Ke daftar isi

la internacia lingvo

dari Beaugard, 7 Februari 2012

Pesan: 25

Bahasa: Esperanto

MallumaKobajo (Tunjukkan profil) 9 Februari 2012 10.13.24

Mi konsentas kun Miĥil kaj Bildo. Sed ĉefe kun Bildo.

Nu, kiel tio rilatas kun Esperanto kiel Internacia Lingvo? rido.gif

Kelkfoje la forumo de Lernu! ŝajnas bizanca kunsido. Nun mi komprenas, kial la orientazianoj preskaŭ ne partoprenas.

Ĝis!

maratonisto (Tunjukkan profil) 10 Februari 2012 21.37.25

lgg:Vi opinias ke koncentrado de regado je Esperanto en manoj de triarangaj landoj estos bone por Esperanto?
...en iu ajn landoj. Ĉar baldaŭ ilian ekzemplon sekvos aliaj landoj.

Paquillo (Tunjukkan profil) 11 Februari 2012 16.14.40

Mi opinias ke estas grandegaj interesoj por ke e-o ne estu la internacia lingvo, la grandlinvaj landoj ne akceptos ĝin. Miopuloj abundas, eĉ mi notis malŝaton kaj timon kontrau nia eta movadeto. Ni lasu ilin kun iliaj angla, hispana, ĉina, araba, rusa, franca, ktp ktp, eble iam ili laciĝos.
Angla, estas nur unu el la internaciaj lingvoj, k ĝi estas tre dialektigita, kontraue aliaj lingvoj estas pli parolataj kaj ne dialektiĝis. Do mi ne komprenas kial la anglemuloj bezonas mensogi senĉese kaj malfermi fadenojn en ĉiuj partoj de la foro krom en tiu por paroli pri lingvoj.

Esperantst (Tunjukkan profil) 11 Februari 2012 21.42.10

utku:Tiu demando rememorigis min pri malnova temo, kie vi ankaŭ povas vidi enketrezulton.

Mi kredas, ke vera internacieco de Esperanto ne estas malproksima, kiom oni ĝenerala konsideras. Komence, estus sufiĉe se iu lando estigus Esperanton la ĉefa (ne necese sola) fremda lingvo de edukado, kio ne ŝajnas neeble al mi. Poste disvastigo de Esperanto estos multe pli facila. Do, laŭ mi, organizi loke kaj lande estas pli grave ol organizi internacie. La problemo estas trovi la plej taŭgajn etajn landojn por komenci, kaj kiel tutmondaj esperantistoj nur koncentri tien.
Laŭ mi temas pri ege bona pensado, ĉar strategia. Bedaŭrinde tre malmultaj homoj pensas strategie (ofte nur ŝakludistoj rideto.gif ). Antaŭ unu jaro fondiĝis la organizaĵo ESPERANTO INTERNACIA, kun la celo havi veran Pro-Esperanto-organizaĵon kun strategiaj celoj. Inter la 22-a de januaro kaj 9-a de februaro 2012 mi estis en Nikaragvo (financite pere de ESPERANTO INTERNACIA) por disvastigi Esperanton en tiu lando de centro-ameriko. La rezultoj estis sufiĉe bonaj, entute estis 10 intervjuoj en radio, gazetaro kaj televido. Verŝajne baldaŭ oni instruos la Esperanton en du aŭ tri klerigaj institucioj. Per iom da mono oni certe multon povus atingi en diversaj etaj ŝtatoj. Alia ŝanco laŭ mi estas kelkaj anglalingvaj ŝtatoj (ĉefe insuloj), ĉar por ili ĝenerale mankas taŭga lingvo por lernado. Por eviti ke la homoj nur restas unu-lingvaj Esperanto, povus esti solvo. Oni nur devus proponi kaj agadi.

maratonisto (Tunjukkan profil) 12 Februari 2012 18.33.36

Esperantst:Antaŭ unu jaro fondiĝis la organizaĵo ESPERANTO INTERNACIA, kun la celo havi veran Pro-Esperanto-organizaĵon kun strategiaj celoj.
Ĉu ESPERANTO INTERNACIA havas paĝaron? Ĉu eblas kontakti ĝin?
Esperantst: Inter la 22-a de januaro kaj 9-a de februaro 2012 mi estis en Nikaragvo (financite pere de ESPERANTO INTERNACIA) por disvastigi Esperanton en tiu lando de centro-ameriko.
Laŭ mi la lando estas bone elektita.
Esperantst:La rezultoj estis sufiĉe bonaj, entute estis 10 intervjuoj en radio, gazetaro kaj televido. Verŝajne baldaŭ oni instruos la Esperanton en du aŭ tri klerigaj institucioj. Per iom da mono oni certe multon povus atingi en diversaj etaj ŝtatoj.
Mi gratulas al Vi kaj deziras pliajn sukcesojn.

Kembali ke atas