"Le Monde Diplomatique" en esperanto
de Altebrilas, 17 de febrer de 2012
Missatges: 12
Llengua: Esperanto
Altebrilas (Mostra el perfil) 17 de febrer de 2012 23.00.23
http://eo.mondediplo.com/
Chainy (Mostra el perfil) 19 de febrer de 2012 0.56.29
Altebrilas:Jen ligilo al franca gazeto kies artikoloj estas kelkfoje tradukitaj en esperanto.Mi ofte printas artikolojn de tiu retpaĝaro por legi entrajne al laboro. La kvalito de la tradukoj estas tre bona. Estas interese legi pri diversaj aktualaj novaĵoj en Esperanto.
http://eo.mondediplo.com/
sudanglo (Mostra el perfil) 19 de febrer de 2012 10.25.57
Chainy:Mi ofte printas artikolojn de tiu retpaĝaro por legi entrajne al laboro. La kvalito de la tradukoj estas tre bona. Estas interese legi pri diversaj aktualaj novaĵoj en Esperanto.Eble Chainy, sed dum kelk-momenta tralego mi rimarkis:
Granda Recesio (anst. Granda Depresio)
Subprime-kreditoj (subprime loans)
Manifestacio (anst. manifestiĝo)
Chainy (Mostra el perfil) 19 de febrer de 2012 12.05.57
sudanglo:Eble Chainy, sed dum kelk-momenta tralego mi rimarkis:Eble vi trovis kelkajn aferojn kiuj ne plaĉas al vi, sed da ili estas tre malmulte, kaj ĝenerale la kvalito certe estas bona. La tradukistoj de Le Monde Diplomatique meritas laŭdon pro siaj klopodoj.
Granda Recesio (anst. Granda Depresio)
Subprime-kreditoj (subprime loans)
Manifestacio (anst. manifestiĝo)
En la kazo de 'subprime', jes ili delonge ne tradukas tiun vorton ĉe Le Monde Diplomatique, sed ĉu vi havas bonan sugeston? Ĝi ŝajne estas tipo de hipoteko por homoj kun ne sufiĉe bona kredithistorio por akiri kutiman hipotekon, sed en Anglujo ni eĉ ne havas apartan vorton por tio, ĉu ne?
sudanglo (Mostra el perfil) 19 de febrer de 2012 21.20.54
Pri 'subprime loans' eble jam sufiĉe da lingvoj pruntis la vorton 'subprime' el la angla ke ĝi estu internaciismo, do validigita sub regulo 15.
Oni povus tamen esperantigi sufiĉe facile, parolante pri: mal-konfidindaj kreditoj; dubindaj pruntoj; ne-verŝajnaj re-pagoj; sub-nivelaj/dua-klasaj hipotekoj; nefidindaj debitoroj ktp.
Povas esti malgraŭ tio, ke ĝenerale la lingvaĵo estas bona. Mi ne legis multe.
sudanglo (Mostra el perfil) 20 de febrer de 2012 11.22.17
Kio estas la radiko ĉi tie? Ĉu 'primeo'? Se, 'prim' kial la adverba formo?
Importi 'subprime-' kiel radikon kun tre specifa senco estas iom kontraŭ la spirito de la lingvo, mi pensas.
Ŝajne (laŭ antikva vortaro Esperanta mia) la vorto 'primo' iam havis pli ampleksan signifon ol la matematika senco. Sed eble tio arĥaikiĝis.
Eble 'subrangaj pretoj' portas sufiĉe la signifon. Rango estas pozicio en hierarkio.
antoniomoya (Mostra el perfil) 20 de febrer de 2012 12.42.23
Chainy:Mi ofte printas artikolojn...Printas?
Pardonu, mi ne estas spertulo, sed ĉu oni ne diras "presi", en Esperanto?
Mi scias ke "print" estas angla vorto, sed ne sciis ke ĝi jam estas parto de nia pontolingvo.
Amike.
darkweasel (Mostra el perfil) 20 de febrer de 2012 12.43.35
antoniomoya:Do serĉu en ReVo aŭ en la lernu!-vortaro.Chainy:Mi ofte printas artikolojn...Printas?
Pardonu, mi ne estas spertulo, sed ĉu oni ne diras "presi", en Esperanto?
Mi scias ke "print" estas angla vorto, sed ne sciis ke ĝi jam estas parto de nia pontolingvo.
Amike.
Chainy (Mostra el perfil) 20 de febrer de 2012 12.47.56
sudanglo:Eĉ se la formo 'subprime' estas internacia, kaj laŭ 'Google-translate' ĝi ŝajnas esti, tamen estas iom problema la esprimo 'subprime-kreditoj' en Esperanto.Ili simple uzis rekte la usonan vorton sen ajna provo Esperantigi ĝin, do tio klare ne prezentas ajnan provon enkonduki ian novan radikon.
Kio estas la radiko ĉi tie? Ĉu 'primeo'? Se, 'prim' kial la adverba formo?
Importi 'subprime-' kiel radikon kun tre specifa senco estas iom kontraŭ la spirito de la lingvo, mi pensas.
Se ili vere volus tion fari, tiam ili skribus 'subprajmo' aŭ ion similan. Kaj tiam la nova radiko estus 'subprajm/'.
Sed, mi ne certas, ĉu tia nova radiko vere estus necesa. Multaj scias pri la vorto 'subprime' nur pro la problemoj, kiujn spertis Usono antaŭnelonge. Antaŭ tiuj problemoj, mi neniam aŭdis pri tiu vorto. Fakte, mi ne scias, ĉu en Anglujo aŭ en aliaj landoj entute estas aparta vorto por tiaj hipotekoj?! Eble pro tio, ŝajne multaj lingvoj simple ekuzis la usonan esprimon por paroli pri io ege usoneca.
Chainy (Mostra el perfil) 20 de febrer de 2012 13.04.54
antoniomoya:Nu, mi mem fakte ne certas pri tio. Mi scias, ke certaj homoj preferas uzi nur 'presi', sed multaj ja uzas 'printi', kaj ne nur anglaparolantoj.Chainy:Mi ofte printas artikolojn...Printas?
Pardonu, mi ne estas spertulo, sed ĉu oni ne diras "presi", en Esperanto?
Mi scias ke "print" estas angla vorto, sed ne sciis ke ĝi jam estas parto de nia pontolingvo.
Amike.
Jenaj vortaroj inkluzivas 'printi': ReVo, NPIV2002 (vidu la dosieron ĉi-sube), La Komputada Leksikono, Komputeko, Kondratjev, Schuetz kaj Hron.
- Jes en multaj okazoj tiuj vortaroj komparas 'printi' kun 'presi', sed la vorto certe estas ofte uzata. Persone, mi ofte diras 'presi', sed eble de tempo al tempo mi ankaŭ uzas 'printi'.
Mi nun ne povas decidi, ĉu 'printi' vere estas necesa aŭ ne, sed ŝajne multaj opinias ke ja!