Nomigataj numeroj
від ZMan, 7 лютого 2012 р.
Повідомлення: 3
Мова: Esperanto
ZMan (Переглянути профіль) 7 лютого 2012 р. 17:17:39
Ekzemple, kiu el jenaj frazoj estas pli/plej* korekta?
-La respondo estas trio
-La respondo estas tri
La kunteksto de ambaŭ ekzemploj estas matematika leciono.
Aŭ ĉu iu alia frazo estas pli korekta ol ili?
*Bonvolu min helpi ankaŭ pri ĉi tio, kiu estas pli korekta?
sergejm (Переглянути профіль) 7 лютого 2012 р. 18:15:14
nulo, unuo, duo k.t.p. estas nomoj de ciferoj
aŭ samkvanta grupo, precipe da aĵo,
ĉar grupo da homoj kutime numiĝas kun sufikso -op-: unuopo, duopo, triopo k.t.p.
Ankaŭ, duo, trio, kvaro, kvino povas esti uzata kiel poento de respondo en lernejo:
kontraŭ bonega respondo vi ricevos kvinon, kontraŭ malbona duon.
Ondo (Переглянути профіль) 8 лютого 2012 р. 08:47:25
ZMan:Ekzemple, kiu el jenaj frazoj estas pli/plej* korekta?Simpla respondo al simpla demando: Se temas pri matematiko, la ĝusta frazo estas "La respondo estas tri".
-La respondo estas trio
-La respondo estas tri
Estas neniu gramatika eraro en "La respondo estas trio". Tio nur temas pri aliaj aferoj ol kalkulo kaj nombroj.