Zum Inhalt

Zombio

von Desit1, 5. Februar 2012

Beiträge: 34

Sprache: Esperanto

bildo (Profil anzeigen) 7. Februar 2012 04:28:11

vidas vandenis:
Laŭ kristanismo ĉiuj homoj estas egalaj.
Tiam por kio ekzistas pastroj?

mihxil (Profil anzeigen) 7. Februar 2012 07:19:58

Desit1:Tial mi demandas al vi, kion vi opinias...ĉu Jesuo estis aŭ ne zombio?
Diable, mi eĉ ekdubas ĉu vi ŝercas. Ĉu estas eble ke vi seriozas? Kompreneble Jesuo ne estis zombio. Zombioj ne ekzistas. Ekzistas tute neniu pruvo ke en tiu epoko homoj promenis el siaj tomboj. Nek Jesuo, nek iu ajn sanktulo. La sola informo pri tio estas la Biblio mem, kiu estis skribita dekojn da jaroj post la 'fakto', kaj fare de homoj kiuj jam adeptiĝis en tiun novan religion. Oni same bone povas ekkredi ke kraŝis eksterteruloj apud Roswell en Nov-Meksiko. La 'pruvoj' pri tio estas pli malpli same fortaj.

Pri tiu rakonto pri ekstaro postmorta, pri tiu rakonto pri spacoŝipo de Roswell oni povas nur konkludi unumaniere: tre tre verŝajne temas pri homa fantazio, pri homa trokredemo.

mihxil (Profil anzeigen) 7. Februar 2012 07:21:28

bildo:
vidas vandenis:
Laŭ kristanismo ĉiuj homoj estas egalaj.
Tiam por kio ekzistas pastroj?
Ĉiu povas fariĝi pastro, do vidu, homoj estas tute egalaj.

Ah eh, ne, momenton, mi eraras, ne ĉiu povas!

AlfRoland (Profil anzeigen) 7. Februar 2012 07:25:26

vidas vandenis:
AlfRoland:
vidas vandenis:
AlfRoland:Multaj religi-kritikantoj interalie mia favoritdesegnisto Hans Lindström mokas kaj kristanismon kaj islamon. Bonvole trafoliumu miajn ĉi-temajn tradukojn de liaj desegnoj jene.

Ironio esta efika armilo kontraŭ stulteco!
Jes, sed manio de grandeco neniel faras homon pli altan.
Altecon de Lindström mi ne konas sed mia alteco estas 187 cm kaj tiu tute sufiĉas por mi. sal.gif
Ĉi tie estas nur via longeco. Laŭ kristanismo ĉiuj homoj estas egalaj.
En la Romanoj 13: 1-2 estas skribite:

"Ĉiu animo submetiĝu al la superaj aŭtoritatoj, ĉar ne ekzistas aŭtoritato, krom de Dio; kaj tiuj, kiuj ekzistas, estas starigitaj de Dio. Tiu do, kiu kontraŭstaras al aŭtoritato, rezistas al la ordono de Dio; kaj tiuj, kiuj rezistas, ricevos juĝon."

Bona ekzemplo de egaleco?

bildo (Profil anzeigen) 7. Februar 2012 09:47:41

vidas vandenis:
Jes, bona ekzemplo! Finfine vi konsentis, ke nur Dio estas plej alta.
Precipe se ni konsideru, ke Dio ne ekzistas, kaj pastroj diras anstataŭ Dio. Do, la plej altaj estas pastroj, kiuj elpensis Dion intence por ĉi tiu celo. rido.gif

Desmut (Profil anzeigen) 7. Februar 2012 16:33:54

Ĉu vi pensas ke homoj elpensis Dion por iu ajn celo?

Nuntempe kiu estas la celo de la Religio? Jam oni pruvas (ade kaj reade) ke Dio ne ekzistas.

AlfRoland (Profil anzeigen) 7. Februar 2012 16:40:47

vidas vandenis:
Jes, bona ekzemplo! Finfine vi konsentis, ke nur Dio estas plej alta. sal.gif
Kie mi konsentis pri tio?? shoko.gif

Mi citas tekston el biblio kiu klare montras ke laŭ kristanismo ĉiuj homoj tute ne estas egalaj! Per tio mi konsentis pri nenio!

dobri (Profil anzeigen) 7. Februar 2012 16:46:48

Desmut:Ĉu vi pensas ke homoj elpensis Dion por iu ajn celo?

Nuntempe kiu estas la celo de la Religio? Jam oni pruvas (ade kaj reade) ke Dio ne ekzistas.
Kompreneble. Dio estis kreita de homoj, kiuj emis regi la aliajn.
Kaj celo de iu ajn religio? Akiri kiom eble plej multe da homoj, kiuj donacos oferaĵojn por ili. El kio devenas pompaj katedraloj de kristana eklezio? El pagoj de simplaj homoj por ĉiuj religiaj agoj, el dekonaĵoj.

bildo (Profil anzeigen) 7. Februar 2012 17:16:33

Desmut:Ĉu vi pensas ke homoj elpensis Dion por iu ajn celo?

Nuntempe kiu estas la celo de la Religio? Jam oni pruvas (ade kaj reade) ke Dio ne ekzistas.
Por pastroj ne gravas, ĉu Dio ekzistas aŭ ne. Mi dubas, ke ili mem kredas je Dio. Por pastroj estas bezone, ke aliaj homoj kredu. Tiam pastroj povu agi kion ili volas, dirante ke ĉi tio estas "volo de Dio".

mihxil (Profil anzeigen) 7. Februar 2012 18:02:07

vidas vandenis:
AlfRoland:En la Romanoj 13: 1-2 estas skribite:

"Ĉiu animo submetiĝu al la superaj aŭtoritatoj, ĉar ne ekzistas aŭtoritato, krom de Dio; kaj tiuj, kiuj ekzistas, estas starigitaj de Dio. Tiu do, kiu kontraŭstaras al aŭtoritato, rezistas al la ordono de Dio; kaj tiuj, kiuj rezistas, ricevos juĝon."

Bona ekzemplo de egaleco?
Jes, bona ekzemplo! Finfine vi konsentis, ke nur Dio estas plej alta. sal.gif
Ĉu ni legas la saman tekston? Jes, ĝi estas iom kontraŭdira al si mem ĉar ĝi diras ke 'ne ekzistas aŭtoritato krom Dio', sed dume asertas ke 'tiuj kiuj ekzistas estas starigitaj de Dio' (strange ĉu ne?).

Sed ŝajnas al mi ke tio ĉi asertas ke oni ĉiam tute submetiĝu al ĉiu ajn ekzistanta aŭtoritato, ĉar ĉiu aŭtoritato estas starigita de Dio.

Do, negrave kiom ege fia ĝi estas, aŭtoritato estas aŭtoritato, kaj oni 'submetiĝu'. Pardonu, sed tio al mi tute ne ŝajnas esti sekvinda konsilo. Mi ekz. ĝojas ke la rezistuloj en la dua mond-milito ignoris tiun admonon.

AlfRoland tamen citis tion ĉi por montri ke ekzistas homoj kiuj do ricevis apartan pozicion de Dio, kaj fariĝis tiel 'aŭtoritato'. Ili do ne estas egalaj.

Cetere estas tute ridinde ke kristanismo provus alproprigi tiun ĉi 'egaleco-idealon'. Dum pli ol mil jaroj kristanismo estis tre pova en Eŭropo, sed tute ne troveblis 'egaleco'. Ekzistis sklavoj, virinoj estis kiel proprieto, ekzistis nobluloj, ktp. Nun finfine ni seniĝis de tiuj fiaĵoj kaj nun kristanismo volus aserti ke estas ĝia ideo! Absolute ridinde.

Zurück nach oben