Přejít k obsahu

Uzamčeno
Max. 500 zpráv.

Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).

od uživatele unpensador ze dne 7. února 2012

Příspěvky: 821

Jazyk: Esperanto

unpensador (Ukázat profil) 24. února 2012 6:32:32

Unue la laŭvorta citaĵo, ke oni ne diru ke ajn ion aŭ tion...
(Ekz "m." and "b.", la holandulo kaj la alia..., kaj mi ne volus diri kiuj, pro Kristana karitato kaj ne forlasi ilin ĉe ege ridinda situacio:
...........................

"I had motives for not wanting the world to have meaning; consequently assumed it had none, and was able without any difficulty to find satisfying reasons for this assumption . The philosopher who finds no meaning in the world is not concerned exclusively with a problem in pure metaphysics; he is also concerned to prove there is no valid reason why he personally should not do as he wants to do... For myself, as no doubt for most of my contemporaries, the philosophy of meaninglessness was essentially an instrument of liberation. The liberation we desired was simultaneously liberation from a certain political and economic system and liberation from a certain system of morality. We objected to the morality because it interfered with our sexual freedom."
-- Aldous Hŭley, "Confessions of a Professed Atheist," Report: Perspective on the News, Vol. 3, June, 1966, p.19. [Grandson of evolutionist Thomas Hŭley, Aldous Hŭley was one of the most influential writers and philosophers of the 20th century.]

........................................

"Mi havis kialojn pro tio, ke mi ne volis ke la mondo havis signifon; sekve supozita ĝin havis neniu, kaj povis senpene trovi kontentigaj kialojn pro kiuj ĉi tiu (antaŭ)supozo . La filozofo kiu trovas ne signifon en la mondo ne koncernas ekskluzive kun problemoj en pura metafiziko; li estas ankaŭ koncernas al pruv mankas validan kialon pro kiu li propre ne povus fari tion kion liajn plezuron kaj kapricojn ... Taŭgas por mi, kiel sendube por la plimulto de miaj samtempuloj, la filozofio de sensignifo estis esence instrumento de liberigo. La liberigo ni deziris estis samtempe liberigo de iu politika kaj ekonomia sistemo kaj liberigo de iu sistemo de moraleco. Ni kontraŭis al la moraleco ĉar ĝi malhelpis nian seksan liberecom." -- Aldous Hŭley, "Konfesoj de Deklarita Ateisto," Raporto: Vidpunkto pri La novaĵoj, Vol. 3, Junio, 1966, p.19. [Nepo de evoluciano Thomas Hŭley, Aldous Hŭley estis unu el la plej influaj verkistoj kaj filozofoj de la 20a jarcento.]
http://www.edwardtbabinski.us/julian_hŭley_lie.html

http://www.rtve.es/alacarta/videos/otros/procesion...

Kaj punto. senkulpa.gif

mihxil (Ukázat profil) 24. února 2012 7:52:35

unpensador:Unue la laŭvorta citaĵo, ke oni ne diru ke ajn ion aŭ tion...
-- Aldous Hŭley, "Confessions of a Professed Atheist," Report: Perspective on the News, Vol. 3, June, 1966, p.19. [Grandson of evolutionist Thomas Hŭley, Aldous Hŭley was one of the most influential writers and philosophers of the 20th century.]
La cito probable estas ia trompo. Hu'xley mortis in 1963 (do tri jarojn antaŭ la apero de via cito), kaj laŭ miaj trovoj ne kiel ateisto. La titolo 'Confessions of a Professed Atheist' tre probable ne estis vortoj de A. Hu'xley mem.

Supozeble denove temas pri unu el tiuj miscitoj kiun vi mem citas el ia fuŝa retejo de mensogemaj kreismanoj. Bonvolu citi vian veran fonton, kaj ne simple citi la citojn.

unpensador:Kaj punto.
Se vi supozas ke vi per ĉi tia citaĉo iel povas decidi la diskuton, tiam vi simple rekonfirmas vian naivegon.

Cetere mi petas ke vi ne nur ŝutu novan merdon en la fadenon, sed ankaŭ foje reagu al tio kion oni reage diras al vi. Mi pli malpli supozas ke vi legas nenion, nur ĉiutage vekiĝas por ŝuti kelkajn novajn nefunkciantajn ligojn nien.

palaman (Ukázat profil) 24. února 2012 19:56:52

bildo: Mi tute ne kredas.
Ĉu vi povas pruvi tion aŭ deziras ke mi simple kredu?

unpensador (Ukázat profil) 24. února 2012 21:15:17

Estas malvarma kaj dormema kaj mi estas pensante sur enlitiĝo kaj ankoraŭ devas preĝi miajn preĝojn. Kaj poste mi intencza pritrakti novan temon sur la liberigo kaj savo de la Patrio, sed aunkaŭ pri profunda ke tio de Ĉilio; mi intenco estas helpi krei tute novan Staton kune kun niaj Hispanoamarikaj gefrataj Nacioj (ne kun la Europeanoj) tute alia al Kapitalismo, Anarĥmo, Socialismo... tute nova.
http://www.youtube.com/watch?v=iVrI-PQgjbA&fea...

http://milenioazul.org/

-------------------------------
Pri la antaŭa temo:

http://gramtrans.com/gt/url/?url=http%3A%2F%2Fwww....

http://www.in6days.ie/References.htm

Bonan nokton.

Ĝis sal.gif

bildo (Ukázat profil) 25. února 2012 4:56:18

palaman:
bildo: Mi tute ne kredas.
Ĉu vi povas pruvi tion aŭ deziras ke mi simple kredu?
Mi ne povas havi tian stultan deziron, ke vi kredu. Vi povas kredi, povas ne kredi. Tio estas via afero. Tamen, se mi asertas, ke mi, ekzemple, estas virino, kaj vi ne havas pruvojn, ke mi ne estas virino, do vi bezonas konsenti kun mi, ĉar mi scias tion, kaj vi ne. Same pri mia kredo/nekredo. Mi scias, ĉu mi kredas aŭ ne, sed vi ne scias. Do, se vi ne havas pruvojn pri alie, vi devas konsenti kun mi. Mi ja konsentas kun vi, ke vi estas viro kaj vi kredas je Dio. Kaj mi ne simple kredas je tio. Mi ne havas kaŭzon pensi, ke vi trompas. Tio estas ordinara afero. Se vi asertus, ke vi estas centaŭro, mi tre dubus pri tio. Tial mi volas, ke vi konsentu kun mia aserto, ke mi tute ne kredas, same ol mi konsentas kun viaj asertoj pri vi.

palaman (Ukázat profil) 25. února 2012 8:50:25

bildo:Se vi asertus, ke vi estas centaŭro, mi tre dubus pri tio. Tial mi volas, ke vi konsentu kun mia aserto, ke mi tute ne kredas, same ol mi konsentas kun viaj asertoj pri vi.
Mi ja ankaŭ rajtas dubi, kiam vi asertas ke vi tute ne kredas.
Ekzemple, vi mem neniam kontrolis plimulton da fizikaj aŭ kemikaj eksperimentoj. Vi do fidis homojn, kiuj iam faris ilin. Ĉu tio ne estas ekzemplo de via kredemo?

bildo (Ukázat profil) 25. února 2012 9:44:52

palaman:Mi ja ankaŭ rajtas dubi, kiam vi asertas ke vi tute ne kredas.
Ekzemple, vi mem neniam kontrolis plimulton da fizikaj aŭ kemikaj eksperimentoj. Vi do fidis homojn, kiuj iam faris ilin. Ĉu tio ne estas ekzemplo de via kredemo?
Mi ne bezonas kontroli fizikajn aŭ kemikajn eksperimentojn, ĉar tion faras sciencistoj. Ĉiuokaze, mi ne kredas je sciencaj teorioj, sed mi penas kompreni ilin. Se mi ne komprenas, mi dubas. Se komprenas, mi PENSAS, ke tio POVAS esti vero. Sed mi neniam kredas. Eblas, mi estas iom kredema, same ol aliaj homoj. Tamen mi ĉiam kontrolas min pro tio, kaj se ŝajnas al mi, ke mi kredas, mi tuj ĉesas kredi. Kaj fido ne estas kredo. Se oni fidas kiun ajn, do oni havas kaŭzon por tio. Oni ne fidas malkonatajn homojn. Kompreneble, vi rajtas dubi. Vi rajtas demandi min pri tio. Sed vi ne rajtas trudi al mi sian opinion. Vi rajtas eĉ simple kredi, ke mi kredas. Sed se vi diros tion al mi, tio estos same ol vi dirus, ke mi trompas vin, ke mi estas trompulo. Tio estos insulto. Kompreneble, post tio mia komunikado kun vi estos neebla. Do, elektu.

mihxil (Ukázat profil) 25. února 2012 10:06:35

unpensador:http://www.in6days.ie/References.htm
Mi prenis tute hazarde nur unu citon el ĉi tiu retejo:
"The Darwinian theory of descent has not a single fact to confirm it in the realm of nature. It is not the result of scientific research, but purely the product of imagination."—*Dr. Fleischman [Erlangen zoologist].
*Dr. Fleischman [Erlangen zoologist].
Do kiu estas Dr. Fleischman? Mi iomete guglis kaj trovis ke li efektive estis biologisto, kiu skribis libron en kiu li malakceptas evoluadon. Tio tamen okazis en 1901. En 1901! Kaj ŝajne li jam siatempe estis pli malpli la sola sciencisto kun tiu opinio. Enpensador pensas ke libro el 1901 de sufiĉe obskura biologiisto estas iel ankoraŭ aŭtoritata. Nu, almenaŭ li pensas ke retejoj kiuj tiel opinias estas aŭtoritataj.

Sed lia precipa atingaĵo estas, ke li pli kaj pli ekaspektas kiel ia parodio. Mi fakte jam dubas ĉu li ne verdire estas, kaj ke estas mi kiu iom ridindigas sin per ankoraŭ preni evidentan Poe-ulon duonserioza.

Miland (Ukázat profil) 25. února 2012 11:39:03

unpensador:http://www.in6days.ie/References.htm
Mi prenis tute hazarde nur unu citon el ĉi tiu retejo:
"The Darwinian theory of descent has not a single fact to confirm it in the realm of nature. It is not the result of scientific research, but purely the product of imagination."—*Dr. Fleischman [Erlangen zoologist].
Tre interese! Ĉu la libro de Fleischman(n) aĉeteblas aŭ elŝuteblas anglalingve?

mihxil (Ukázat profil) 25. února 2012 14:48:03

Miland:Tre interese! Ĉu la libro de Fleischman(n) aĉeteblas aŭ elŝuteblas anglalingve?
Mi tre rekomendas legi ion pli modernan. Kaj cetere vi konfuzas 'interesa' kun 'mi samopinias kun tiaj idiotaĵoj'.

Zpět na začátek