Contribuții/Mesaje: 34
Limbă: Esperanto
bildo (Arată profil) 7 februarie 2012, 04:28:11
vidas vandenis:Tiam por kio ekzistas pastroj?
Laŭ kristanismo ĉiuj homoj estas egalaj.
mihxil (Arată profil) 7 februarie 2012, 07:19:58
Desit1:Tial mi demandas al vi, kion vi opinias...ĉu Jesuo estis aŭ ne zombio?Diable, mi eĉ ekdubas ĉu vi ŝercas. Ĉu estas eble ke vi seriozas? Kompreneble Jesuo ne estis zombio. Zombioj ne ekzistas. Ekzistas tute neniu pruvo ke en tiu epoko homoj promenis el siaj tomboj. Nek Jesuo, nek iu ajn sanktulo. La sola informo pri tio estas la Biblio mem, kiu estis skribita dekojn da jaroj post la 'fakto', kaj fare de homoj kiuj jam adeptiĝis en tiun novan religion. Oni same bone povas ekkredi ke kraŝis eksterteruloj apud Roswell en Nov-Meksiko. La 'pruvoj' pri tio estas pli malpli same fortaj.
Pri tiu rakonto pri ekstaro postmorta, pri tiu rakonto pri spacoŝipo de Roswell oni povas nur konkludi unumaniere: tre tre verŝajne temas pri homa fantazio, pri homa trokredemo.
mihxil (Arată profil) 7 februarie 2012, 07:21:28
bildo:Ĉiu povas fariĝi pastro, do vidu, homoj estas tute egalaj.vidas vandenis:Tiam por kio ekzistas pastroj?
Laŭ kristanismo ĉiuj homoj estas egalaj.
Ah eh, ne, momenton, mi eraras, ne ĉiu povas!
AlfRoland (Arată profil) 7 februarie 2012, 07:25:26
vidas vandenis:En la Romanoj 13: 1-2 estas skribite:AlfRoland:Ĉi tie estas nur via longeco. Laŭ kristanismo ĉiuj homoj estas egalaj.vidas vandenis:Altecon de Lindström mi ne konas sed mia alteco estas 187 cm kaj tiu tute sufiĉas por mi.AlfRoland:Multaj religi-kritikantoj interalie mia favoritdesegnisto Hans Lindström mokas kaj kristanismon kaj islamon. Bonvole trafoliumu miajn ĉi-temajn tradukojn de liaj desegnoj jene.Jes, sed manio de grandeco neniel faras homon pli altan.
Ironio esta efika armilo kontraŭ stulteco!
"Ĉiu animo submetiĝu al la superaj aŭtoritatoj, ĉar ne ekzistas aŭtoritato, krom de Dio; kaj tiuj, kiuj ekzistas, estas starigitaj de Dio. Tiu do, kiu kontraŭstaras al aŭtoritato, rezistas al la ordono de Dio; kaj tiuj, kiuj rezistas, ricevos juĝon."
Bona ekzemplo de egaleco?
bildo (Arată profil) 7 februarie 2012, 09:47:41
vidas vandenis:Precipe se ni konsideru, ke Dio ne ekzistas, kaj pastroj diras anstataŭ Dio. Do, la plej altaj estas pastroj, kiuj elpensis Dion intence por ĉi tiu celo.
Jes, bona ekzemplo! Finfine vi konsentis, ke nur Dio estas plej alta.
Desmut (Arată profil) 7 februarie 2012, 16:33:54
Nuntempe kiu estas la celo de la Religio? Jam oni pruvas (ade kaj reade) ke Dio ne ekzistas.
AlfRoland (Arată profil) 7 februarie 2012, 16:40:47
vidas vandenis:Kie mi konsentis pri tio??
Jes, bona ekzemplo! Finfine vi konsentis, ke nur Dio estas plej alta.
Mi citas tekston el biblio kiu klare montras ke laŭ kristanismo ĉiuj homoj tute ne estas egalaj! Per tio mi konsentis pri nenio!
dobri (Arată profil) 7 februarie 2012, 16:46:48
Desmut:Ĉu vi pensas ke homoj elpensis Dion por iu ajn celo?Kompreneble. Dio estis kreita de homoj, kiuj emis regi la aliajn.
Nuntempe kiu estas la celo de la Religio? Jam oni pruvas (ade kaj reade) ke Dio ne ekzistas.
Kaj celo de iu ajn religio? Akiri kiom eble plej multe da homoj, kiuj donacos oferaĵojn por ili. El kio devenas pompaj katedraloj de kristana eklezio? El pagoj de simplaj homoj por ĉiuj religiaj agoj, el dekonaĵoj.
bildo (Arată profil) 7 februarie 2012, 17:16:33
Desmut:Ĉu vi pensas ke homoj elpensis Dion por iu ajn celo?Por pastroj ne gravas, ĉu Dio ekzistas aŭ ne. Mi dubas, ke ili mem kredas je Dio. Por pastroj estas bezone, ke aliaj homoj kredu. Tiam pastroj povu agi kion ili volas, dirante ke ĉi tio estas "volo de Dio".
Nuntempe kiu estas la celo de la Religio? Jam oni pruvas (ade kaj reade) ke Dio ne ekzistas.
mihxil (Arată profil) 7 februarie 2012, 18:02:07
vidas vandenis:Ĉu ni legas la saman tekston? Jes, ĝi estas iom kontraŭdira al si mem ĉar ĝi diras ke 'ne ekzistas aŭtoritato krom Dio', sed dume asertas ke 'tiuj kiuj ekzistas estas starigitaj de Dio' (strange ĉu ne?).AlfRoland:En la Romanoj 13: 1-2 estas skribite:Jes, bona ekzemplo! Finfine vi konsentis, ke nur Dio estas plej alta.
"Ĉiu animo submetiĝu al la superaj aŭtoritatoj, ĉar ne ekzistas aŭtoritato, krom de Dio; kaj tiuj, kiuj ekzistas, estas starigitaj de Dio. Tiu do, kiu kontraŭstaras al aŭtoritato, rezistas al la ordono de Dio; kaj tiuj, kiuj rezistas, ricevos juĝon."
Bona ekzemplo de egaleco?
Sed ŝajnas al mi ke tio ĉi asertas ke oni ĉiam tute submetiĝu al ĉiu ajn ekzistanta aŭtoritato, ĉar ĉiu aŭtoritato estas starigita de Dio.
Do, negrave kiom ege fia ĝi estas, aŭtoritato estas aŭtoritato, kaj oni 'submetiĝu'. Pardonu, sed tio al mi tute ne ŝajnas esti sekvinda konsilo. Mi ekz. ĝojas ke la rezistuloj en la dua mond-milito ignoris tiun admonon.
AlfRoland tamen citis tion ĉi por montri ke ekzistas homoj kiuj do ricevis apartan pozicion de Dio, kaj fariĝis tiel 'aŭtoritato'. Ili do ne estas egalaj.
Cetere estas tute ridinde ke kristanismo provus alproprigi tiun ĉi 'egaleco-idealon'. Dum pli ol mil jaroj kristanismo estis tre pova en Eŭropo, sed tute ne troveblis 'egaleco'. Ekzistis sklavoj, virinoj estis kiel proprieto, ekzistis nobluloj, ktp. Nun finfine ni seniĝis de tiuj fiaĵoj kaj nun kristanismo volus aserti ke estas ĝia ideo! Absolute ridinde.