Ke daftar isi

Tertutup
Max. 500 messages.

Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).

dari unpensador, 7 Februari 2012

Pesan: 821

Bahasa: Esperanto

mihxil (Tunjukkan profil) 26 Februari 2012 15.44.42

remy_boligee:Ne, mi ne kredas je la stulta teorio de la evoluo. Mi kredas je la inteligenta pruvoplena teorio de la Kreado. okulumo.gif
Atentu pri tiaj ŝercoj. Estas tre malfacile distingi tion de la vera opinio de kelkaj.

bildo (Tunjukkan profil) 26 Februari 2012 16.05.17

palaman:Vi ne estas sciencisto kaj do ne povas memstare pruvi teorion de evoluo.
Tio ne estas grava. Gravas, ke mi komprenas, kiel laboras evoluo.
palaman:Samtempe mi devas kredi (laŭ via postulo) ke vi nenion kredas.
Mi postulas vian kredon demando.gif Vi ŝercas. rido.gif
palaman:Do kial vi opinias ke la teorio estas vera?!
Mi ripetas: ĉar mi komprenas ĝin.
palaman:Ĉu nur pro via sperto pri artefarita elektado?
Kompreneble, ne. Sed mi ne vidas sencon diri al vi pri ceteraj. Mi evidente ne povas klarigi tion pli bone ol sciencistoj, kiuj vi probable jam scias.
palaman:Tiuokaze vi ne ofendiĝu se mi konsilu al vi studi iomete plu la aferon
Dankon, sed mi ne bezonas tion. Se mi ne komprenus tiun teorion, mi studus ĝin plu. Sed eĉ tio, kion mi jam scias, estas sufiĉe por ke mi povus kompreni ĝin kaj konsenti, ke tio estas racie kaj kongruas kun sperto.
palaman:Ĝustan tempon por areado de la tuta speciaro la nuna scienco ne povas defini, do ĝis ke ĝi ja ekpovos, mi preferas kredi Biblion.
Do, kredu plu! sal.gif Estas evidente, ke vi simple kredas. Vi havas neniun pruvon pro kreismo. Pli ol tio, vi havas neniun pruvon pro Dio mem, kiu kvazaŭ kreis vivaĵojn. Simple estas nenio, pri kio oni povus paroli. Dogmo de kreismo estas plena nulo antaŭ teorio de evoluo, sed por kredanto tio ne gravas. Vi kredas je Dio, do vi devas kredi je ceteraj Bibliaj dogmoj. Ĉu vi kredas ankaŭ je dura ĉielo? Estus strange, ke ne, ĉar tio ja estas en Biblio! rido.gif

unpensador (Tunjukkan profil) 26 Februari 2012 17.59.56

"Nur ĉar Dio kreis ĉion," li daŭrigis, "povas doni al ni la vivon kaj gvidi nin en la vivo ... Nur ĉar la konstruaĵo apartenas al Dio, ni povas fidi al Li eĉ en la profundo."

Tiam la Papo memorigis la komenco de la Evangelio de Sankta Johano ("En la komenco estis la Vorto") memori la ideo de krea kialo, ordono kaj celo en kreo. Preciza materiisma evoluismo, "Se la homo estis nur hazarda produkto de evolucio en marĝenan lokon en la universo, vivo estus sensignifa kaj eĉ iomete tedas en naturo." Sed ne tiel: "Kialo estas je la komenco, la krea kialo, dia."
http://www.apertium.org/common/browser.php

http://www.apertium.org/?id=surfandtranslate

En la dua duono de la deknaŭa jarcento, Louis Pasteur efektivigis serion de eksperimentoj kiuj pruvis definitive, ke la mikroboj originis el aliaj mikroorganismoj.
Pasteur studis memstare la sama fenomeno kiu Redi. Li uzis du boteloj de "kolo de cigno" (simila al destilación pilko longa kaj kurba buŝo). Tiuj flakonoj estis tre plilongigita kolo estas ĉiufoje pli maldika, finante en malgranda malfermaĵo, kiel "S". En ĉiu el ili ricevis egalan kvanton da bovaĵa buljono (aŭ nutra buljono) kaj boligita forigi ajnan mikroorganismoj prezencaj en la buljono. La formo de "S" estis tiel ke aero povis eniri kaj ke la mikroorganismoj restu sur la fundo de la tubo.
Post kelka tempo rimarkis ke neniu de la buljono ne montris signon de la ĉeesto de mikroboj kaj tranĉis la tubo de la flakonoj. La malferma botelon prenis iom malkomponaĵo, dum la fermita restis en lia komenca stato. Pasteur pruvis ke mikroorganismoj kaj ankaŭe venis de spontana generado. Danke al Pasteur, la ideo de spontana generado de scienca penso estis ekzilita kaj poste ĝenerale akceptita principo asertante ke ĉiu vivanto de alia vivanta estaĵo. Ankoraŭ konservita en la muzeo kelkaj el tiuj flakonoj kiu Pasteur uzita por lia eksperimento, kaj ankoraŭ restas senfruktaj

Tio estas kio okazas rideto.gif .

bildo (Tunjukkan profil) 26 Februari 2012 18.07.46

vidas vandenis:Estimata najbaro BILDO el Belarusio! Vi estas arda ateisto, darvinisto,materialisto, koncize - vera soveta komsomolulo.
Malestimata najbaro vidas vandenis! ĉu vi ne havas alian procedon kontraŭdiri min, krome ol publike klaĉi kaj kalumnii min? Estus pli honeste defendi sian konvinkojn pere argumentoj, sed ne pere ataki mian personon.
vidas vandenis:Sed en Belarusio eĉ pli 80% da kristianoj. Inspite de longjara Moskva perfertigo, la kredo restis.
Kaj kial ne resti, se estraro subtenas ĝin? Ja sendemokratia estraro bezonas eklezion por trompi popolon.
vidas vandenis:Kaj vi ne pensu, ke vi estas pli saĝa nek via naŭmiliona popolo.
Tio ne estas argumento. Mi pensas, ke ĉiuj homoj rajtas pensi libere. Neniu devas kredi nek kristanismon, nek komunismon, nek ateismon. Ĉu vi volas devigi min kredi je tio, kion mi malŝatas?
vidas vandenis:Estos ege interese, ke vi rakontos pri via propra ago por plibonigi la situacion de homaj rajtoj en Belarusio. Babili ni ĉiuj povas.
Unue, mi devas nenion al vi. Mi ne devas raporti al vi pri miaj agoj. Tio estas mia propra afero.

Due, libereco pensi kaj diri, kiun mi defendas ĉi tie, estas unu el homaj rajtoj.

Kaj trie. Tion, ke vi, kristanoj, povas babili, mi vidis. Sed ĉu vi mem povas agi?
Jen estis ebleco defendi homan rajton de vivi per ago - ĉu vi subskribis tiun peticion? Vere - ne. Nur mi, "simpla peco de karno kun okuloj" laŭ unpensador, havis sufiĉe da kompato al tiu malfeliĉulo, por subskribi la peticion.

mihxil (Tunjukkan profil) 26 Februari 2012 18.17.07

unpensador: En la dua duono de la deknaŭa jarcento, Louis Pasteur efektivigis serion de eksperimentoj kiuj pruvis definitive, ke la mikroboj originis el aliaj mikroorganismoj.
Pasteur montris ke la naivegaj ideoj de antaŭaj jarcentoj ne estis pravaj. Kiel tio entute rilatas al la nuna diskuto? Estas komplete evidente ke la nunaj vivaĵoj estas naskataj nur de aliaj vivaĵoj. Neniu entute neas tion.

palaman (Tunjukkan profil) 26 Februari 2012 19.38.36

Mi adiaŭas ĉiujn por Karesmo ĝis la Pasko.

Pardonu min pro Kristo!
Kaj Dio Kreinto pardonu nin ĉiujn pro gloro de Sia nomo!

Mi havas multe respondi al kontraŭuloj de Li, sed mi foriru, ĉar estas pli grave servi al Li ol disputi pri Li.

Kiam Li ekvolos, la kadukiĝinta teorio de evoluo disblovigos kiel fumo. Sed nun gi estas utila por ĉiu povu libere kaj memvole elekti kiun kredi - ĉu sanktulojn aŭ stultulojn? Ĉar ĉiu homo estas nesaĝa kompare al Dio kaj stulta kiam li luktas kontraŭ la Nevenkebla.

Sed nun ĉiu uzu la rajton, kiun al ni donis Dio mem: rajto lukti kontraŭ la Vero aŭ kredi la Veron eĉ sen pruvoj ĝis kiam pruvoj iĝos donitaj kaj kredo iĝos neebla.

Do ni amu niajn fratojn, kiuj luktas kontraŭ la Vero, ĉar ili pereas por ni povu plu kaj pli pruvi nian kredon. Ili pereas por ni povu saviĝi, do ni amu ilin kaj tutpardonu.

Venu, Jesuo Dio!

AlfRoland (Tunjukkan profil) 26 Februari 2012 20.29.24

palaman:Mi adiaŭas ĉiujn por Karesmo ĝis la Pasko.

Pardonu min pro Kristo!
Kaj Dio Kreinto pardonu nin ĉiujn pro gloro de Sia nomo!

Mi havas multe respondi al kontraŭuloj de Li, sed mi foriru, ĉar estas pli grave servi al Li ol disputi pri Li.

Kiam Li ekvolos, la kadukiĝinta teorio de evoluo disblovigos kiel fumo. Sed nun gi estas utila por ĉiu povu libere kaj memvole elekti kiun kredi - ĉu sanktulojn aŭ stultulojn? Ĉar ĉiu homo estas nesaĝa kompare al Dio kaj stulta kiam li luktas kontraŭ la Nevenkebla.

Sed nun ĉiu uzu la rajton, kiun al ni donis Dio mem: rajto lukti kontraŭ la Vero aŭ kredi la Veron eĉ sen pruvoj ĝis kiam pruvoj iĝos donitaj kaj kredo iĝos neebla.

Do ni amu niajn fratojn, kiuj luktas kontraŭ la Vero, ĉar ili pereas por ni povu plu kaj pli pruvi nian kredon. Ili pereas por ni povu saviĝi, do ni amu ilin kaj tutpardonu.

Venu, Jesuo Dio!
Tre bona ŝerco, hahaha!

AlfRoland (Tunjukkan profil) 26 Februari 2012 20.33.06

Ĉu suno cirkulas la teron aŭ inverse? Ĉu pravis Galileo aŭ la tiama eklezio?

mihxil (Tunjukkan profil) 26 Februari 2012 20.51.30

AlfRoland:Ĉu suno cirkulas la teron aŭ inverse? Ĉu pravis Galileo aŭ la tiama eklezio?
Eble ni kontrolu la biblion.

Almenaŭ en diversaj lokoj estas implicate ke la tero ne moviĝas. Sekve, devas esti la suno kiu orbitas la teron.

Efektive eĉ ekzistas ĉi-tempe uloj kiuj prenas tion serioza. Jes, komplete nekredeble, sed tiel estas. Kvankam ne mirigus min ke Unpensador anas ankaŭ tiun skipon.

Paulinho (Tunjukkan profil) 29 Februari 2012 00.37.02

AlfRoland skribis:
Ĉu suno cirkulas la teron aŭ inverse?
Laŭ la teorio de la relativeco estas same. Nur la kalkuloj estas pli simplaj se oni prenas la sunon kiel centro.

Kembali ke atas