri la profilon) 2012-februaro-01 06:33:54

Germanlingve:

1) Ich liebe dich.
2) Ich will dich.
3) Ich mag dich.

drinkulo (Montri la profilon) 2012-februaro-01 08:59:39

Hispane, el Hispanujo:

1) Te quiero / Te amo
La verbo amar (ami) ne estas tre uzata hispane, ni uzas pli je querer

2) Se ne estis sekso antaŭe: Te deseo
Se jam estis sekso: (Mi ne skribas tiun frazo, ke poste oni tondos la fadenon) okulumo.gif

3) Te quiero / Te aprecio / Te estimo (praa)

troyshadow (Montri la profilon) 2012-februaro-01 12:23:42

drinkulo:Hispane, el Hispanujo:

1) Te quiero / Te amo
La verbo amar (ami) ne estas tre uzata hispane, ni uzas pli je querer

2) Se ne estis sekso antaŭe: Te deseo
Se jam estis sekso: (Mi ne skribas tiun frazo, ke poste oni tondos la fadenon) okulumo.gif
3) Te quiero / Te aprecio / Te estimo (praa)
Dankon pro tre plena respondo,tre interese,sed plie unu demando:querer ja signifas 'voli',do 'te quiero' signifas ambaŭ 'mi amas vin' kaj 'mi volas vin'-la dua estas ne tute ĝente,almenaŭ en la rusaridulo.gif

Junpe (Montri la profilon) 2012-februaro-01 14:25:34

Japanlingve:
1)愛してる。 (Amas.)
2)あなたがほしい。 (Vin volas.)
3)好きだ。 (Ŝatas.)

drinkulo (Montri la profilon) 2012-februaro-01 14:50:02

troyshadow:Dankon pro tre plena respondo,tre interese,sed plie unu demando:querer ja signifas 'voli',do 'te quiero' signifas ambaŭ 'mi amas vin' kaj 'mi volas vin'-la dua estas ne tute ĝente,almenaŭ en la rusaridulo.gif
En la hispana querer havas kelkajn signifojn.
RAE - querer

Te quiero = Mi amas vin/cin
Por signifi je voli, ĝi devas iri kun i-verbo.
Te quiero comer = Mi volas manĝi cin

Persone, mi multe uzas je amar kun mia edzino kaj filo.

antoniomoya (Montri la profilon) 2012-februaro-01 14:50:59

troyshadow:Dankon pro tre plena respondo,tre interese, sed plie unu demando: querer ja signifas 'voli', do 'te quiero' signifas ambaŭ 'mi amas vin' kaj 'mi volas vin' -la dua estas ne tute ĝente,almenaŭ en la rusa ridulo.gif
En la rusa, eble, sed en la hispana ne.
Laŭ viaj demandoj, jen kiel oni diras tiujn frazojn en la hispana:

1) mi amas vin = "te amo" (tiu esprimo sonas iom malmoderna, do, oni ne uzas ĝin); "te quiero" (tiu dirmaniero estas la plej kutima, fakte, la sola uzata).
2) mi volas vin = "te deseo" (esperante, mi deziras vin)
3) mi ŝatas vin = "me gustas" (esperante, vi plaĉas al mi).

Hispane, la frazo "te quiero" ĉiam estas esprimo de amo, neniam signifas "mi volas vin" en la seksa senco kiun vi diras.

Amike.

troyshadow (Montri la profilon) 2012-februaro-01 18:49:21

Junpe:Japanlingve:
1)愛してる。 (Amas.)
2)あなたがほしい。 (Vin volas.)
3)好きだ。 (Ŝatas.)
mia telefono ne lasas vidi iujn ajn signojn krom rusajn kaj latinajn.ĉu vi povus skribi kiel ĉi tio japane sonas?

troyshadow (Montri la profilon) 2012-februaro-01 19:03:15

antoniomoya:
troyshadow:Dankon pro tre plena respondo,tre interese, sed plie unu demando: querer ja signifas 'voli', do 'te quiero' signifas ambaŭ 'mi amas vin' kaj 'mi volas vin' -la dua estas ne tute ĝente,almenaŭ en la rusa ridulo.gif
En la rusa, eble, sed en la hispana ne.
Laŭ viaj demandoj, jen kiel oni diras tiujn frazojn en la hispana:

1) mi amas vin = "te amo" (tiu esprimo sonas iom malmoderna, do, oni ne uzas ĝin); "te quiero" (tiu dirmaniero estas la plej kutima, fakte, la sola uzata).
2) mi volas vin = "te deseo" (esperante, mi deziras vin)
3) mi ŝatas vin = "me gustas" (esperante, vi plaĉas al mi).

Hispane, la frazo "te quiero" ĉiam estas esprimo de amo, neniam signifas "mi volas vin" en la seksa senco kiun vi diras.
Amike.
Kiel longe la verbo 'amar' ekestis malmoderna en la hispana lingvo?kaj kial vi persone ĝin uzas familie,se ĝi malmoderniĝis?

Reen al la supro