Skip to the content

Ĉu vi pensas ke esperanta Vikipedio estas bona esperanta lernilo?

by saffrondude, February 18, 2012

Messages: 20

Language: Esperanto

darkweasel (User's profile) February 21, 2012, 1:25:25 PM

Ŝak:Estas interese, ke eĉ en ReVo ekzistas almenaŭ 1 tre stulta eraro en citaĵo, kopiita el vikipedio. El la vikipedio, tiu artikolo jam estis korektita antaŭ monatoj, sed en ReVo oni plu povas legi tiun stultan eraron ridulo.gif
nur el intereso: kie estas tiu eraro?

Sxak (User's profile) February 21, 2012, 1:40:02 PM

darkweasel:
Ŝak:Estas interese, ke eĉ en ReVo ekzistas almenaŭ 1 tre stulta eraro en citaĵo, kopiita el vikipedio. El la vikipedio, tiu artikolo jam estis korektita antaŭ monatoj, sed en ReVo oni plu povas legi tiun stultan eraron ridulo.gif
nur el intereso: kie estas tiu eraro?
http://www.reta-vortaro.de/revo/art/venk.html

Chainy (User's profile) February 21, 2012, 3:22:01 PM

Ŝak:
darkweasel:
Ŝak:Estas interese, ke eĉ en ReVo ekzistas almenaŭ 1 tre stulta eraro en citaĵo, kopiita el vikipedio. El la vikipedio, tiu artikolo jam estis korektita antaŭ monatoj, sed en ReVo oni plu povas legi tiun stultan eraron ridulo.gif
nur el intereso: kie estas tiu eraro?
http://www.reta-vortaro.de/revo/art/venk.html
Ho ve, kia terura eraro!! shoko.gif rideto.gif

michalecki (User's profile) February 21, 2012, 3:49:15 PM

Tjeri:Eĉ tiujn, mi ne konsilas uzi por lingva lernado.
Tuj leginte vian mesaĝon, mi hazarde elektis unu (nur unu) artikolon elstaran, rapide legis la komencon kaj trovis tion:
kiu metis finon al la monarkio, kiam la komunisma movado Pathet Lao prenis la potencon en 1975
Tio ne estas bona esperanto, sed nur vortalvorta traduko el la franca. Meti finon signifas ĉesigi, kaj preni potencon preni regadon, aŭ ekregi.
Kiel vi rimarkis fuŝaĵon, mi esperas ke vi jam korektis ĝin. ridulo.gif

Tjeri (User's profile) February 21, 2012, 4:02:25 PM

Delonge mi ne plu korektas, mi ne estas danaidino.

Chainy (User's profile) February 21, 2012, 4:05:04 PM

Tjeri:Eĉ tiujn, mi ne konsilas uzi por lingva lernado.
Tuj leginte vian mesaĝon, mi hazarde elektis unu (nur unu) artikolon elstaran, rapide legis la komencon kaj trovis tion:
kiu metis finon al la monarkio, kiam la komunisma movado Pathet Lao prenis la potencon en 1975
Tio ne estas bona esperanto, sed nur vortalvorta traduko el la franca. Meti finon signifas ĉesigi, kaj preni potencon preni regadon, aŭ ekregi.
Nu, mi pensas ke vi iom troigas. Temas ne pri eraroj, sed pri stilo.

Kiam oni regas, oni ja havas potencon, do mi ne vere vidas la problemon. Vidu la duan difinon de 'potenco' ĉe ReVo.

Nu, eble 'meti finon al' estas iom nekutima esprimo, sed ĉiuj komprenas tion!

Chainy (User's profile) February 21, 2012, 4:16:12 PM

Tjeri:Delonge mi ne plu korektas, mi ne estas danaidino.
Tre pozitiva sinteno, gratulon.

Tjeri (User's profile) February 21, 2012, 6:03:32 PM

Temas ne pri eraroj, sed pri stilo.
Prave.
Mi ne kredas, ke malbona stilo estas konsilinda por lerniloj.

maratonisto (User's profile) February 21, 2012, 9:18:40 PM

Mi pensas, ke malgraŭ eraroj Vikipedio estas bona lernilo. Precipe se Vi analizos dubindajn kaj suspektindajn frazojn. Mi certas, ke Vi baldaŭ atingos tiun nivelon, kiam Vi mem rekonos erarojn. Nur estu iom atentema kaj ne konsideru Vikipedion kiel sanktan skripton de Esperanto.
Laŭ mia sperto, oni ne devas troigi erarojn en Vikipedio, la lingvo de Vikipedio estas akceptebla.

maratonisto (User's profile) February 21, 2012, 9:24:22 PM

Tjeri:Delonge mi ne plu korektas, mi ne estas danaidino.
Anekdoto:
En kongreso de verkistoj de malgrandaj popoloj unu partoprenanto demandas alian:
- Ĉu Vi legis "Romeo kaj Ĝulieta" de Ŝekspiro?
- Ne.
- Kaj "Robinzono Kruzo"?
- Ne.
- Kaj Dante?
- Mi ne estas legisto, mi estas verkisto.

Back to the top