بستن
حداکثر 500 پیام.
Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).
از unpensador, 7 فوریهٔ 2012
پستها: 821
زبان: Esperanto
mihxil (نمایش مشخصات) 21 فوریهٔ 2012، 7:21:50
unpensador:Mi kredas je la "mikroevoluo", kiu ne estas ĝuste "Evoluo".Tamen. 'mikroevoluo' estas precize 'malmulto da evoluo'. Ne pli, nek malpli.
unpensador:..papilioj..Tre malnova ekzemplo. Ĝi estas ekzemplo de evoluado. Ke ĝi ne estas ekzemplo de fariĝo de nova specio signifas precize nenion.
Mi rekomendus ke vi iomete guglu pri 'ring species' ("ringaj specioj'). Tiuj ekzistas diversaj, kaj klare montras ke ja eblas laŭgradaj ŝanĝiĝoj kiuj sumiĝas al granda ŝanĝiĝo.
enpensador:Nun mi estas iom lacaKial vi daŭre pensas ke ni interesiĝas pri via fizika stato?
AlfRoland (نمایش مشخصات) 21 فوریهٔ 2012، 8:15:57
miĥil:Tiuj informoj estas tre interesaj, ju pli laca li estas despli bone por ĉiuj aliaj!enpensador:Nun mi estas iom lacaKial vi daŭre pensas ke ni interesiĝas pri via fizika stato?
hebda999 (نمایش مشخصات) 21 فوریهٔ 2012، 11:57:19
AlfRoland (نمایش مشخصات) 21 فوریهٔ 2012، 15:42:20
hebda999:... kaj la Dio ekzistas!!!Vere konvinkiga argumento!!!!

palaman (نمایش مشخصات) 21 فوریهٔ 2012، 16:18:06
palaman:Mi estas preskaŭ certa ke tio ne estas 'normala' biologio, kaj ke tiu Altuĥov estas obskurulo, kiun ni facile povas ignori.Mi devas ĉagrenigi vin pri tio. Konsideru ke rusaj ateistoj ne kuraĝas obskurigi Altuĥov-on, sed penas pruvi ke li mem faris iajn aliajn konkludojn el sia teorio.
Sed lia nomo estas jam sufiĉe danĝera por tio ke oni tiom prisilentu lian laboron, kiom tio nur eblas.
Sed en Rusio la prisilento estas tute neebla, ĉar li ricevis ŝtatan premion pro sia malkovro.
Oni donis la premion antaŭ ol oni sukcesis kompreni, kion rezultigas la malkovro!
miĥil:Tiom fakta, ke tiu paĝo de la malkovrinto de tiu geniaĵo eĉ ekzistas nur en la rusa. Ŝajne la tuta resto de la mondo ankaŭ ignoras lin. Kial?Mi suspektas ke tio estas rezulto de speciala politiko de Wikipedianoj.
Oni ja scias ke Wiki estas nun okupita de evoluistoj.
Do por kio oni tradukus tion, kio mortigas ilin?
palaman:Vivkomenco ne rilatas al evoluado entute. Vi montras vin kopianto de stultaj kreismanoj. Mi esperas ke vi hontu.Kara Miĥil!
Ĉar ĝis nun ni ne certas ke vivo eĉ komenciĝis pli ol unu fojon, kaj ni ja scias ke la universo estas ekstreme granda, ni eĉ povas supozi puran ŝancon. Mi ne pensas ke estas tiel, sed eĉ tio estas ebla. Min ne mirigus ke vivo estus sufiĉe normala kaj en certaj okazoj preskaŭ neevitebla, sed ankaŭ tio estas nur konjekto. Baze simple estas tiel ke ni ne scias kiel vivo ekekzistis, kaj ke Darwin ankaŭ diris nenion pri tio.
Ĉiuokaze vivkomenco do ne rilatas al evoluado. Estas nur konfuzo de la diskuto tiun temon ektranĉi.
Se unu scepo ne povas aperi de la alia, do evidente nur Dikreado povas klarigi la fakton, ke ekzistas tiom da specoj.
Estas ridinde ke vi ne komprenas tiom evidentan logikon. Ŝajne io blindigas vin, kara amiko!

hebda999 (نمایش مشخصات) 21 فوریهٔ 2012، 16:37:28
AlfRoland:Provu, ke estas aliehebda999:... kaj la Dio ekzistas!!!Vere konvinkiga argumento!!!!










mihxil (نمایش مشخصات) 21 فوریهٔ 2012، 19:27:54
palaman:Povas esti. Mi ne povas bone juĝi. Mi ja ne scipovas la rusan.palaman:Mi estas preskaŭ certa ke tio ne estas 'normala' biologio, kaj ke tiu Altuĥov estas obskurulo, kiun ni facile povas ignori.Mi devas ĉagrenigi vin pri tio. Konsideru ke rusaj ateistoj ne kuraĝas obskurigi Altuĥov-on, sed penas pruvi ke li mem faris iajn aliajn konkludojn el sia teorio.
palaman:Vi aspektas kiel freneza komplotpensanto. Ne ekzistas 'speciala politiko', ne ekzistas 'okupo' kaj eĉ ne ekzistas 'evoluistoj'. Se evoluo ne estus ĝusta, kaj tio estus science montrebla, tio certe akirus intereson de sciencistoj. Tio ja estus tre interesa, kaj portus al oni grandegan famon. Sed tiel tute ne okazas.miĥil:Tiom fakta, ke tiu paĝo de la malkovrinto de tiu geniaĵo eĉ ekzistas nur en la rusa. Ŝajne la tuta resto de la mondo ankaŭ ignoras lin. Kial?Mi suspektas ke tio estas rezulto de speciala politiko de Wikipedianoj.
Oni ja scias ke Wiki estas nun okupita de evoluistoj.
Do por kio oni tradukus tion, kio mortigas ilin?
Cetere pri aliaj 'malamikoj' de evoluado, kiel ekz. Michael Behe ja ekzistas vikipediaj paĝoj, eĉ malgraŭ tiu 'okupo' de 'evoluistoj'. Do kial ne pri Altuĥov? Supozi ian komploton estas absurde kaj senbaze. Mi provizore simple nulhipoteze supozas ke li simple ne estas sufiĉe menciinda.
Aliflanke, por religianoj (kiel ekz. supozeble ankaŭ Altuĥov mem. Jen, kvankam li mortis li ankoraŭ estas je teologia retejo) ŝajnas evoluado estas ia malamiko, kaj kelkaj ŝajnas pensi ke ĝi atakus ilian religikredon.
palamano:Se unu scepo ne povas aperi de la alia, do evidente nur Dikreado povas klarigi la fakton, ke ekzistas tiom da specoj.Tio tute simple ne estas vera. Specioj ja povas aperi de aliaj. Ĉiuokaze estas tute klare ke evoluado okazis. Ĉu Dio helpis pri tio aŭ ne, ĉu tio okazis per natura selekto aŭ ne. Pri vivkomenco, do la unuaj ĉeloj ni ne parolu. Mi ne tute certas ke vi aludis tion cetere.
palaman (نمایش مشخصات) 21 فوریهٔ 2012، 20:18:51
miĥil: Specioj ja povas aperi de aliajTio estas via kredo, amiko.
Bedaŭrinde, la kredo estas malscienca kaj blinda.
Sed vi certe rajtas kredi tiom longe, kiom vi havos kredforton.
Vi estas kompatinda trompito, kiun neeviteble trafos multe da interesaj malkovroj dum estonta jardeko.
Sincerdire, mi dume eĉ ne deziras disputi kontraŭ vi, ĉar mi preferas ĝui la momenton, kiam vi mem komprenos vian nunan teruran eraron. Tiam vi rememoros kaj tute retaksos nian nunan konversacion.
Kaj ju pli certa vi estas nun, des pli konfuzita vi estos tiam. Do por kio mi malpliigu mian estontan ĝuon?

Mi preferas simple atendi la momenton, kiam la novaĵoj de biologia scienco iom post iom iĝos pli popularigitaj, sufiĉe popularaj por eĉ vi ekkonis ilin.
mihxil (نمایش مشخصات) 21 فوریهٔ 2012، 20:46:24
palaman:Sed bazita je scioj pri faktoj.miĥil: Specioj ja povas aperi de aliajTio estas via kredo, amiko.
palaman:Vi estas kompatinda trompito, kiun neeviteble trafos multe da interesaj malkovroj dum estonta jardeko.Ĉu ni vetu? Botelon da vino. Se post jardeko iel evidentiĝos ke evoluado per natura selekto ne estas prava kaj la biologistara interkonsento pri tio (tute male al nun) pri tio samopinias, tiam vi ricevos el mi botelon da vino. Konsentite? Kaj inverse kompreneble.
Tiam mi eĉ ankoraŭ ne postulas ke oni tiam tute kun vi konkludu ke temus pri 'evidente nur Dikreado'. Ĉar tio memkompreneble nur montras mankon de fantazio. Eĉ se natura selekto estos malprava (kio ne okazos), tiam oni certe trovos alternativon pli klarigipovan ol 'Dion'.
AlfRoland (نمایش مشخصات) 21 فوریهٔ 2012، 20:58:00