Więcej

Kiuj filozofoj, profetoj, guruoj, ktp , povus esti utilaj au vere helpaj por homoj?

od Paquillo, 10 lutego 2012

Wpisy: 15

Język: Esperanto

gianich73 (Pokaż profil) 13 lutego 2012, 21:05:52

Paquillo:
Sed mi pensas ke ankau devas ekzisti veraj majstroj kiuj povas doni lumon al la homo, kiuj povas gvidi nin en malmola epoko, kiuj ne mensogas konscie au senkonscie.
Certe ĉeestas: Fidel Castro, ekzemple, estas vera majstro por Hugo Chavez.

Haratta (Pokaż profil) 13 lutego 2012, 21:43:18

Neniu defendis kiel verajn majstrojn: Jesuon, Mahomedon, Moseon, ktp,ktp, Ĉu ili ne kredas jam je la profetoj kaj majstroj de iliaj religioj?
Mi defendas Jesuon! Jesuo estas vera profeto! Jesuo estas la filo de Dio!

AlfRoland (Pokaż profil) 13 lutego 2012, 21:46:30

Haratta:
Neniu defendis kiel verajn majstrojn: Jesuon, Mahomedon, Moseon, ktp,ktp, Ĉu ili ne kredas jam je la profetoj kaj majstroj de iliaj religioj?
Mi defendas Jesuon! Jesuo estas vera profeto! Jesuo estas la filo de Dio!
Haleluja!

Epikuro57 (Pokaż profil) 14 lutego 2012, 21:47:33

Paquillo:Mi volus scii kiuj majstroj, filozofoj, ktp, vi pensas ke estas vere utilaj por internaj kreskado kaj gvidado. Kiuj ne estas trompistoj, malveraj, senutilaj, ktp
Ĉiu filozofio havas kvar branĉojn: metafizikon, sciteorion, etikon kaj politikon. Hierarkia rilato ekzistas inter tiuj branĉoj. Ĉe la radiko estas metafiziko, la studo de ekzisto kaj la naturo de ekzisto. Proksime ligita sciteorio, la studo de scio estas kaj kiel ni scias pri realeco kaj ekzisto. Dependa de sciteorio estas etiko, la studo de kiel homo devus agi. Etiko estas dependa de sciteorio ĉar ĝi estas maleble fari elektojn sen scio. Subaro de etiko estas politiko: la studo de kiel homoj devus interrilati en ĝusta socio kaj kio konsistigas ĝuston.

Sekve, kiam filozofo havas eraran metafizikon, li ankaŭ havos eraran sciteorion, etikon kaj politikon. Du metafizikan teoriojn ekzistas: la teorio de Platono, kaj la teorio de Aristolelo. Platono tenis ke la materiala mondo kiel ĝi ŝajnas al ni ne estas la reala mondo, sed nur bildo aŭ kopio de la reala mondo; anstataŭe li asertis ke la reala mondo estas ne-materiala regno ke li nomigas la mondo de formoj. Kontraŭe, Aristolelo tenis ke la materia mondo estas la reala mondo, kaj ni povas kredi niajn sensojn. Ili malkonsentis pri sciteorion, etikon kaj politikon ankaŭ.

Ĉar ni ne povas vidi aŭ tuŝi la mondo de formoj de Platono, ni havas neniun bazon por akceptanta ĝin. Ĉar lia metafiziko estas kontestebla, lia sciteorio, etiko kaj politiko ankaŭ estas kontestebla. Tial, mi altagrade rekomendas la filozofion de Aristotelo kaj aliaj pensuloj kiuj konsentas kun li.

bildo (Pokaż profil) 17 lutego 2012, 04:46:05

Epikuro57:Sekve, kiam filozofo havas eraran metafizikon, li ankaŭ havos eraran sciteorion, etikon kaj politikon. Du metafizikan teoriojn ekzistas: la teorio de Platono, kaj la teorio de Aristolelo.
Sed Platono kaj Aristolelo vivis antaŭ longe. Iliaj ideoj estas bazitaj sur iliaj etaj scioj pri mondo. Ĉu ekzistas niatempaj filizofoj, kiuj ne simple kredas je metafiziko de Platono aŭ Aristolelo, sed kiuj havas sian propran metafizikon, kiu estas bazita sur niatempaj scioj pri Universo?

Wróć do góry