글: 26
언어: Esperanto
Sahaquiel (프로필 보기) 2012년 2월 19일 오후 6:59:34
espero7 (프로필 보기) 2012년 2월 20일 오전 2:57:49
Estas nur persona preferenco, mi supozas.
marcuscf (프로필 보기) 2012년 2월 20일 오전 3:24:16
Desmut:En la fundamento ne diras "Vi rajtas elizii la finan on de la vortoj"Tiu parto pri "belarta afero" ne estas en la fundamento. Oni povas kontroli ĉe
Tie diras:
"La "o" de la substantivoj kaj la "a" de "la" povas esti iafoje forlasataj kaj anstataŭataj de apostrofo pro belsoneco en belarta afero."
Do, vi ne povas libere uzi ĝin ĉiam, ne kiam la vorto estas en pluralo, nek kiam havas akuzativon (vi, novulo, bone lernu la akuzativon) kaj nek en normala parolo, nur en belarta elsendo. Nur en poemoj, en kanzonoj kaj en similaj aferoj la elizio funkcias ĉar tie ĝi helpas la belsonecon.
http://akademio-de-esperanto.org/fundamento/gram...
http://bertilow.com/pmeg/aldonoj/fundamenta_gram...
Desmut (프로필 보기) 2012년 2월 20일 오전 5:14:27
Aŭ ion tiel ĝi diras...
Bone, vi faru kion vi volu...
Paquillo (프로필 보기) 2012년 2월 20일 오후 1:37:17
hebda999 (프로필 보기) 2012년 2월 20일 오후 2:11:35
espero7:...Estas nur persona preferenco, mi supozas.Se esperanto estus persona preferenco, ĝi jam ne ekzistus. Se oni volas havi simplan kaj ĉiemonde kompreneblan lingvon, oni devas nepre obei la regulojn aŭ ne paroli esperante - ĉu en la angla ĉiu povas elparoli vortojn laŭ sia deziro?
AlfRoland (프로필 보기) 2012년 2월 20일 오후 2:12:04
espero7:Desmut, mi ne estas novul'...Mi sentas, ke mi tute rajtas uzi elizion kiam mi parolas Esperante.Jes, vi rajtas! Aliflanke ne certas ke iu emas aŭskulti vin.
Estas nur persona preferenco, mi supozas.
Niamondo (프로필 보기) 2012년 2월 20일 오후 3:40:50
Se vi parolas la katalunan kaj Esperanton ankaŭ, do ĉu vi ĉeestos ĉi-jare al la Kataluna Kongreso de Esperanto (mi diras tion pro la proksimeco)? Kelkaj amikoj kaj mi volas iri.
P.S.: La elizio ne estis pensita por la ordinara konversacio. Fakte, la elizio preskaŭ nur aperas en literaturo kaj malmultege en ordinara konversacio.
marcuscf (프로필 보기) 2012년 2월 21일 오전 3:23:16
Oni devas zorgi pri komprenebleco.
antoniomoya (프로필 보기) 2012년 2월 21일 오전 6:39:31
Kiel alia forumano jam diris, tio mem neniu ekpensus fari kun, ekzemple, la angla, la franca aŭ la hispana. Kial do kun Esperanto?
Amike.