Till sidans innehåll

Bonega retradio

av Juippi, 10 februari 2012

Meddelanden: 7

Språk: Esperanto

Juippi (Visa profilen) 10 februari 2012 21:11:49

Ĉu vi kutimas aŭskulti esperantajn podkastojn?
Mi volas reklameti tion ĉe Esperantan retradion, precipe ĝin hodiaŭan (10.feb) podkaston.
Estus interesa aŭdi kian influon vekigas la opinioi de Antono Oberndorfero ĉe estimataj samideanoj. Mi mem raviĝiĝis.

Lom (Visa profilen) 13 februari 2012 00:45:48

Ĉu vi povus aldoni ligilon al tio pri kio vi parolas? ridulo.gif

Juippi (Visa profilen) 15 februari 2012 20:50:16

Ĉu vi ne scipovas tajpi "esperanta retradio" en Google?

Desit1 (Visa profilen) 15 februari 2012 21:17:25

Juippi:Ĉu vi ne scipovas tajpi "esperanta retradio" en Google?
Ĥaĥaĥa

goli (Visa profilen) 15 februari 2012 21:36:34

Juippi:Ĉu vi ne scipovas tajpi "esperanta retradio" en Google?
+1

De temo: ne, mi ne aŭskultas iujn esperantajn retradiojn, kaj ne celas fari tion. En mia aŭskultilojn angla retradio „diras” (pli akurate, „muzikas”) sufiĉe ofte kaj nun. Mi aŭskultas l' anglajn kantadojn plie, sed kelkajn rusajn kantadojn aŭskultas ankaŭ. Tio estas mi. Ne riproĉu min Oridulo.gif

Juippi (Visa profilen) 17 februari 2012 09:59:14

Goli skribis:
"Tio estas mi. Ne riproĉu min Oridulo.gif"

Mi tute ne riproĉu vin, ĉar vi estas pli multe sanĝa ol mi; Esperanton komencis studi jam je 14 jara, mi mem estis 65 jara kiam komencis.

Sed iomete malgaja mi estas por ke vi ne trovis la Esperantalingvajn retradiojn. Nome ĝi donas al ni bonegan rimedon uzi la lingvon praktike. Mi signifas nun tiujn podkastojn kiuj enhavas artikolojn pri universalaj temoj (t.s. ne nur pri lingvostudado).
Tiaj podkastoj estas ekzemple Radio Verda, Pola Retradio en Esperanto kaj Esperanta retradio.
Tio lastnomata estas mia favora, ĉar ĝi elsendas ĉiutage, ĝi enhavas sufice mallongajn elsendojn (5-8 min.) kaj elsendojn donas ankaŭ tajpitaj.

Foje post foje mi spertis tion mirandaĵon, ke kompreis nur iomete kiam aŭdis, sed kiam legis, komprenis preskaŭ tute (akcento en la vorto "preskau").
Kaj kiam mi provis diri aŭ skribi saman rakonton per proprajn vortojn, do sukcesis nur parte, kaj kun longa prokrasto.

Do, mi lernis, ke preteco aŭskulti la lingvon komprenante estas almenaŭ egale grava ol legoscio.

goli (Visa profilen) 17 februari 2012 11:59:58

Jes, esperanto vere estas bonega kaj belega lingvo, kaj l' ideo de internacia komunikiĝaĵo helpe de lingvo, kiam ĉiu estus egala, estas bona.
Tamen, estu realistoj, kono de esperanto estas gravece malpli perskepktiva ol kono de l' angla aŭ la franca (maldiligente provas ellerni francan). Kaj mi celas esti tradukisto de beletro, sed esperanta beletro estas malmulta kaj almenaŭ 50% de ĝi estas tradukita. Kaj mi estas pli interesata en angla kaj franca. Preferoj diferencas.

Tillbaka till toppen