შინაარსის ნახვა

დახურულია
Max. 500 messages.

Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).

unpensador-ისა და 7 თებერვალი, 2012-ის მიერ

შეტყობინებები: 821

ენა: Esperanto

Duko (მომხმარებლის პროფილი) 30 სექტემბერი, 2013 17:06:16

Altebrilas:
Eĉ la nuntempa scienco estas speco de kredo.
Via aserto estas maljusta kaj sennecese insultas la grandan kaj gravan laboron kiun la sciencistoj faris. Kredo ne bezonas pruvon, sed vera scienco jes.

efilzeo (მომხმარებლის პროფილი) 30 სექტემბერი, 2013 19:07:00

kaŝperanto:Kial oni pensadas ke la evoluo kaj la kredo je Dio estas reciproke ekskluziva? Ĉu vi kredas ke Dio estas mensogulo? Ĉu Dio mensoginte metis malverajn aĵojn por mistifikaĉi nin?

Fido estas pliega ol la laŭvorta interpreto de la Biblio/ktp. Mi ne kredas je nuraj vortoj.

Ĉi tiu fadena titolo estas tro polariga kaj agita.
Ĉar la abrahamaj religioj havas kiel genezon la saman historion, kaj la evoluo tute montras ke ĝi estas malvera. Do la bazo de tiuj religioj estas pruvita malvera. Plie, la evoluo ankaŭ montras ke la homo estas nur besto inter bestoj, rezulto de unu akcidento, kaj tio forigas la nukleon de ĉiu religio kiu enhavas la specialan rolon de la homaro sur la Tero. La evoluo tute mortigas la abrahaman dion.

pdenisowski (მომხმარებლის პროფილი) 1 ოქტომბერი, 2013 03:39:10

efilzeo:Ĉar la abrahamaj religioj havas kiel genezon la saman historion, kaj la evoluo tute montras ke ĝi estas malvera. Do la bazo de tiuj religioj estas pruvita malvera.
La bazo de ĉiu religio estas, laŭdifine, la ekzisto de dio, ne la ekzisto de evoluo.

Estas ja multaj kredantoj (mi inklusive) kiuj ankaŭ subtenas la koncepton de evoluo. Eĉ la katolika eklezio diras ke la teorio de evoluo pravas. Vidu tiun ligilon, punkto 63 (angle).

La libro de Genezo estas alegoria, ne scienca, libro.

efilzeo:Plie, la evoluo ankaŭ montras ke la homo estas nur besto inter bestoj, rezulto de unu akcidento, kaj tio forigas la nukleon de ĉiu religio kiu enhavas la specialan rolon de la homaro sur la Tero.
Mi tute ne konsentas ke la homo estas nur alia speco de besto. Jes, ni havas korpojn simile al tiuj de bestoj, sed estas multaj diferencoj inter homoj kaj aliaj bestoj. Ironie, unu el tiuj diferencoj estas la fakto ke neniu alia "besto" havas religiajn kredojn.

efilzeo:La evoluo tute mortigas la abrahaman dion.
Viaopinie. Sed mi kredas kaj je Dio kaj je evoluo.

Amike,
Paul

mihxil (მომხმარებლის პროფილი) 1 ოქტომბერი, 2013 05:43:15

pdenisowski:Estas ja multaj kredantoj (mi inklusive) kiuj ankaŭ subtenas la koncepton de evoluo. Eĉ la katolika eklezio diras ke la teorio de evoluo pravas. Vidu tiun ligilon, punkto 63 (angle).

La libro de Genezo estas alegoria, ne scienca, libro.
Mi neniam vere komprenis tion. Evoluo klarigas la ekziston de homo, tio ja signifas ke homo ne estis kreita de Dio. Ne eblas samtempe, sen almenaŭ parte nei la teorion de evoluado. Ĉu vere Dio laŭ katolikismo ne plu rolis en la ekekzisto de homo?

Laŭ mi la eklezio efektive akceptas la tute neneeblajn faktojn de la aĝo kaj historio, do la fakton de evoluado. Ne fari tion igus ilin sufiĉe absurdaj kaj ridindaj. Sed la teorio de evoluado diras ke tiu evoluado sole okazas pro selektado, kaj Dio rolas neniun ajn rolon en tiu teorio. Tiusence Dio kaj la teorio de evoluado ja estas nekongruaj.

pdenisowski:Mi tute ne konsentas ke la homo estas nur alia speco de besto.
Unue la diferencoj inter 'homoj' kaj bestoj laŭ mi estas malpli grandaj ol vi sugestas. Due direblas pri multaj specioj ke ili estas iusence unikaj.

pdenisowski: Ironie, unu el tiuj diferencoj estas la fakto ke neniu alia "besto" havas religiajn kredojn.
Bona indiko do ke homo kreis Dion, kaj ne inverse.

kaŝperanto (მომხმარებლის პროფილი) 1 ოქტომბერი, 2013 14:36:33

mihxil:
Mi neniam vere komprenis tion. Evoluo klarigas la ekziston de homo, tio ja signifas ke homo ne estis kreita de Dio. Ne eblas samtempe, sen almenaŭ parte nei la teorion de evoluado. Ĉu vere Dio laŭ katolikismo ne plu rolis en la ekekzisto de homo?

Laŭ mi la eklezio efektive akceptas la tute neneeblajn faktojn de la aĝo kaj historio, do la fakton de evoluado. Ne fari tion igus ilin sufiĉe absurdaj kaj ridindaj. Sed la teorio de evoluado diras ke tiu evoluado sole okazas pro selektado, kaj Dio rolas neniun ajn rolon en tiu teorio. Tiusence Dio kaj la teorio de evoluado ja estas nekongruaj.
La kredo estas ke Dio ekekzistigis ĉion: la tutan universon. Ĉio elekzistis el nenio; ĉi tiu faktas. Se Dio ekzistas kaj kreis la universon, do Li ankaŭ kreis ĉion, kio estas interna.

Se la fundamentaj konstantoj de la universo estus eĉ eta ono de elcento malsame, ne ekzistus vivo sur Tero (Ne ekzistus Tero aŭ eĉ steloj, verŝajne).

mihxil:
Unue la diferencoj inter 'homoj' kaj bestoj laŭ mi estas malpli grandaj ol vi sugestas. Due direblas pri multaj specioj ke ili estas iusence unikaj.
Ni estas diferenta per pli gravaj kialoj.

efilzeo (მომხმარებლის პროფილი) 1 ოქტომბერი, 2013 17:29:11

pdenisowski:
efilzeo:Ĉar la abrahamaj religioj havas kiel genezon la saman historion, kaj la evoluo tute montras ke ĝi estas malvera. Do la bazo de tiuj religioj estas pruvita malvera.
La bazo de ĉiu religio estas, laŭdifine, la ekzisto de dio, ne la ekzisto de evoluo.
Jes tamen mi parolis pri la abrahamaj religioj. La eko de tiuj religioj estas pruvita malvera el la evoluo. Do kiam vi diras ke vi ja kredas je la evoluo, vi ankaŭ implikas ke vi scias ke la eko de la Biblio kaj de la aliaj "sanktaj" libroj estas malvera.

pdenisowski:Estas ja multaj kredantoj (mi inklusive) kiuj ankaŭ subtenas la koncepton de evoluo. Eĉ la katolika eklezio diras ke la teorio de evoluo pravas. Vidu tiun ligilon, punkto 63 (angle).
Jes mi scias ke Johano Paŭlo la 2a kredis je la evoluo (li nek kredis je la paradizo kaj je la malparadizo) tamen subite post Benedikto la 16a diris la malsamon. Ĉiu papo havas sian propran opinion sed ilia opinio tute ne gravas, mi dirus. La Biblio klare diras ke la evoluo estas malvera ĉar la homoj estis kreitaj.

pdenisowski:La libro de Genezo estas alegoria, ne scienca, libro.
Ĉi tiu estas nur lasttempa opinio de iuj kristanoj. Dum la du lastaj miljaroj la genezo estis la ekzakta vorto de dio.

pdenisowski:
efilzeo:Plie, la evoluo ankaŭ montras ke la homo estas nur besto inter bestoj, rezulto de unu akcidento, kaj tio forigas la nukleon de ĉiu religio kiu enhavas la specialan rolon de la homaro sur la Tero.
Mi tute ne konsentas ke la homo estas nur alia speco de besto. Jes, ni havas korpojn simile al tiuj de bestoj, sed estas multaj diferencoj inter homoj kaj aliaj bestoj. Ironie, unu el tiuj diferencoj estas la fakto ke neniu alia "besto" havas religiajn kredojn.
Ĉeestas ankaŭ multaj malsamoj inter la hundoj kaj la ĉevaloj. Mi konsentas kun vi ke inter la bestoj, sendube la homo estas tiu kiu pli iĝis speciala, kvankvam tio tamen, ĉiam nekreita kaj ne sankta besto, ĉiam rezulto de akcidento.

espleono (მომხმარებლის პროფილი) 1 ოქტომბერი, 2013 18:16:25

Ĉe la suba retejo en la paĝo 103-a oni povas legi komparon inter Genezo kaj Evoluo.
Ankaŭ en la aliaj paĝoj estas legeblaj multaj interesaĵoj pri la Biblio.

http://2000ad.uz.ua/esperanto/la_sep_tagoj_de_la_g...

pdenisowski (მომხმარებლის პროფილი) 1 ოქტომბერი, 2013 18:41:42

efilzeo:Jes tamen mi parolis pri la abrahamaj religioj. La eko de tiuj religioj estas pruvita malvera el la evoluo. Do kiam vi diras ke vi ja kredas je la evoluo, vi ankaŭ implikas ke vi scias ke la eko de la Biblio kaj de la aliaj "sanktaj" libroj estas malvera.
Tio mallogikas. La vereco de "abrahamaj religioj" ne baziĝas sur la grado de laŭvorteco en la libro Genezo.

Amike,
Paul

efilzeo (მომხმარებლის პროფილი) 1 ოქტომბერი, 2013 20:20:57

pdenisowski:
efilzeo:Jes tamen mi parolis pri la abrahamaj religioj. La eko de tiuj religioj estas pruvita malvera el la evoluo. Do kiam vi diras ke vi ja kredas je la evoluo, vi ankaŭ implikas ke vi scias ke la eko de la Biblio kaj de la aliaj "sanktaj" libroj estas malvera.
Tio mallogikas. La vereco de "abrahamaj religioj" ne baziĝas sur la grado de laŭvorteco en la libro Genezo.

Amike,
Paul
Kredante je la evoluo ĉu ne estas necesa ke vi konsideras la genezon de la Biblio malveran? Vi jam diris ke vi vidas ĝin kiel "alegorio".

mihxil (მომხმარებლის პროფილი) 1 ოქტომბერი, 2013 21:24:46

kaŝperanto:La kredo estas ke Dio ekekzistigis ĉion: la tutan universon. Ĉio elekzistis el nenio; ĉi tiu faktas. Se Dio ekzistas kaj kreis la universon, do Li ankaŭ kreis ĉion, kio estas interna.
Se Dio nur kreis la universon, li ne kreis la homon, ĉar ĝin kreis evoluado. Mi ne vidas ajnan kialon supozi ke iu dio kreis la universon, sed eĉ se estus tiel tiam ankoraŭ homo estus neniu speciala, kaj restus besto inter la bestoj, kaj ankoraŭ tiu dio tute ne povis antaŭvidi la ekziston de homoj, des malpli povus okupi pri niaj vivoj. Mi trovas malmultan koheron inter dio kiu kreis la universon tiumaniere, nur per provizi la naturleĝojn kaj la dio de la religioj, la dio kiu okupas pri homaj vivoj, la dio kiu aŭskultas preĝojn ktp, la dio kiu adoreblas fare de religioj.

kaŝperanto:Se la fundamentaj konstantoj de la universo estus eĉ eta ono de elcento malsame, ne ekzistus vivo sur Tero (Ne ekzistus Tero aŭ eĉ steloj, verŝajne).
Certe, sed kiel tio rilatas la la dio de la religio?

kaŝperanto:Ni estas diferenta per pli gravaj kialoj.
Pli gravaj por kiuj?

ზემოთ დაბრუნება