Kial la sudorientazianoj preskaŭ ne partoprenas ĉe tiu forumo?
貼文者: MallumaKobajo, 2012年2月2日
訊息: 9
語言: Esperanto
MallumaKobajo (顯示個人資料) 2012年2月2日下午4:57:46
Temas pri ĉinoj, japanoj, vietnamanoj, indoazianoj, kaj tiel plu, kaj tiel plu. Kial?
Ĉu estas vere, ke Esperanto estas tre eŭropa afero? Aŭ estas io alia, mi ne scias... Eble la temojn ili ne ŝatas.
Fartu bone!
darkweasel (顯示個人資料) 2012年2月2日下午5:50:28
Ĉinujo estas la lando kun la kvara plej granda nombro de lernu!-uzantoj.
MallumaKobajo (顯示個人資料) 2012年2月2日下午6:33:16
darkweasel:Oni ja ne tre malofte vidas mesaĝojn de azianoj, do mi ne vere komprenas la problemon.Ĉu vi povas montri al mi iun ajn fadenon, kie partoprenis sudorientazianoj?
darkweasel (顯示個人資料) 2012年2月2日下午8:13:16
MallumaKobajo:Nu, ĉar vi ŝajne kalkulas ĉinojn kaj japanojn inter sudorientazianoj (almenaŭ pri Japanujo tio iom malakordas kun mia geografia sento), jen kelkaj tiaj fadenoj.darkweasel:Oni ja ne tre malofte vidas mesaĝojn de azianoj, do mi ne vere komprenas la problemon.Ĉu vi povas montri al mi iun ajn fadenon, kie partoprenis sudorientazianoj?
MallumaKobajo (顯示個人資料) 2012年2月2日下午9:45:10
darkweasel:Vi pravas. Mi diru Orienta Azio, ne sudorienta.MallumaKobajo:Nu, ĉar vi ŝajne kalkulas ĉinojn kaj japanojn inter sudorientazianoj (almenaŭ pri Japanujo tio iom malakordas kun mia geografia sento)darkweasel:Oni ja ne tre malofte vidas mesaĝojn de azianoj, do mi ne vere komprenas la problemon.Ĉu vi povas montri al mi iun ajn fadenon, kie partoprenis sudorientazianoj?
Aliflanke, mi antaŭe ja rimarkis la foruma aktiveco de Zam, Junpe kaj derverwandte. Eble mi misesprimis miajn zorgojn. Estas tre malmulte el Ĉinujo kaj Japanujo kiuj partoprenas ĉe la forumo. Kaj tre de tempo al tempo. La lastaj komentoj de la Ĉina, Japana kaj Korea forumoj estas ne post decembro lastjare. Ilia partoprenado estas preskaŭ (PRESKAŬ, ne tute) nula. Se vi mem komparas la nombron de registritaj uzantoj de tiu mondoparto kun la nombron de iliaj komentoj, estas tre malmulte.
Mia demando temas pri la kialo de tiu fenomeno. Mi redemandas: Kial ili partoprenas tre malmulte?
sudanglo (顯示個人資料) 2012年2月2日下午9:56:37
La forumoj eble orientiĝas al la esprimo de individuaj opinioj pli ol alveno al komuna inter-konsento - kiu lasta eble estas pli karakteriza de la azia pensmaniero.
Sed parolu pri tio la azianoj mem.
antoniomoya (顯示個人資料) 2012年2月2日下午10:02:47
MallumaKobajo:Mia demando temas pri la kialo de tiu fenomeno. Mi redemandas: Kial ili partoprenas tre malmulte?Mi ankaŭ ŝatus scii kial.
Eble oni devus demandi tion al ili mem, sed mi ne scias KIEL. Ĉu skribante esperantan mesaĝon en iliaj forumoj?
Survoje, oni ankaŭ devus demandi sin pri la maloftega partopreno de virinoj en tiuj Lernu-forumoj. Malfeliĉe.
Amike.
lgg (顯示個人資料) 2012年2月3日下午12:40:39
antoniomoya:...oni ankaŭ devus demandi sin pri la maloftega partopreno de virinoj en tiuj Lernu-forumoj.Sekretlingvoj estas plejparte amuziloj por viroj
patrik (顯示個人資料) 2012年2月3日下午2:30:52