Al la enhavo

Ĉu tiu frazo estas ĝusta?

de Hyperboreus, 2012-februaro-06

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-februaro-06 03:14:49

Forigite

freeze10108 (Montri la profilon) 2012-februaro-06 07:14:10

Hyperboreus:Ĉu tiu frazo estas ĝusta?

Vi sekvas min ĝis en miajn revojn.
"Ĝis" devas esti "eĉ". Mi scias, ke en la hispana oni povas diri "hasta" antaŭ vorto aŭ frazo por atentigi ilin, sed "ĝis" ne funkcias tiel en Esperanto.

Mi ankaŭ kredas, ke la akuzativo ne estas bezonita ĉi tie ĉar "miaj revoj" ne estas rekta objekto nek montras direkton.

La frazo ŝajnas pli bone al mi kun komo post "min" ĉar la sekvanta frazo estas, mi kredas, subfrazo.

Do, la ĝusta frazo, laŭ mi, estas: "Vi sekvas min, eĉ en miaj revoj." rideto.gif

HaleBopp (Montri la profilon) 2012-februaro-06 08:44:46

Miaopinie, "ĝis" povas esti uzata ĉi tie. Sed oni neniam uzu N-finaĵon kun la rolvorteto "ĝis" : http://bertilow.com/pmeg/...i-9s1

Do mi dirus: Vi sekvas min ĝis en miaj revoj.

Cetere estas simila frazo ĉe PMEG :
Ĉapo el ursa felo sidis sur lia kapo ĝis sub la oreloj.

AlfRoland (Montri la profilon) 2012-februaro-06 09:53:21

HaleBopp:Miaopinie, ĝis povas esti uzata ĉi tie. Sed oni neniam uzu N-finaĵon kun la rolvorteto "ĝis" : http://bertilow.com/pmeg/...i-9s1

Do mi dirus: Vi sekvas min ĝis en miaj revoj.

Cetere estas simila frazo ĉe PMEG :
Ĉapo el ursa felo sidis sur lia kapo ĝis sub la oreloj.
Kion volas Hyperboreus esprimi per sia frazo?
La ekzemplo pri la ĉapelo esprimas ke rando de ĝi atingas nivelon sub la oreloj. Versaĵne io tute alia ol "Vi sekvas min 'ĝis' en miaj(n) revoj(n)".

Laŭ mi 'eĉ' aŭ 'ankaŭ' anstataŭu 'ĝis'. Sed mi ne tute certas kion estu la senco de la frazo.

TatuLe (Montri la profilon) 2012-februaro-06 11:21:58

Mi trovis en la Tekstaro kelkajn uzojn de tia konstruo ("ĝis en X-n"). La konstruo "ĝis en X" (sen N-finaĵo) estis pli ofta. Jen:
"Antaŭ duono da horo ia Sedilo venis min persekuti ĝis en mian hejmon."

"La rano faris al li signon kaj kondukis lin malantaŭ kaŝantaj tapiŝoj laŭlonge de malplena koridoro ĝis en la stalon"

"Tiuj sonoj penetradis ĝis en la malliberejon de Georgo"

"Mi konas viron en Kristo, antaŭ dek kvar jaroj (ĉu en la korpo, mi ne scias, ĉu ekster la korpo, mi ne scias; Dio scias) eklevitan ĝis en la trian ĉielon"

"La turka estas la plej grava altaja lingvo, tre proksima al la tjurkaj lingvoj de Centra Azio kiuj etendiĝas ĝis en Ĉinion."
Kompreneble ni ne diru, ke la Tekstaro absolute determinas korektecon; La afero estas diskutinda. Fakte mi konsentas kun HaleBopp, ke N-finaĵo en tiu frazo estas nenecesa ĉar "ĝis" en si mem montras direkton.

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-februaro-06 18:28:49

Forigite

freeze10108 (Montri la profilon) 2012-februaro-06 23:21:11

Mi konfuzitas. Ĉu tiu ĉi uzo de "ĝis" estas defino de ReVo? Kiu? Kaj, se ne, kial oni povas uzi ĝin tiel?

Ankaŭ, mi serĉis en la Tekstaro "eĉ en"-n kaj trovis pli ol 100 trafojn, kaj multaj el kiuj uzoj estas kiel la uzo de "ĝis" ĉi tie. La serĉo de " ĝis en" nur donis al mi 21 trafojn, multaj el tiuj, kiuj ne estas uzita kiel "ĝis" tie ĉi.

Mi komprenas la frazon tiel: "Vi sekvas min, kaj vi adas ĝin en miaj revoj". Mi ne povas pensi pri iu vortara signifiko de "ĝis" tiu, kiu oni povas uzi por esprimi tion. demando.gif

lgg (Montri la profilon) 2012-februaro-07 10:31:20

Mi estas forte kontrau de uzo de 'ghis' en chi-tiu situacio. Ne tiru en Esperanton diversan rubajon.

sudanglo (Montri la profilon) 2012-februaro-07 12:00:19

Oni metu flanken, por la momento, poezian aŭ metaforan uzon, kaj konsideru konkretajn ekzemplojn.

1. Mi kuris ĝis la arbaro. Ĉu mi penetris la arbaron, aŭ ne? Oni ne povas diri.

2. Mi kuris ĝis en la arbaro. Oni supozus, ke kiam mi ĉesis kuri, mi estis jam ene de la arbaro.

Tiel, kuri ĝis en la arbaron, ŝajnas iom pleonasma. Sed oni povus por emfazo aldoni la 'n'. Kaj kiam temas pri ia metaforo loko (revoj), tio eble estas pli bildiga.

HaleBopp (Montri la profilon) 2012-februaro-07 12:13:44

REVO : "ĝis" = Punkton de la spaco, kiun la ago atingas, sed ne transpasas.

Ekemple : "Vi sekvas min ĝis la necesejo." = Mi iras en la necesejon, kaj vi sekvas min gîs la pordo de la necesejo, sed verŝajne vi ne eniras la necesejon.
Sed "Vi sekvas min ĝis en la necesejo." = vi ankaŭ eniras en la necesejon.
Oni povas ankaŭ diri "Vi sekvas min eĉ en la necesejon." sed la senco ne estas ekzakte la sama.

En la franca, tiu frazkonstruo tute eblas :
Vi sekvas min ĝis la necesejo. = Tu me suis jusqu'aŭ toilettes.
Vi sekvas min ĝis en la necesejo. = Tu me suis jusque dans les toilettes.
Vi sekvas min eĉ en la necesejon. = Tu me suis même dans les toilettes.

Ĉio tute ne gênas min.

[EDIT] Pardonon, Sudanglo respondis pli rapide.

Reen al la supro