Sadržaj

Kiu uzas Firefox en Esperanto lingvo ?

od espek, 31. siječnja 2012.

Poruke: 6

Jezik: Esperanto

espek (Prikaz profila) 31. siječnja 2012. 23:41:11

Saluton!

Tio estas lingilo:
http://www.mozilla.org/en-US/firefox/all.html

darkweasel (Prikaz profila) 1. veljače 2012. 06:34:38

Ne, ĉar mi ne vidas sencon en tio, se ekzistas ankaŭ traduko en mian denaskan.

Lom (Prikaz profila) 1. veljače 2012. 08:35:32

Jes, kaj eĉ mian operaciumon (GNU/Linukson). ridulo.gif
Kiam mi havas problemojn por trovi iun funkcion, mi kutime ristartas la programon kun "LANG=en_US PROGRAMO".
Sed por openoffice/libreoffice mi ĝis nun uzas la anglan por ne perdi tempon, ĉar mi ne sufiĉe bone konas ĉiun funkcion tie.
Gimp ankaŭ mi ofte startas en la angla.

Laŭ mi, ĝi helpas iomete alkutimiĝi sin al Esperanto (aŭ aliaj lernataj lingvoj), kvankam pli bona/kompleta tradukado estus aprezata.

vincas (Prikaz profila) 1. veljače 2012. 09:06:26

espek:Saluton!

Tio estas lingilo:
http://www.mozilla.org/en-US/firefox/all.html
Bone, mi nesciis, ke ekzistas tia eblo.
Ne, ĉar mi ne vidas sencon en tio, se ekzistas ankaŭ traduko en mian denaskan.
Vi estas patrioto de germana lingvo.

mschmitt (Prikaz profila) 1. veljače 2012. 10:54:02

Jes, mi uzas ĝin en esperanto. Bedaŭrinde la asimilado estas tia ĝisfunda ke eĉ la erara konzolo estas tradukita. Ĉar mi ne povas doni ĝian esperantlingvan eligon al alia programisto, mi ankaŭ havas anglan version je la sistemo. lango.gif

drinkulo (Prikaz profila) 1. veljače 2012. 11:43:09

Dum ne estas la volapuka versio, mi ne volas uzi ilin. lango.gif

Serioze, mi uzas nur mian denaskan lingvon (hispana) ĉar tiel mi uzas la komputilon pli rapide.

Natrag na vrh