У садржају

Valenca kaj Katala

од Desit1, 13. фебруар 2012.

Поруке: 5

Језик: Esperanto

Desit1 (Погледати профил) 13. фебруар 2012. 20.05.04

Ĉu vere estas ke la Valenca kaj Katala lingvoj estas samaj?
Nur la Valencanoj ne volas senti sin kiel Katalanojn, kaj inverse, la Katalanoj ne volas senti sin kiel Valencanojn...
Ĉu vere, iliaj lingvoj estas tiom similaj ke, laŭ onidiroj, estas nur malsimilaj dialektoj?

Paquillo (Погледати профил) 13. фебруар 2012. 22.36.03

Estas du dialektoj de sama lingvo sufiĉe similaj. Konjugacio de verboj, vortaro kaj prononco iom malsamas.
Estas simile al la diferencoj inter portugala kaj hispana, sed la prononco de la portugala estas tiel aĉa ke eĉ portugaloparolantoj kelkfoje ne komprenas unu la alian, laŭdire.

Paquillo (Погледати профил) 13. фебруар 2012. 23.46.36

Mi petas pardonon se mi ofendis iun portugalon neniel estus mia intenco.
Mi petas al la portugaloj ke ili korektu min se mi eraris en io kaj ke ili donu sian opinion.
Al mi kiel hispano sonas komplika la riĉa je fonemoj prononco de la portugala, sed La vorto aĉa ne estis adekvata nek respekta por la bela portugala internacia lingvo.

Sahaquiel (Погледати профил) 14. фебруар 2012. 00.14.29

Laŭ mia scio, la Valenca estas dialekto de la Kataluna. Mi konas esperantisto el Valencio, kaj li diras ke la valenca estas nur dialekto (Ĉu vi konas al Riuiĉi?), kaj tio nepre ne signifas ke li sentas sin kiel katalunano. Almenaŭ mi ne sentas kiel hispano pro paroli la hispanan denaske lango.gif lango.gif

Desit1 (Погледати профил) 14. фебруар 2012. 02.18.00

Sahaquiel:Laŭ mia scio, la Valenca estas dialekto de la Kataluna. Mi konas esperantisto el Valencio, kaj li diras ke la valenca estas nur dialekto (Ĉu vi konas al Riuiĉi?), kaj tio nepre ne signifas ke li sentas sin kiel katalunano. Almenaŭ mi ne sentas kiel hispano pro paroli la hispanan denaske lango.gif lango.gif
Hahaha, jes, kompreneble, sed babilante kun kelkaj lingvistikistoj, oni diris al mi ke la Valenca kaj Katala estas tute la sama lingvo (laŭ lingvistikistoj!) sed ke oni ne diru tion nek al Katalano nek al Valencano ridulo.gif tial mi demandas...

Вратите се горе