Berichten: 34
Taal: Esperanto
Desit1 (Profiel tonen) 5 februari 2012 15:18:38
Vi scias ke la Kristana profeto, Jesuo, iam mortis kaj post tri tagoj leviĝis kaj piediris inter familio kaj samideanoj...do, ni povus nomi lin kiel "Sanktan judan Zombion"?
Kion vi opinias?
mihxil (Profiel tonen) 5 februari 2012 16:12:47
Desit1:TKion vi opinias?Laŭ la biblio li eĉ ne estis sola. Legu Mateon 27:51-53.
Desit1 (Profiel tonen) 5 februari 2012 17:43:45
miĥil:Estas pruvo de la Zombia viruso de la tiama tempo...Desit1:TKion vi opinias?Laŭ la biblio li eĉ ne estis sola. Legu Mateon 27:51-53.
mihxil (Profiel tonen) 5 februari 2012 18:19:04
Desit1:Estas pruvo de la Zombia viruso de la tiama tempo...Fakte ekzistas ankaŭ alia eblo.
novatago (Profiel tonen) 5 februari 2012 18:35:51
Desit1:Vi scias ke la Kristana profeto, Jesuo, iam mortis kaj post tri tagoj leviĝis kaj piediris inter familio kaj samideanoj...do, ni povus nomi lin kiel "Sanktan judan Zombion"?Eble ŝerce oni povas diri jes, sed oni ne povas diri tion teorie.
Zombioj ne estas simple mortuloj moviĝantaj. Ili ankaŭ estas kutime senkonsciaj aŭ preskaŭ senkonsciaj, estas obseditaj pri manĝi ĉefe homojn kaj ne povas paroli. Aldone, ili ne faras miraklojn (krom zombiigi aliulojn).
Jesuo, post sia reviviĝo, laŭ la biblio, havis plenan konscion, povis paroli, ne manĝis homojn kaj pli konkrete ne manĝis homajn cerbojn, kaj li kapablis fari miraklojn. Tia reviviĝo mojosas pli ol zombia reviviĝo, laŭ mi.
Ĝis, Novatago.
mihxil (Profiel tonen) 5 februari 2012 19:26:40
novatago:Zombioj ne estas simple mortuloj moviĝantaj. Ili ankaŭ estas kutime senkonsciaj aŭ preskaŭ senkonsciaj, estas obseditaj pri manĝi ĉefe homojn kaj ne povas paroli. Aldone, ili ne faras miraklojn (krom zombiigi aliulojn).Ĉu mi povas elrevigi vin, kaj informi ke zombioj ne ekzistas. Nur en hororfilmoj. La precizaj detaloj de iliaj ecoj estas fantazieblaj. Eltombiĝuloj certe ja iel similus al 'zombioj'.
novatago (Profiel tonen) 5 februari 2012 19:53:51
miĥil:Ĉu mi povas elrevigi vin, kiu laŭ via propra opinio estas tiel inteligenta, dirante al vi ke mi ne parolis serioze kaj nur teoriis pri zombioj?novatago:Zombioj ne estas simple mortuloj moviĝantaj. Ili ankaŭ estas kutime senkonsciaj aŭ preskaŭ senkonsciaj, estas obseditaj pri manĝi ĉefe homojn kaj ne povas paroli. Aldone, ili ne faras miraklojn (krom zombiigi aliulojn).Ĉu mi povas elrevigi vin, kaj informi ke zombioj ne ekzistas. Nur en hororfilmoj. La precizaj detaloj de iliaj ecoj estas fantazieblaj. Eltombiĝuloj certe ja iel similus al 'zombioj'.
Ĉu mi miskomprenis ion aŭ ĉu la demando pri la zombieco de Jesuo estis serioza? Se homaro ne bezonis la lumigadon de Jesuo, multe malpli bezonas la vian.
Ĝis, Novatago.
mihxil (Profiel tonen) 5 februari 2012 20:30:24
novatago:dirante al vi ke mi ne parolis serioze kaj nur teoriis pri zombioj?Mi komprenis. Nur volis diri ke teorioj pri fantaziituloj estas iom libera afero. Ĉio ajn ja aserteblas. Estas kvazaŭ paroli pri kiom da anĝeletoj povas danci je pinglokapo.
Desit1 (Profiel tonen) 6 februari 2012 06:17:22
Kaj, parolante pri homoj kiuj mortas kaj revivas, ni ĉiuj scias ke en la medicaj nunaj eblecoj la doktoroj povas revivigi homojn, evidente tuj post koratako aŭ simila afero. Do tiaj homoj estas zombioj? Mi pensas ke jes. Se zombio estas mortinta kaj revivigita homo, ankaŭ mia avo estas zombio...mi kuros lien kaj tion diros al li antaŭ ol kuri foren de li kiel demono...
drinkulo (Profiel tonen) 6 februari 2012 08:12:41
Kial vi ne incitas Islamismon?