Kion vi opinias pri edziĝo inter samseksuloj?
fra omid17,2012 2 14
Meldinger: 26
Språk: Esperanto
Desmut (Å vise profilen) 2012 2 14 16:17:24
darkweasel:→ 15 "kialoj", ke oni ne laŭleĝigu samseksan geedziĝonĤaĥaĥa!
Tamen, kvankam mi ne estas eŭropano, mi bone komprenis ĝin! XD
Do, tio montras ke malebligi geedziĝon de samseksemuloj estus nur ŝerco...nur kelkaj fanatikaj kristanoj dirus "Ne! Tio iras kontraŭ la leĝoj de Dio!" kvankam oni scias ke multaj pastroj gejas kaj ankaŭ multaj monaĥinoj...
darkweasel (Å vise profilen) 2012 2 14 16:42:47
Desmut:Per mia tiama rimarko mi celis ĉefe homojn vivantajn en landoj sen kristana influo - do ekzemple orientazianojn. Tamen mi konfesas, ke tio ne estas tute klara.
Tamen, kvankam mi ne estas eŭropano, mi bone komprenis ĝin! XD
gianich73 (Å vise profilen) 2012 2 14 16:52:55
Tjeri:Iu franca humuristo diris, ke nuntempe nur pastroj kaj samseksemuloj volas edziĝi...Estas tre bona ŝerco. Mi fakte kredas ke la gejoj, almenaŭ en Usono, serĉas la samajn civilajn rajtojn kaj financajn avantaĝojn kiujn alportas la geedzeco al la malgejaj paroj. Estas io kiun eble oni ne komprenas en aliaj landoj kie la sistemo sociala-ekonomia funkcias malsame.
gianich73 (Å vise profilen) 2012 2 14 17:19:23
omid17:Kiel oni diras "lazy ass" en Esperanto?Ĉu eble maldiligenta pugo?
darkweasel (Å vise profilen) 2012 2 14 18:10:05
gianich73:Tio estas tre idiotisma. Oni diru eble maldiligent(eg)ulo, aŭ se oni ne ŝatas longajn vortojn, pigr(eg)ulo, sed ne kopiu la anglan.omid17:Kiel oni diras "lazy ass" en Esperanto?Ĉu eble maldiligenta pugo?
mihxil (Å vise profilen) 2012 2 14 18:32:43
darkweasel:nu, oni ja povas afiŝi sian propran opinion ankaŭ en tiu malnova fadeno kaj tiel instigi plian diskutadon.Jes, eblus. Sed aliflanke oni riskus kritikon 'kial vi revivigis tiun malnovegan fadenon!'. Kaj aldone se oni afiŝas en fadenon, legantoj eble povas duonsupozi ke oni estas leginta la antaŭajn mesaĝojn. Klaras ke tio ofte ne estas vera, sed ja pli bonus por la interna kohero de la fadeno. Nova fadeno, freŝa starto, pura ardezo, aferoj kiuj foje ŝajnas al mi bonaj.