目次へ

Zombio

Desit1,2012年2月5日の

メッセージ: 34

言語: Esperanto

Desit1 (プロフィールを表示) 2012年2月5日 15:18:38

Tio ĉi naskiĝis en alia parto de la forumo...

Vi scias ke la Kristana profeto, Jesuo, iam mortis kaj post tri tagoj leviĝis kaj piediris inter familio kaj samideanoj...do, ni povus nomi lin kiel "Sanktan judan Zombion"?

Kion vi opinias?

mihxil (プロフィールを表示) 2012年2月5日 16:12:47

Desit1:TKion vi opinias?
Laŭ la biblio li eĉ ne estis sola. Legu Mateon 27:51-53.

Desit1 (プロフィールを表示) 2012年2月5日 17:43:45

miĥil:
Desit1:TKion vi opinias?
Laŭ la biblio li eĉ ne estis sola. Legu Mateon 27:51-53.
Estas pruvo de la Zombia viruso de la tiama tempo...

mihxil (プロフィールを表示) 2012年2月5日 18:19:04

Desit1:Estas pruvo de la Zombia viruso de la tiama tempo...
Fakte ekzistas ankaŭ alia eblo.

novatago (プロフィールを表示) 2012年2月5日 18:35:51

Desit1:Vi scias ke la Kristana profeto, Jesuo, iam mortis kaj post tri tagoj leviĝis kaj piediris inter familio kaj samideanoj...do, ni povus nomi lin kiel "Sanktan judan Zombion"?
Eble ŝerce oni povas diri jes, sed oni ne povas diri tion teorie.

Zombioj ne estas simple mortuloj moviĝantaj. Ili ankaŭ estas kutime senkonsciaj aŭ preskaŭ senkonsciaj, estas obseditaj pri manĝi ĉefe homojn kaj ne povas paroli. Aldone, ili ne faras miraklojn (krom zombiigi aliulojn).

Jesuo, post sia reviviĝo, laŭ la biblio, havis plenan konscion, povis paroli, ne manĝis homojn kaj pli konkrete ne manĝis homajn cerbojn, kaj li kapablis fari miraklojn. Tia reviviĝo mojosas pli ol zombia reviviĝo, laŭ mi.

Ĝis, Novatago.

mihxil (プロフィールを表示) 2012年2月5日 19:26:40

novatago:Zombioj ne estas simple mortuloj moviĝantaj. Ili ankaŭ estas kutime senkonsciaj aŭ preskaŭ senkonsciaj, estas obseditaj pri manĝi ĉefe homojn kaj ne povas paroli. Aldone, ili ne faras miraklojn (krom zombiigi aliulojn).
Ĉu mi povas elrevigi vin, kaj informi ke zombioj ne ekzistas. Nur en hororfilmoj. La precizaj detaloj de iliaj ecoj estas fantazieblaj. Eltombiĝuloj certe ja iel similus al 'zombioj'.

novatago (プロフィールを表示) 2012年2月5日 19:53:51

miĥil:
novatago:Zombioj ne estas simple mortuloj moviĝantaj. Ili ankaŭ estas kutime senkonsciaj aŭ preskaŭ senkonsciaj, estas obseditaj pri manĝi ĉefe homojn kaj ne povas paroli. Aldone, ili ne faras miraklojn (krom zombiigi aliulojn).
Ĉu mi povas elrevigi vin, kaj informi ke zombioj ne ekzistas. Nur en hororfilmoj. La precizaj detaloj de iliaj ecoj estas fantazieblaj. Eltombiĝuloj certe ja iel similus al 'zombioj'.
Ĉu mi povas elrevigi vin, kiu laŭ via propra opinio estas tiel inteligenta, dirante al vi ke mi ne parolis serioze kaj nur teoriis pri zombioj?

Ĉu mi miskomprenis ion aŭ ĉu la demando pri la zombieco de Jesuo estis serioza? senkulpa.gif Se homaro ne bezonis la lumigadon de Jesuo, multe malpli bezonas la vian.

Ĝis, Novatago.

mihxil (プロフィールを表示) 2012年2月5日 20:30:24

novatago:dirante al vi ke mi ne parolis serioze kaj nur teoriis pri zombioj?
Mi komprenis. Nur volis diri ke teorioj pri fantaziituloj estas iom libera afero. Ĉio ajn ja aserteblas. Estas kvazaŭ paroli pri kiom da anĝeletoj povas danci je pinglokapo.

Desit1 (プロフィールを表示) 2012年2月6日 6:17:22

Zombio disiĝas el homo pro la eco "morti kaj revivi", ankaŭ parte pro manĝi aliies cerbojn kaj zombiigi aliajn homojn, sed, do, tio igas Jesuon "duonzombiulo"? Mi diras ke jes...kaj la demando estas "Jes aŭ ne?", do, tiel, Jesuo estis pli zombio ol ĉiu alia homo kaj tial li estis vera zombio.

Kaj, parolante pri homoj kiuj mortas kaj revivas, ni ĉiuj scias ke en la medicaj nunaj eblecoj la doktoroj povas revivigi homojn, evidente tuj post koratako aŭ simila afero. Do tiaj homoj estas zombioj? Mi pensas ke jes. Se zombio estas mortinta kaj revivigita homo, ankaŭ mia avo estas zombio...mi kuros lien kaj tion diros al li antaŭ ol kuri foren de li kiel demono...

drinkulo (プロフィールを表示) 2012年2月6日 8:12:41

Kiel mi abomenas ateistojn kiuj incitas nur Kristismon.

Kial vi ne incitas Islamismon?

先頭にもどる