Kwa maudhui

Lerni pli multe linvojn!

ya goli, 8 Februari 2012

Ujumbe: 17

Lugha: Esperanto

goli (Wasifu wa mtumiaji) 8 Februari 2012 6:11:29 alasiri

Mi scias trin linvojn: rusan (ĉar mi estas ruso), ukrainan (mem lernata, mi ne petis ĝin fari tion rideto.gif ) kaj anglan (ĉar mia patrino devigis min veni en kursojn de angla, kiam mi estis 7-8-aĝa; kaj mi estas danka ŝin pro tio; je 14-aĝo, tio estas je lasta jaro, mi finis tian lernadon, ĉar ŝtupo de mia angla lingvo estas deca, kaj elspezo de mono por kursoj jam estas malsenca).
Ĉar mi havas lingvistajn kapablojn, mi devas uzi ilin. Tial mi maldiligente lernas esperanton kaj francan. Mi esperas, ke iam mi ellernos ilin rideto.gif
Tial mi volas demandi vin: ĉu estus tio bona se mi ellernus aliajn lingvojn? Ekzample, germanan aŭ polan. Kaj kia(j)n linvo(j)n vi konsilus min ellerni? Antaŭe dankas.

goli (Wasifu wa mtumiaji) 8 Februari 2012 9:06:48 alasiri

Kaj plu demando. Mi havas rusan kaj anglan versiojn de mia blogo. Mi skribas ion en mian rusan blogon rusolingve kaj poste tradukas tian ion en anglan (krom teksto pri mitingoj en Ruso, ĉar malrusoj estas malinteresita je politikaj mitingoj en Ruso).
Demando: ĉu bezonata estas kreo de la versioj de mia blogo je esperanto kaj franca?

MallumaKobajo (Wasifu wa mtumiaji) 9 Februari 2012 10:38:07 asubuhi

Mi, kiel hispanparolanto, koncilius vin lerni la hispanan, Esperanto estas tre bona enkondukon por la hispana. Sed eble estos pli bone lerni la ĉinan por vi.

- Unue, ĉar ĝi ne estas hindeŭropa lingvo, do ĝi estas sufiĉe malsama, do pli interesa.
- Due, ĉar ĝia skribmaniero estas tre bela.
- Trie, via lando kaj Ĉinujo kunhavas limojn. La pontoj inter najbaroj ĉiam estas bonvenaj.
- Kvare, Rusujo kaj Ĉinujo estas kaj estos ekonomikaj motoroj de la mondo.

Ĉu mi lernas la ĉinan? Ne, sed la japanan. La japana skribmaniero estas iomete pli malfacila ol la ĉina, ĉar ĉiu sinograma havas du tri aŭ pli elparolojn. Ĉine nur havas po unu elparolon por sinograma, por simbolo. Granda malfacilaĵo laŭ mi ja estas la malsamaj tonoj de la lingvo.

Mi esperas, ke mia opinio helpos vin.

Ĝis!

hebda999 (Wasifu wa mtumiaji) 9 Februari 2012 12:02:05 alasiri

Kial mi lernu pli multe lingvojn? Mi ja konas ilin tre bone. Eble vi intencis : lerni pli multe da lingvoj. Tiam mi eble lernos iun novan, ekzemple la ĉinan...

goli (Wasifu wa mtumiaji) 9 Februari 2012 12:03:34 alasiri

Mi provis ellerni kaj japanan, kaj ĉinan, sed mi estas tiom maldiligenta, tial mi ĉesigis lernadon ridulo.gif Nu, ĝi estis delonge.
Nu, estas tre multaj ĉinaj dialektoj, kaj se mi lernos norman Pekina version de ĉina, mi ne povos paroli kun ĉiaj ĉinoj. Sed se mi lernos japanan aŭ germanan, mi povos paroli kum ĉiaj japanoj aŭ germanoj. Ah, mi implikiĝis :C

goli (Wasifu wa mtumiaji) 9 Februari 2012 12:08:17 alasiri

hebda999, nu, mi intencis: pli multajn lingvojn.

antoniomoya (Wasifu wa mtumiaji) 9 Februari 2012 1:19:06 alasiri

Laŭ mi, la problemo ne estas lerni multajn lingvojn (kvankam ili elprenos de vi multe de via tempo), sed konservi ilin post la lernado. Vi ne povas imagi kiel rapide oni forgesas vortojn kiujn oni ne ofte uzas.

Do, mi opinias ke vi povus lerni tiujn lingvojn kiujn vi bezonos por via laboro, aŭ tute simple tiujn kiujn vi plej ŝatas.

Amike.

goli (Wasifu wa mtumiaji) 9 Februari 2012 2:04:22 alasiri

antoniomoya, mi komprenas, ke sen permanenta usado ĉio estos rapide forgesata. Interalie, tio estas plu kaŭzo por ne lerni ĉinan. Rusan mi uzas ĉiutage, tio estas mia unua lingvo, kaj mi vivas en Ruso; anglan ankaŭ uzas sufiĉe ofte: pleje, aŭskultas kaj kantas kantadojn je angla (kie estas miaj angle-parolantaj amikoj? :C); esperanton mi komencis uzi ofte (kaj uzas ĝin nun :] ). Por francan mi ankaŭ povas eltrovi france-parolantajn amikojn kaj kanti francajn kantadojn ('Cupofty', ekzemple). Sed ĉina, kiel mi jam parolis, havas multajn dialetkojn, kiu havas plene diferencajn sonaĵojn, tial problemoj estos tre multaj. Okaze, mi lernus japanan lingvon: japanoj ne havas tian problemon.

hebda999 (Wasifu wa mtumiaji) 9 Februari 2012 2:25:36 alasiri

antoniomoya:Laŭ mi, la problemo ne estas lerni multajn lingvojn (kvankam ili elprenos de vi multe de via tempo), sed konservi ilin post la lernado. Vi ne povas imagi kiel rapide oni forgesas vortojn kiujn oni ne ofte uzas.

Do, mi opinias ke vi povus lerni tiujn lingvojn kiujn vi bezonos por via laboro, aŭ tute simple tiujn kiujn vi plej ŝatas.

Amike.
Esperanton oni ne forgesas tiel facile - tute alie estas kun la naturaj lingvoj, ekzemple la angla - mi uzas ĝin 30 jarojn kaj konstante mi ne memoras vortojn aŭ anglajn idiotismojn, ne menciante la anglan skribadon ... brrr.

goli (Wasifu wa mtumiaji) 9 Februari 2012 2:49:30 alasiri

Nu, mi havas ĉion inversa. Mi ne forgesas nek anglajn vortojn, nek kiel tiaj vortoj estas skribata. Jes, mi scias ke angla havas la plej malfacila skribado, sed ĉia lingvo havas sian malfacilon. Certe, iufoje mi ne povas rememori ian vorton, sed tio fariĝas ankaŭ kiam mi parolas ruse.

Kurudi juu