پستها: 25
زبان: Esperanto
MallumaKobajo (نمایش مشخصات) 9 فوریهٔ 2012، 10:13:24
Nu, kiel tio rilatas kun Esperanto kiel Internacia Lingvo?
Kelkfoje la forumo de Lernu! ŝajnas bizanca kunsido. Nun mi komprenas, kial la orientazianoj preskaŭ ne partoprenas.
Ĝis!
maratonisto (نمایش مشخصات) 10 فوریهٔ 2012، 21:37:25
lgg:Vi opinias ke koncentrado de regado je Esperanto en manoj de triarangaj landoj estos bone por Esperanto?...en iu ajn landoj. Ĉar baldaŭ ilian ekzemplon sekvos aliaj landoj.
Paquillo (نمایش مشخصات) 11 فوریهٔ 2012، 16:14:40
Angla, estas nur unu el la internaciaj lingvoj, k ĝi estas tre dialektigita, kontraue aliaj lingvoj estas pli parolataj kaj ne dialektiĝis. Do mi ne komprenas kial la anglemuloj bezonas mensogi senĉese kaj malfermi fadenojn en ĉiuj partoj de la foro krom en tiu por paroli pri lingvoj.
Esperantst (نمایش مشخصات) 11 فوریهٔ 2012، 21:42:10
utku:Tiu demando rememorigis min pri malnova temo, kie vi ankaŭ povas vidi enketrezulton.Laŭ mi temas pri ege bona pensado, ĉar strategia. Bedaŭrinde tre malmultaj homoj pensas strategie (ofte nur ŝakludistoj ). Antaŭ unu jaro fondiĝis la organizaĵo ESPERANTO INTERNACIA, kun la celo havi veran Pro-Esperanto-organizaĵon kun strategiaj celoj. Inter la 22-a de januaro kaj 9-a de februaro 2012 mi estis en Nikaragvo (financite pere de ESPERANTO INTERNACIA) por disvastigi Esperanton en tiu lando de centro-ameriko. La rezultoj estis sufiĉe bonaj, entute estis 10 intervjuoj en radio, gazetaro kaj televido. Verŝajne baldaŭ oni instruos la Esperanton en du aŭ tri klerigaj institucioj. Per iom da mono oni certe multon povus atingi en diversaj etaj ŝtatoj. Alia ŝanco laŭ mi estas kelkaj anglalingvaj ŝtatoj (ĉefe insuloj), ĉar por ili ĝenerale mankas taŭga lingvo por lernado. Por eviti ke la homoj nur restas unu-lingvaj Esperanto, povus esti solvo. Oni nur devus proponi kaj agadi.
Mi kredas, ke vera internacieco de Esperanto ne estas malproksima, kiom oni ĝenerala konsideras. Komence, estus sufiĉe se iu lando estigus Esperanton la ĉefa (ne necese sola) fremda lingvo de edukado, kio ne ŝajnas neeble al mi. Poste disvastigo de Esperanto estos multe pli facila. Do, laŭ mi, organizi loke kaj lande estas pli grave ol organizi internacie. La problemo estas trovi la plej taŭgajn etajn landojn por komenci, kaj kiel tutmondaj esperantistoj nur koncentri tien.
maratonisto (نمایش مشخصات) 12 فوریهٔ 2012، 18:33:36
Esperantst:Antaŭ unu jaro fondiĝis la organizaĵo ESPERANTO INTERNACIA, kun la celo havi veran Pro-Esperanto-organizaĵon kun strategiaj celoj.Ĉu ESPERANTO INTERNACIA havas paĝaron? Ĉu eblas kontakti ĝin?
Esperantst: Inter la 22-a de januaro kaj 9-a de februaro 2012 mi estis en Nikaragvo (financite pere de ESPERANTO INTERNACIA) por disvastigi Esperanton en tiu lando de centro-ameriko.Laŭ mi la lando estas bone elektita.
Esperantst:La rezultoj estis sufiĉe bonaj, entute estis 10 intervjuoj en radio, gazetaro kaj televido. Verŝajne baldaŭ oni instruos la Esperanton en du aŭ tri klerigaj institucioj. Per iom da mono oni certe multon povus atingi en diversaj etaj ŝtatoj.Mi gratulas al Vi kaj deziras pliajn sukcesojn.