去目錄頁

Nova esperanto skrib- kaj parolmaniero uzante elizio

espero7, 2012年2月19日

讯息: 26

语言: Esperanto

Sahaquiel (显示个人资料) 2012年2月19日下午6:59:34

Laŭ la reguloj oni povas fari tion!

espero7 (显示个人资料) 2012年2月20日上午2:57:49

Desmut, mi ne estas novul'...Mi sentas, ke mi tute rajtas uzi elizion kiam mi parolas Esperante.

Estas nur persona preferenco, mi supozas.

marcuscf (显示个人资料) 2012年2月20日上午3:24:16

Desmut:En la fundamento ne diras "Vi rajtas elizii la finan on de la vortoj"

Tie diras:
"La "o" de la substantivoj kaj la "a" de "la" povas esti iafoje forlasataj kaj anstataŭataj de apostrofo pro belsoneco en belarta afero."

Do, vi ne povas libere uzi ĝin ĉiam, ne kiam la vorto estas en pluralo, nek kiam havas akuzativon (vi, novulo, bone lernu la akuzativon) kaj nek en normala parolo, nur en belarta elsendo. Nur en poemoj, en kanzonoj kaj en similaj aferoj la elizio funkcias ĉar tie ĝi helpas la belsonecon.
Tiu parto pri "belarta afero" ne estas en la fundamento. Oni povas kontroli ĉe

http://akademio-de-esperanto.org/fundamento/gram...

http://bertilow.com/pmeg/aldonoj/fundamenta_gram...

Desmut (显示个人资料) 2012年2月20日上午5:14:27

En mia presita gramatiko me rekte diras tion, sed min igas kompreni tion. Tie diras "Tiu ĉi elizio preferatas en belartaj aferoj...ktpktp...eblas uzi en parolado sed ne imitindas."
Aŭ ion tiel ĝi diras...

Bone, vi faru kion vi volu...

Paquillo (显示个人资料) 2012年2月20日下午1:37:17

En Itala lingvo ĉiuj vortoj finas je vokaloj kaj ĝi belsonas . Tamen la kataluna malbelas pro la konsonantaj finaĵoj

hebda999 (显示个人资料) 2012年2月20日下午2:11:35

espero7:...Estas nur persona preferenco, mi supozas.
Se esperanto estus persona preferenco, ĝi jam ne ekzistus. Se oni volas havi simplan kaj ĉiemonde kompreneblan lingvon, oni devas nepre obei la regulojn aŭ ne paroli esperante - ĉu en la angla ĉiu povas elparoli vortojn laŭ sia deziro?

AlfRoland (显示个人资料) 2012年2月20日下午2:12:04

espero7:Desmut, mi ne estas novul'...Mi sentas, ke mi tute rajtas uzi elizion kiam mi parolas Esperante.

Estas nur persona preferenco, mi supozas.
Jes, vi rajtas! Aliflanke ne certas ke iu emas aŭskulti vin.

Niamondo (显示个人资料) 2012年2月20日下午3:40:50

Si parles català i esperanto també, doncs assistiràs aquest any al Congrés Català d'Esperanto (ho dic per la proximitat)? Uns amics i jo volem anar lango.gif

Se vi parolas la katalunan kaj Esperanton ankaŭ, do ĉu vi ĉeestos ĉi-jare al la Kataluna Kongreso de Esperanto (mi diras tion pro la proksimeco)? Kelkaj amikoj kaj mi volas iri.

P.S.: La elizio ne estis pensita por la ordinara konversacio. Fakte, la elizio preskaŭ nur aperas en literaturo kaj malmultege en ordinara konversacio.

marcuscf (显示个人资料) 2012年2月21日上午3:23:16

Estus malagrable se iu, nur pro persona kaprico, kaŭzus konfuzon inter (ekzemple) «nep'», «nek» kaj «ne». Mi malŝatas tiujn finajn konsonantojn ĉar ili emas malaperi en rapida parolo.

Oni devas zorgi pri komprenebleco.

antoniomoya (显示个人资料) 2012年2月21日上午6:39:31

Kiel vi povas vidi, legante ĉiujn mesaĝojn de ĉi tiu kaj aliaj fadenoj, proponoj de ŝanĝoj kaj aliaj belaĵoj nur okazas kun Esperanto. Ĉar la lingvo apartenas al neniu, ĉiu kredas havi la rajton ŝanĝi tion kion li volas.

Kiel alia forumano jam diris, tio mem neniu ekpensus fari kun, ekzemple, la angla, la franca aŭ la hispana. Kial do kun Esperanto?

Amike.

回到上端