Missatges: 25
Llengua: Esperanto
Beaugard (Mostra el perfil) 7 de febrer de 2012 16.34.21
dobri (Mostra el perfil) 7 de febrer de 2012 16.49.14
utku (Mostra el perfil) 7 de febrer de 2012 18.15.14
Mi kredas, ke vera internacieco de Esperanto ne estas malproksima, kiom oni ĝenerala konsideras. Komence, estus sufiĉe se iu lando estigus Esperanton la ĉefa (ne necese sola) fremda lingvo de edukado, kio ne ŝajnas neeble al mi. Poste disvastigo de Esperanto estos multe pli facila. Do, laŭ mi, organizi loke kaj lande estas pli grave ol organizi internacie. La problemo estas trovi la plej taŭgajn etajn landojn por komenci, kaj kiel tutmondaj esperantistoj nur koncentri tien.
hebda999 (Mostra el perfil) 7 de febrer de 2012 18.40.53
Beaugard:Cu vi kredas ke la Esperanto estos internacia kiel Angla?Ja esperanto estas internacia lingvo, ĝi nur ne estas tre vaste uzata internacie. Ĉu ekzistas ŝtato, en kiu ne troviĝas eĉ unu esperantisto?
Komparu la liberecon de sinesprimado en esperanto kontraŭ la sama esprimado angle. Laŭ mia opinio tio estas kiel unu kontraŭ cent.
fstphane (Mostra el perfil) 7 de febrer de 2012 19.43.42
2032 ne estas tiom longa(e).
MallumaKobajo (Mostra el perfil) 7 de febrer de 2012 20.57.07
maratonisto (Mostra el perfil) 7 de febrer de 2012 21.00.09
utku:Tiu demando rememorigis min pri malnova temo, kie vi ankaŭ povas vidi enketrezulton.Utku, mi konsentas preskaŭ kun ĉiu Via parolo. Nur mi opinias, ke la lando(j) de komenco ne nepre devas esti eta(j).
Mi kredas, ke vera internacieco de Esperanto ne estas malproksima, kiom oni ĝenerala konsideras. Komence, estus sufiĉe se iu lando estigus Esperanton la ĉefa (ne necese sola) fremda lingvo de edukado, kio ne ŝajnas neeble al mi. Poste disvastigo de Esperanto estos multe pli facila. Do, laŭ mi, organizi loke kaj lande estas pli grave ol organizi internacie. La problemo estas trovi la plej taŭgajn etajn landojn por komenci, kaj kiel tutmondaj esperantistoj nur koncentri tien.
Ĉu povus komenci la landoj, kiuj kondukas kontraŭusonan aŭ kontraŭanglan politikon? Ekzemple, Irano, Argentinio, Venesuelo, Kubo, Nikaraguo. Ne ŝajnas logika, ke ĉiuj en tiuj landoj lernas la anglan por ŝtata mono. Kvankam mi opinias, ke esperantistoj ne devas konduki kontraŭanglan politikon, nek subteni iun ajn kontraŭanglecon. Nur uzi ekzistantajn politikan realecojn. Kaj ne honti, ke kelkaj de tuij landoj estas diktatoraj. Diktatoroj venas kaj foriras, sed Esperanto restus.
bildo (Mostra el perfil) 8 de febrer de 2012 6.40.37
Beaugard:Cu vi kredas ke la Esperanto estos internacia kiel Angla?Mi tamen, ne kredas. Mi esperas.
hebda999 (Mostra el perfil) 8 de febrer de 2012 7.32.38
bildo:Kial vi tiel fanatike atakas la kredon? Ĉu vi kredas ke kredo ne ekzistas?Beaugard:Cu vi kredas ke la Esperanto estos internacia kiel Angla?Mi tamen, ne kredas. Mi esperas.
Mevido (Mostra el perfil) 8 de febrer de 2012 7.32.43
Beaugard:Cu vi kredas ke la Esperanto estos internacia kiel Angla?Ekde kiam la angla lingvo estas internacia?