Til indholdet

la internacia lingvo

af Beaugard, 7. feb. 2012

Meddelelser: 25

Sprog: Esperanto

Beaugard (Vise profilen) 7. feb. 2012 16.34.21

Cu vi kredas ke la Esperanto estos internacia kiel Angla?

dobri (Vise profilen) 7. feb. 2012 16.49.14

Jes. Eble tio daŭros ankoraŭ multajn jarojn, tamen mi opinias, ke la homaro foje saĝiĝos.

utku (Vise profilen) 7. feb. 2012 18.15.14

Tiu demando rememorigis min pri malnova temo, kie vi ankaŭ povas vidi enketrezulton.

Mi kredas, ke vera internacieco de Esperanto ne estas malproksima, kiom oni ĝenerala konsideras. Komence, estus sufiĉe se iu lando estigus Esperanton la ĉefa (ne necese sola) fremda lingvo de edukado, kio ne ŝajnas neeble al mi. Poste disvastigo de Esperanto estos multe pli facila. Do, laŭ mi, organizi loke kaj lande estas pli grave ol organizi internacie. La problemo estas trovi la plej taŭgajn etajn landojn por komenci, kaj kiel tutmondaj esperantistoj nur koncentri tien.

hebda999 (Vise profilen) 7. feb. 2012 18.40.53

Beaugard:Cu vi kredas ke la Esperanto estos internacia kiel Angla?
Ja esperanto estas internacia lingvo, ĝi nur ne estas tre vaste uzata internacie. Ĉu ekzistas ŝtato, en kiu ne troviĝas eĉ unu esperantisto?

Komparu la liberecon de sinesprimado en esperanto kontraŭ la sama esprimado angle. Laŭ mia opinio tio estas kiel unu kontraŭ cent.

fstphane (Vise profilen) 7. feb. 2012 19.43.42

Al mi sajnas ke en 20 jaroj,Esperanto farintos grandan paŝon.Bone pli granda ol kiam la homo marŝis sur la lunon.
2032 ne estas tiom longa(e).

MallumaKobajo (Vise profilen) 7. feb. 2012 20.57.07

Esperanto ja estas internacia. Mi povas paroli per ĝi kun homoj el multaj landoj. Alia afero estas, ke ĉiuj uzu ĝin.

maratonisto (Vise profilen) 7. feb. 2012 21.00.09

utku:Tiu demando rememorigis min pri malnova temo, kie vi ankaŭ povas vidi enketrezulton.

Mi kredas, ke vera internacieco de Esperanto ne estas malproksima, kiom oni ĝenerala konsideras. Komence, estus sufiĉe se iu lando estigus Esperanton la ĉefa (ne necese sola) fremda lingvo de edukado, kio ne ŝajnas neeble al mi. Poste disvastigo de Esperanto estos multe pli facila. Do, laŭ mi, organizi loke kaj lande estas pli grave ol organizi internacie. La problemo estas trovi la plej taŭgajn etajn landojn por komenci, kaj kiel tutmondaj esperantistoj nur koncentri tien.
Utku, mi konsentas preskaŭ kun ĉiu Via parolo. Nur mi opinias, ke la lando(j) de komenco ne nepre devas esti eta(j).
Ĉu povus komenci la landoj, kiuj kondukas kontraŭusonan aŭ kontraŭanglan politikon? Ekzemple, Irano, Argentinio, Venesuelo, Kubo, Nikaraguo. Ne ŝajnas logika, ke ĉiuj en tiuj landoj lernas la anglan por ŝtata mono. Kvankam mi opinias, ke esperantistoj ne devas konduki kontraŭanglan politikon, nek subteni iun ajn kontraŭanglecon. Nur uzi ekzistantajn politikan realecojn. Kaj ne honti, ke kelkaj de tuij landoj estas diktatoraj. Diktatoroj venas kaj foriras, sed Esperanto restus.

bildo (Vise profilen) 8. feb. 2012 06.40.37

Beaugard:Cu vi kredas ke la Esperanto estos internacia kiel Angla?
Mi tamen, ne kredas. Mi esperas.

hebda999 (Vise profilen) 8. feb. 2012 07.32.38

bildo:
Beaugard:Cu vi kredas ke la Esperanto estos internacia kiel Angla?
Mi tamen, ne kredas. Mi esperas.
Kial vi tiel fanatike atakas la kredon? Ĉu vi kredas ke kredo ne ekzistas?

Mevido (Vise profilen) 8. feb. 2012 07.32.43

Beaugard:Cu vi kredas ke la Esperanto estos internacia kiel Angla?
Ekde kiam la angla lingvo estas internacia? shoko.gif

Tilbage til start