去目錄頁

Kion vi opinias pri edziĝo inter samseksuloj?

从 omid17, 2012年2月14日

讯息: 26

语言: Esperanto

Desmut (显示个人资料) 2012年2月14日下午4:17:24

darkweasel:15 "kialoj", ke oni ne laŭleĝigu samseksan geedziĝon rido.gif
Ĥaĥaĥa!
Tamen, kvankam mi ne estas eŭropano, mi bone komprenis ĝin! XD

Do, tio montras ke malebligi geedziĝon de samseksemuloj estus nur ŝerco...nur kelkaj fanatikaj kristanoj dirus "Ne! Tio iras kontraŭ la leĝoj de Dio!" kvankam oni scias ke multaj pastroj gejas kaj ankaŭ multaj monaĥinoj...lango.gif

darkweasel (显示个人资料) 2012年2月14日下午4:42:47

Desmut:
Tamen, kvankam mi ne estas eŭropano, mi bone komprenis ĝin! XD
Per mia tiama rimarko mi celis ĉefe homojn vivantajn en landoj sen kristana influo - do ekzemple orientazianojn. Tamen mi konfesas, ke tio ne estas tute klara.

gianich73 (显示个人资料) 2012年2月14日下午4:52:55

Tjeri:Iu franca humuristo diris, ke nuntempe nur pastroj kaj samseksemuloj volas edziĝi...
Estas tre bona ŝerco. Mi fakte kredas ke la gejoj, almenaŭ en Usono, serĉas la samajn civilajn rajtojn kaj financajn avantaĝojn kiujn alportas la geedzeco al la malgejaj paroj. Estas io kiun eble oni ne komprenas en aliaj landoj kie la sistemo sociala-ekonomia funkcias malsame.

gianich73 (显示个人资料) 2012年2月14日下午5:19:23

omid17:Kiel oni diras "lazy ass" en Esperanto? ridego.gif
Ĉu eble maldiligenta pugo?

darkweasel (显示个人资料) 2012年2月14日下午6:10:05

gianich73:
omid17:Kiel oni diras "lazy ass" en Esperanto? ridego.gif
Ĉu eble maldiligenta pugo?
Tio estas tre idiotisma. Oni diru eble maldiligent(eg)ulo, aŭ se oni ne ŝatas longajn vortojn, pigr(eg)ulo, sed ne kopiu la anglan.

mihxil (显示个人资料) 2012年2月14日下午6:32:43

darkweasel:nu, oni ja povas afiŝi sian propran opinion ankaŭ en tiu malnova fadeno kaj tiel instigi plian diskutadon.
Jes, eblus. Sed aliflanke oni riskus kritikon 'kial vi revivigis tiun malnovegan fadenon!'. Kaj aldone se oni afiŝas en fadenon, legantoj eble povas duonsupozi ke oni estas leginta la antaŭajn mesaĝojn. Klaras ke tio ofte ne estas vera, sed ja pli bonus por la interna kohero de la fadeno. Nova fadeno, freŝa starto, pura ardezo, aferoj kiuj foje ŝajnas al mi bonaj.

回到上端