Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).

de unpensador, 2012-februaro-07

Mesaĝoj: 821

Lingvo: Esperanto

yyaann (Montri la profilon) 2013-decembro-27 15:36:27

mihxil:Via aserto ke faktoj mankas estas tute falsa.
Oni krome povas aldoni, ke ĉi tiu teorio ekzistas ekde 2 jarcentoj kaj dum tiu tempo:
1/ la novaj faktoj malkovritaj estis koheraj kun ĝi
2/ neniu nova fakto montris, ke necesus pli bona teorio por klarigi la observaĵojn.
3/ plej grave, ĉiuj konkuraj teorioj montriĝis ne sufiĉe klarig-povaj pri la observitaj faktoj, eĉ ne koheraj kun ili.

Lakiro (Montri la profilon) 2013-decembro-28 08:01:39

Mihxil, bedaŭrinde vi denove diras nekonvinkajn frazojn. Ili estas senenhavaj. Pri la fosilioj mi jam skribis. Denove vi skribas pri kvazaŭ ekzistantaj faktoj, sed ne priskribas ilin. Via kredo je la teorio baziĝas sur skolaj lernolibroj kaj diversaj interretaj variaĵoj de tiu ĉi teorio.
Vi skribas pri kromosomoj. Por kio? Ĉu vi kredas, ke kvanta variado de kromosomoj permesas evolui? Tio ĉi estas granda iluzio. Tiel temas nur pri la mutacioj, kiuj iam kapablas eĉ murdi homon. Kromosomoj donas al ni nur diversajn indicojn. Dank al tio ni ĉiuj estas diversaj. Sed ni neniam fariĝos ĉevaloj aŭ tigroj. Ja ĝuste (nome) tio ĉi supozis oĉjo Charles. Tralegu liajn artikolojn. Evoluado eblas nur tiam, kiam DNA fariĝos variebla. Ĉiu mondo pri tio jam scias.
Kiel vi povas vidi, mi skribas alimaniere. Mi ne diras "estas faktoj". Mi diras, ke ĉiuj darwinaj faktoj estas granda trompo. Pri darwina teorio diras ĉiuj krom sciencistoj. Sciencistoj-esploristoj asertas,ke oĉjo Charles eraris.
Origino de specioj de Darwin neas la vivon sur aliaj planedoj. Darwin volis montri, ke teraj estaĵoj aperis sur Tero memstare el akvo kaj evoluis ĝis homoj kaj bestoj. Li simple neas tiel kosman vivon.
Ĉu vi scias pri sekretaj esporoj de sovetunia sciencisto Oleg Manojlov pri hemoglobino de ĉiuj homaj grupoj? Verŝajne vi aŭdis pri blua sango. Tiuj esploroj aludas eksterteran originon de homo.

Lakiro (Montri la profilon) 2013-decembro-28 14:06:02

Mia opinio:
Se Darvin pravas, do hodiaŭ ankaŭ devas aperi novaj organikaj vivoformoj, kaj tiu ĉi procedo devas esti senfina. Do, donu al mi kelkajn ekzemplojn de apero de novaj primitivaj specioj.

La kosmo estas vivplena.

Paulinho (Montri la profilon) 2013-decembro-28 17:30:39

Tralegante ĉi tiun fadenon, mi vidas multajn mesaĝojn kiuj parolas pri "kredi" je la teorio de la evoluado. Oni ne povas "kredi" je la teorio de evoluado. Ĝi estas scienca teorio. Sciencan teorion oni akceptas aŭ ne , laŭ ia linio de argumentoj. Oni parolas ankaŭ pri "kredi" je la ekzisto de Dio. Nun estas ĝuste. Oni ne povas plene pruvi la ekziston de Dio. Por akcepti ĝin, mi devas engaĝi mian liberecon. Por mi, la homa vizaĝo estas ĉiam travideblaj. Ĉiu alvoko kiu venas al mi, estas ĉiam alvoko de Dio mem. Kiu amas la proksimon Dion amas, eĉ se li estas ateisto. Kiu malamas, neas dion, eĉ se li estas religia. La koro de homo estas sankta, netuŝebla grundo, estante la plej ŝatata hejmo de nia kreinto.

mihxil (Montri la profilon) 2013-decembro-28 17:51:17

Lakiro:Mihxil, bedaŭrinde vi denove diras nekonvinkajn frazojn. Ili estas senenhavaj.
Mi ne povas detale resumi la tutan fakon de biologio per nur kelkaj frazoj. Se vi insistas preni malan starpunkton al la tuto de scienco vi fakte ne trovu vian pravon ĉi tie.

Lakiro:Via kredo je la teorio baziĝas sur skolaj lernolibroj
Kio estas malbona en tio?

Lakiro:kaj diversaj interretaj variaĵoj de tiu ĉi teorio.
'Interretaj variaĵoj'?

Lakro:Vi skribas pri kromosomoj. Por kio?
La genaro de ekzemple ĉimpanzoj kaj aliaj simioj estas preskaŭ identaj al tiu de homoj, kaj la malsamoj estas tute koheraj kun evoluado per natura selekto. Por tio. Estas fakto kiu apenaŭ alimaniere klarieblas.

Lakiro:Ĉu vi kredas, ke kvanta variado de kromosomoj permesas evolui?
Ne estas afero de 'kredo', estas konstato de fakto. Evidente tio veras.

Mi ne eĉ ne emas kun vi paroli pri la detaloj, vi evidente simple rifuzas akcepti la faktojn, kaj lasas vin influi nur de ĉiu marĝenulo kiu malsamopinias kun la grandega plimulto en scienco.

mihxil (Montri la profilon) 2013-decembro-28 17:56:14

Lakiro:Mia opinio:
Se Darvin pravas,
Eĉ ne eblas diri 'se Darwin' pravas. Darwin pruvite plene pravis.

Lakiro:do hodiaŭ ankaŭ devas aperi novaj organikaj vivoformoj, kaj tiu ĉi procedo devas esti senfina.
Efektive, novaj specioj daŭre aperas. Estas malrapida procedo. Sed pensu ekzemple pri la ciĥlidoj en Afriko. Multaj specioj aperis kaj malaperis, ĉiuj en sufiĉe mallonga tempo.
Lakiro: Do, donu al mi kelkajn ekzemplojn de apero de novaj primitivaj specioj.
Tute novaj formoj ne aperas. Mi supozas ke estas almenaŭ du kialoj pro tio:

- Novaj formoj estus tre malbone adaptitaj kompare al malnovaj formoj, kaj estus tuj formanĝataj.
- La cirkonstancoj pro nova vivo eble ne plu estas. Vivo je tero ja jam ekzistas, kaj ni ne scias precize kiel la unuaj vivaĵoj ekestis. Tre povas esti ke ne plu povas okazi, ĉar la cirkonstancoj por tio malaperis.

Lakiro:La kosmo estas vivplena.
Eble, sed vi ne povas tion tiom aplombe aserti, ĉar ĝis nun vivo estis montrita je nur unu loko en la universo. Pri la resto neniu, ankaŭ ne vi, vere scias.

Lakiro (Montri la profilon) 2013-decembro-28 19:45:10

mihxil:
La genaro de ekzemple ĉimpanzoj kaj aliaj simioj estas preskaŭ identaj al tiu de homoj, kaj la malsamoj estas tute koheraj kun evoluado per natura selekto. Por tio. Estas fakto
Tio ne estas fakto. Preskaŭ identa al homa genaro de primatoj ne pruvas lian transformadon. Preskaŭ identa genaro ne permesas transformiĝi de kolombo ĝis korvo.

La primatoj havas 48 kromosomojn, sed la homoj - nur 46.
En komenco de XX jarcento iu sovetunia profesoro Ivanov eksperimentis pri la koito de homoj kun ŝimpanzoj. Tiuj eksperimentoj rezultojn ne donis. Neniu naskiĝis. Tio montras ŝimpanzojn kutimaj primatoj, kiuj ne estas niaj prauloj. Ĉe homoj kaj primatoj estas tro diferenca hormona fono kaj imuna sistemo.

Proksimaj animaloj ĉevaloj kaj azenoj post la koito donas idon mulon, kiu ne reproduktas. Multaj fiŝoj aperigas hibridojn, tamen ne temas pri evoluo.

Lakiro (Montri la profilon) 2013-decembro-28 20:06:02

mihxil:
- Novaj formoj estus tre malbone adaptitaj kompare al malnovaj formoj, kaj estus tuj formanĝataj.
- La cirkonstancoj pro nova vivo eble ne plu estas. Vivo je tero ja jam ekzistas, kaj ni ne scias precize kiel la unuaj vivaĵoj ekestis. Tre povas esti ke ne plu povas okazi, ĉar la cirkonstancoj por tio malaperis.
Mihxil vi ĵus neis darvinan teorion! Diru al mi honeste. Ĉu vi legis la libron "La origino de specioj"?

yyaann (Montri la profilon) 2013-decembro-29 03:26:17

Lakiro:
En komenco de XX jarcento iu sovetunia profesoro Ivanov eksperimentis pri la koito de homoj kun ŝimpanzoj. Tiuj eksperimentoj rezultojn ne donis. Neniu naskiĝis. [...]
Proksimaj animaloj ĉevaloj kaj azenoj post la koito donas idon mulon, kiu ne reproduktas.
Anoj de malsamaj specioj aŭ ne povas kun-idumi aŭ povas naski nur nenaskopovan idon. La teorio de evoluado ne diras, ke ĉimpanzoj kaj homoj anas je la sama specio, sed ke ili havas komunan praulon, kiu estas nek ĉimpanzo nek homo.
La primatoj havas 48 kromosomojn, sed la homoj - nur 46.
Laŭ mia kompreno de evoluado, fuzio de kromosomoj estas banala afero. Oni ekzemple konstatis, ke origine 40-kromosoma specio de muso evoluis je pluraj muso-specioj, kies numbro da kromosomoj varias inter 20 kaj 30 laŭ-specie. Tiu malsameco de kromosomnumbro memkompreneble malebligas reproduktadon inter musoj de malsamaj specioj. Tamen, ili ankaŭ havas komunan praulon.
Sed ni neniam fariĝos ĉevaloj aŭ tigroj.
La procezo de evoluado estas tre laŭgrada. Pli ol 1.500.000 jaroj apartigas la aperon de Homo ergaster el tiu de Homo sapiens, kiuj tamen apartenas ambaŭ je la sama specifamilio, male al tigro. Kaj eĉ se ni povus vivi 5.000.000 jarojn aŭ pli por observi la estontan evoluadon de la homaro, estas tre malfacile imagi, ke aparus kondiĉoj, kiuj favorus la postvivon de homoj malpli inteligentaj kaj marŝantaj pli bone kvarpiede ol dupiede. Ŝlosila komponanto de evoluado estas, ke nur la plej adaptitaj je siaj ĉirkaŭkondiĉoj vivos sufiĉe longe por transdoni siajn genojn. Tial nia evoluado je tigro estas neverŝajna.

Lakiro (Montri la profilon) 2013-decembro-29 03:35:55

Darwin instruas nin, ke homo devenis de simio. Tamen neniu trovis interŝtupan fosilion de homosimio. Tio ĉi estas FAKTO. Scienco agnoskas, ke fosilion de homosimio nenui neniam trovos ĉar ĝi ne ekzistas.
Ĉiuj specioj ne ŝanĝiĝis dum milionoj j. Laŭ Darwin ili ĉiuj devas evolui. Sed tio ĉi ne okazis. Tio estas fakto. Neniu povas klarigi tiun fakton.

Reen al la supro