Zum Inhalt

TEMO PRI AMO KAJ SEKSAJ RILATOJ

von troyshadow, 31. Januar 2012

Beiträge: 11

Sprache: Esperanto

troyshadow (Profil anzeigen) 31. Januar 2012 21:49:59

Kiel vi dirus en via denaska lingvo:
1)mi amas vin
2)mi volas vin(mi volas havi sekson kun vi)
3)mi ŝatas vin(kiel ebla amikon aŭ sekspartneron)
???

antoniomoya (Profil anzeigen) 31. Januar 2012 22:19:37

troyshadow:Kiel vi dirus en via denaska lingvo:
1)mi amas vin
2)mi volas vin(mi volas havi sekson kun vi)
3)mi ŝatas vin(kiel ebla amikon aŭ sekspartneron)???
Mmmm... Plej bone ke vi ne sciu kiel oni diras tiujn frazojn mialingve. Vi tro ŝokiĝus. rideto.gif

Amike.

darkweasel (Profil anzeigen) 1. Februar 2012 06:33:54

Germanlingve:

1) Ich liebe dich.
2) Ich will dich.
3) Ich mag dich.

drinkulo (Profil anzeigen) 1. Februar 2012 08:59:39

Hispane, el Hispanujo:

1) Te quiero / Te amo
La verbo amar (ami) ne estas tre uzata hispane, ni uzas pli je querer

2) Se ne estis sekso antaŭe: Te deseo
Se jam estis sekso: (Mi ne skribas tiun frazo, ke poste oni tondos la fadenon) okulumo.gif

3) Te quiero / Te aprecio / Te estimo (praa)

troyshadow (Profil anzeigen) 1. Februar 2012 12:23:42

drinkulo:Hispane, el Hispanujo:

1) Te quiero / Te amo
La verbo amar (ami) ne estas tre uzata hispane, ni uzas pli je querer

2) Se ne estis sekso antaŭe: Te deseo
Se jam estis sekso: (Mi ne skribas tiun frazo, ke poste oni tondos la fadenon) okulumo.gif
3) Te quiero / Te aprecio / Te estimo (praa)
Dankon pro tre plena respondo,tre interese,sed plie unu demando:querer ja signifas 'voli',do 'te quiero' signifas ambaŭ 'mi amas vin' kaj 'mi volas vin'-la dua estas ne tute ĝente,almenaŭ en la rusaridulo.gif

Junpe (Profil anzeigen) 1. Februar 2012 14:25:34

Japanlingve:
1)愛してる。 (Amas.)
2)あなたがほしい。 (Vin volas.)
3)好きだ。 (Ŝatas.)

drinkulo (Profil anzeigen) 1. Februar 2012 14:50:02

troyshadow:Dankon pro tre plena respondo,tre interese,sed plie unu demando:querer ja signifas 'voli',do 'te quiero' signifas ambaŭ 'mi amas vin' kaj 'mi volas vin'-la dua estas ne tute ĝente,almenaŭ en la rusaridulo.gif
En la hispana querer havas kelkajn signifojn.
RAE - querer

Te quiero = Mi amas vin/cin
Por signifi je voli, ĝi devas iri kun i-verbo.
Te quiero comer = Mi volas manĝi cin

Persone, mi multe uzas je amar kun mia edzino kaj filo.

antoniomoya (Profil anzeigen) 1. Februar 2012 14:50:59

troyshadow:Dankon pro tre plena respondo,tre interese, sed plie unu demando: querer ja signifas 'voli', do 'te quiero' signifas ambaŭ 'mi amas vin' kaj 'mi volas vin' -la dua estas ne tute ĝente,almenaŭ en la rusa ridulo.gif
En la rusa, eble, sed en la hispana ne.
Laŭ viaj demandoj, jen kiel oni diras tiujn frazojn en la hispana:

1) mi amas vin = "te amo" (tiu esprimo sonas iom malmoderna, do, oni ne uzas ĝin); "te quiero" (tiu dirmaniero estas la plej kutima, fakte, la sola uzata).
2) mi volas vin = "te deseo" (esperante, mi deziras vin)
3) mi ŝatas vin = "me gustas" (esperante, vi plaĉas al mi).

Hispane, la frazo "te quiero" ĉiam estas esprimo de amo, neniam signifas "mi volas vin" en la seksa senco kiun vi diras.

Amike.

troyshadow (Profil anzeigen) 1. Februar 2012 18:49:21

Junpe:Japanlingve:
1)愛してる。 (Amas.)
2)あなたがほしい。 (Vin volas.)
3)好きだ。 (Ŝatas.)
mia telefono ne lasas vidi iujn ajn signojn krom rusajn kaj latinajn.ĉu vi povus skribi kiel ĉi tio japane sonas?

troyshadow (Profil anzeigen) 1. Februar 2012 19:03:15

antoniomoya:
troyshadow:Dankon pro tre plena respondo,tre interese, sed plie unu demando: querer ja signifas 'voli', do 'te quiero' signifas ambaŭ 'mi amas vin' kaj 'mi volas vin' -la dua estas ne tute ĝente,almenaŭ en la rusa ridulo.gif
En la rusa, eble, sed en la hispana ne.
Laŭ viaj demandoj, jen kiel oni diras tiujn frazojn en la hispana:

1) mi amas vin = "te amo" (tiu esprimo sonas iom malmoderna, do, oni ne uzas ĝin); "te quiero" (tiu dirmaniero estas la plej kutima, fakte, la sola uzata).
2) mi volas vin = "te deseo" (esperante, mi deziras vin)
3) mi ŝatas vin = "me gustas" (esperante, vi plaĉas al mi).

Hispane, la frazo "te quiero" ĉiam estas esprimo de amo, neniam signifas "mi volas vin" en la seksa senco kiun vi diras.
Amike.
Kiel longe la verbo 'amar' ekestis malmoderna en la hispana lingvo?kaj kial vi persone ĝin uzas familie,se ĝi malmoderniĝis?

Zurück nach oben