본문으로

Kial la sudorientazianoj preskaŭ ne partoprenas ĉe tiu forumo?

글쓴이: MallumaKobajo, 2012년 2월 2일

글: 9

언어: Esperanto

MallumaKobajo (프로필 보기) 2012년 2월 2일 오후 4:57:46

Ĉu vi remarkas, kiel mi, ke niaj samideanoj el la sudorienta parto de azio preskaŭ ne partoprenas ĉe la forumo?

Temas pri ĉinoj, japanoj, vietnamanoj, indoazianoj, kaj tiel plu, kaj tiel plu. Kial?

Ĉu estas vere, ke Esperanto estas tre eŭropa afero? Aŭ estas io alia, mi ne scias... Eble la temojn ili ne ŝatas.

Fartu bone!

darkweasel (프로필 보기) 2012년 2월 2일 오후 5:50:28

Oni ja ne tre malofte vidas mesaĝojn de azianoj, do mi ne vere komprenas la problemon.

Ĉinujo estas la lando kun la kvara plej granda nombro de lernu!-uzantoj.

MallumaKobajo (프로필 보기) 2012년 2월 2일 오후 6:33:16

darkweasel:Oni ja ne tre malofte vidas mesaĝojn de azianoj, do mi ne vere komprenas la problemon.
Ĉu vi povas montri al mi iun ajn fadenon, kie partoprenis sudorientazianoj?

darkweasel (프로필 보기) 2012년 2월 2일 오후 8:13:16

MallumaKobajo:
darkweasel:Oni ja ne tre malofte vidas mesaĝojn de azianoj, do mi ne vere komprenas la problemon.
Ĉu vi povas montri al mi iun ajn fadenon, kie partoprenis sudorientazianoj?
Nu, ĉar vi ŝajne kalkulas ĉinojn kaj japanojn inter sudorientazianoj (almenaŭ pri Japanujo tio iom malakordas kun mia geografia sento), jen kelkaj tiaj fadenoj.

MallumaKobajo (프로필 보기) 2012년 2월 2일 오후 9:45:10

darkweasel:
MallumaKobajo:
darkweasel:Oni ja ne tre malofte vidas mesaĝojn de azianoj, do mi ne vere komprenas la problemon.
Ĉu vi povas montri al mi iun ajn fadenon, kie partoprenis sudorientazianoj?
Nu, ĉar vi ŝajne kalkulas ĉinojn kaj japanojn inter sudorientazianoj (almenaŭ pri Japanujo tio iom malakordas kun mia geografia sento)
Vi pravas. Mi diru Orienta Azio, ne sudorienta.

Aliflanke, mi antaŭe ja rimarkis la foruma aktiveco de Zam, Junpe kaj derverwandte. Eble mi misesprimis miajn zorgojn. Estas tre malmulte el Ĉinujo kaj Japanujo kiuj partoprenas ĉe la forumo. Kaj tre de tempo al tempo. La lastaj komentoj de la Ĉina, Japana kaj Korea forumoj estas ne post decembro lastjare. Ilia partoprenado estas preskaŭ (PRESKAŬ, ne tute) nula. Se vi mem komparas la nombron de registritaj uzantoj de tiu mondoparto kun la nombron de iliaj komentoj, estas tre malmulte.

Mia demando temas pri la kialo de tiu fenomeno. Mi redemandas: Kial ili partoprenas tre malmulte?

sudanglo (프로필 보기) 2012년 2월 2일 오후 9:56:37

Mi legis ie, ke la okcidentanoj estas multe pli individuistaj ol membroj de aziaj socioj.

La forumoj eble orientiĝas al la esprimo de individuaj opinioj pli ol alveno al komuna inter-konsento - kiu lasta eble estas pli karakteriza de la azia pensmaniero.

Sed parolu pri tio la azianoj mem.

antoniomoya (프로필 보기) 2012년 2월 2일 오후 10:02:47

MallumaKobajo:Mia demando temas pri la kialo de tiu fenomeno. Mi redemandas: Kial ili partoprenas tre malmulte?
Mi ankaŭ ŝatus scii kial.
Eble oni devus demandi tion al ili mem, sed mi ne scias KIEL. Ĉu skribante esperantan mesaĝon en iliaj forumoj?

Survoje, oni ankaŭ devus demandi sin pri la maloftega partopreno de virinoj en tiuj Lernu-forumoj. Malfeliĉe. malgajo.gif

Amike.

lgg (프로필 보기) 2012년 2월 3일 오후 12:40:39

antoniomoya:...oni ankaŭ devus demandi sin pri la maloftega partopreno de virinoj en tiuj Lernu-forumoj.
Sekretlingvoj estas plejparte amuziloj por viroj ridulo.gif

patrik (프로필 보기) 2012년 2월 3일 오후 2:30:52

Pli bonus, se vi demandis pri la orient-timoranoj, filipinanoj [kiel mi!], laosanoj, kamboĝanoj, ktp. lango.gif

다시 위로