إلى المحتويات

Ĉu vi pensas ke esperanta Vikipedio estas bona esperanta lernilo?

من saffrondude, 18 فبراير، 2012

المشاركات: 20

لغة: Esperanto

saffrondude (عرض الملف الشخصي) 18 فبراير، 2012 10:46:01 م

Mi estas komencanto, kaj mi volas rapide lerni esperanton, sed mi volas lerni aliajn aferojn dum mi lernas la lingvon. La esperanta vikipedilegado, ĉu ĝi estas bona se mi devas baldaŭ paroli la internacian lingvon (kaj mi povas korkekti la multajn errarojn tie)?

Bonvolu diskuti.

flipe (عرض الملف الشخصي) 19 فبراير، 2012 4:21:11 ص

sendube vikipedio estas bona ilo por lerni Esperanton, sed vi povas ankaŭ uzi aliajn ilojn por tio, kiel Retradio, Libera Folio, libroj kaj aliaj.

Tjeri (عرض الملف الشخصي) 19 فبراير، 2012 7:03:44 ص

Nepre ne!
Vikipedio enhavas multajn lingvaj erarojn foje eĉ malkompreneblajn frazojn, tial, ke ĝiaj artikoloj estas ofte redaktitaj de senspertaj komencintaj esperantistoj, kaj bonaj esperantoparolantoj ne havas sufiĉe da tempo por korekti ĉiuj fuŝaĵojn faritaj de ili.
Ĝi eble povus utili, kiel instruilo, sed nur en ekzercado por korekti lingvajn erarojn.

novatago (عرض الملف الشخصي) 19 فبراير، 2012 8:47:31 ص

Tjeri:Nepre ne!
Vikipedio enhavas multajn lingvaj erarojn foje eĉ malkompreneblajn frazojn, tial, ke ĝiaj artikoloj estas ofte redaktitaj de senspertaj komencintaj esperantistoj, kaj bonaj esperantoparolantoj ne havas sufiĉe da tempo por korekti ĉiuj fuŝaĵojn faritaj de ili.
Ĝi eble povus utili, kiel instruilo, sed nur en ekzercado por korekti lingvajn erarojn.
Mi konsentas. Se vi uzas ĝin por serĉi kaj korekti erarojn vi lernos sed por tio, vi devos lerni pli.

Alia maniero estas pligrandigi artikolojn, sed nur se vi akceptas la respondencon de kontroli kaj korekti viajn erarojn de tempo al tempo, laŭ via scio de Esperanto pliboniĝas. Mi tiel faris kaj faras ĝin.

Ĝis, Novatago.

marcuscf (عرض الملف الشخصي) 19 فبراير، 2012 5:38:15 م

Ekzistas la tiel nomataj "elstaraj artikoloj", kaj mi pensas ke ili estas bone verkitaj kaj sufiĉe reviziitaj.

Tjeri (عرض الملف الشخصي) 19 فبراير، 2012 6:05:43 م

Eĉ tiujn, mi ne konsilas uzi por lingva lernado.
Tuj leginte vian mesaĝon, mi hazarde elektis unu (nur unu) artikolon elstaran, rapide legis la komencon kaj trovis tion:
kiu metis finon al la monarkio, kiam la komunisma movado Pathet Lao prenis la potencon en 1975
Tio ne estas bona esperanto, sed nur vortalvorta traduko el la franca. Meti finon signifas ĉesigi, kaj preni potencon preni regadon, aŭ ekregi.

Sahaquiel (عرض الملف الشخصي) 19 فبراير، 2012 6:56:38 م

Mi multe lernis tiel

Ondo (عرض الملف الشخصي) 21 فبراير، 2012 3:56:47 ص

Mi samopinias kun Tjeri, bedaŭrinde.

marcuscf (عرض الملف الشخصي) 21 فبراير، 2012 4:03:08 ص

Tjeri:Eĉ tiujn, mi ne konsilas uzi por lingva lernado.
Tuj leginte vian mesaĝon, mi hazarde elektis unu (nur unu) artikolon elstaran, rapide legis la komencon kaj trovis tion:
kiu metis finon al la monarkio, kiam la komunisma movado Pathet Lao prenis la potencon en 1975
Tio ne estas bona esperanto, sed nur vortalvorta traduko el la franca. Meti finon signifas ĉesigi, kaj preni potencon preni regadon, aŭ ekregi.
Laŭ mi, “prenis la potencon” fakte estas plibonigenda (pri la alia, mi nesufiĉe pensis)

Nu, la mondo estas plena da neperfektaĵoj, ĉu ne? rido.gif En malnovaj zamenhofaj verkoj oni trovas la verbon “elrigardi”, kiun hodiaŭ oni pli saĝe anstataŭas per “aspekti” (nur kiam tiu estas la intenco, kompreneble).

Laŭ la bona aspekto de la unua mesaĝo de saffrondude, mi pensas ke li ja povas legi artikolojn kun “kritika rigardo”, kaj ignori erarojn aŭ malbonajn esprimmanierojn. Se li skribus kun multaj eraroj, mi certe rekomendus al li resti ĉe la lernolibroj dumtempe. ridulo.gif

Ha! Oni ne forgesu ke ankaŭ ekzistas http://facila.org/

Sxak (عرض الملف الشخصي) 21 فبراير، 2012 1:01:54 م

Estas interese, ke eĉ en ReVo ekzistas almenaŭ 1 tre stulta eraro en citaĵo, kopiita el vikipedio. El la vikipedio, tiu artikolo jam estis korektita antaŭ monatoj, sed en ReVo oni plu povas legi tiun stultan eraron ridulo.gif

عودة للاعلى