Към съдържанието

Nomigataj numeroj

от ZMan, 07 февруари 2012

Съобщения: 3

Език: Esperanto

ZMan (Покажи профила) 07 февруари 2012, 17:17:39

Ĉu oni necesas aldoni al numeroj la sufikson "-o" por uzi ilin kiel nomoj?

Ekzemple, kiu el jenaj frazoj estas pli/plej* korekta?
-La respondo estas trio
-La respondo estas tri

La kunteksto de ambaŭ ekzemploj estas matematika leciono.

Aŭ ĉu iu alia frazo estas pli korekta ol ili?

*Bonvolu min helpi ankaŭ pri ĉi tio, kiu estas pli korekta?

sergejm (Покажи профила) 07 февруари 2012, 18:15:14

legu http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/nombroj/o-vor...
nulo, unuo, duo k.t.p. estas nomoj de ciferoj
aŭ samkvanta grupo, precipe da aĵo,
ĉar grupo da homoj kutime numiĝas kun sufikso -op-: unuopo, duopo, triopo k.t.p.
Ankaŭ, duo, trio, kvaro, kvino povas esti uzata kiel poento de respondo en lernejo:
kontraŭ bonega respondo vi ricevos kvinon, kontraŭ malbona duon.

Ondo (Покажи профила) 08 февруари 2012, 08:47:25

ZMan:Ekzemple, kiu el jenaj frazoj estas pli/plej* korekta?
-La respondo estas trio
-La respondo estas tri
Simpla respondo al simpla demando: Se temas pri matematiko, la ĝusta frazo estas "La respondo estas tri".

Estas neniu gramatika eraro en "La respondo estas trio". Tio nur temas pri aliaj aferoj ol kalkulo kaj nombroj.

Обратно нагоре