Messaggi: 26
Lingua: Esperanto
espero7 (Mostra il profilo) 19 febbraio 2012 01:27:54
Do, ĉu oni povas paroli kaj skribi uzante la elizion? Mi parolas kaj la esperanton kaj la katalana, kaj mi opinas ke la katalana estas pli bela lingvo. Kial? Ĉar dum ĝia evoluad' de la latina, ĝi perdis la finaĵon "o". La rezult' estas ke ĝi ŝajnas, laŭ mi, pli belsona kaj malpli rigida.
Mi supozas ke ĉi tiu estas eta reformpropon', sed nevere ĉar ĝi konformiĝas kun regloj.
Kion vi opinias?
flipe (Mostra il profilo) 19 febbraio 2012 04:18:32
antoniomoya (Mostra il profilo) 19 febbraio 2012 06:54:20
espero7:Mi parolas kaj la esperanton kaj la katalana, kaj mi opinas ke la katalana estas pli bela lingvo. Kial? Ĉar dum ĝia evoluad' de la latina, ĝi perdis la finaĵon "o". La rezult' estas ke ĝi ŝajnas, laŭ mi, pli belsona kaj malpli rigida.Mi opinias ke vi devus skribi ĉi tie kelkajn frazojn (la samajn), en la du lingvoj, por pruvi kaj montri al ni ke viaj asertoj estas veraj.
Kion vi opinias?
Ĉar mi pensas, kontraŭe al vi, ke la kataluna ne estas tiel bela ol la esperanta lingvo.
Amike.
Tjeri (Mostra il profilo) 19 febbraio 2012 07:09:58
brodicius (Mostra il profilo) 19 febbraio 2012 07:32:10
Ankaŭ, mi diros: la melodio de la lingvo ŝanĝas, se oni forigas la 'o'. Mi preferas la nunan melodion .
goli (Mostra il profilo) 19 febbraio 2012 08:56:09
Tjeri (Mostra il profilo) 19 febbraio 2012 09:03:29
novatago (Mostra il profilo) 19 febbraio 2012 09:24:00
brodicius:Se vi ŝatas forigi la finan 'o', verŝajne vi ŝatos esperant'.Tio estas plia pruvo pri tio, ke komencantoj devus esti multe malpli aŭdacaj tiam, kiam ili uzas la vorton "nova" por siaj ideoj.
Ĉiam pensu ke esperanto aĝas pli ol cent jaroj kaj kiu ajn lingva ideo pri esperanto, malfacile estos nova.
Por proponi aferojn pri io, unue oni devas lerni tre bone tion.
Aliflanke, elizio restu por arto. Laŭ mi la kataluna ne malbelas sed Esperanto belas multe pli, kaj belas multe pli tiel, kiel ĝi estas.
Esperanto estas pensita por plifaciligi la komuniko. Elizio por la ĉiutaga parolado nek plibeligas la lingvon, nek faciligas la komprenon.
Esperanto nur estos utila se ĉiuj parolas ĝin, tiel, kiel ĝi estas. Akcepti ŝanĝojn nur atingos dialektigi la lingvon ĉar ĉiuj havas ideojn kaj proponojn, ŝatojn kaj malŝatojn. Zamenhof sciis ĝin (eĉ pensante pri si mem) kaj tial petis ne tuŝi la fundamenton.
Ĝis, Novatago.
marcuscf (Mostra il profilo) 19 febbraio 2012 17:24:58
goli:La fundamento estas tre konservativa kaj tute malŝanĝebla. Rezignaciu tion aŭ ne parolu esperanton kaj inventu vian propran lingvon, kiu ne havus tion, kion vi ne ŝatas. Tamen, via lingvo probable estos malpopulara ne uzata kaj ‘forputros’, mortos.Pri kio vi parolas? Ĉi tiu fadeno temas pri tute fundamenta regulo de Esperanto.
Aliflanke, mi preferas ke ĉiuj finaĵoj restu sen elizio (krom poezie, kie ĝi povas esti fakte necesa) ĉar aŭda kompreno de fremda lingvo estas malfacila por multaj homoj, kaj la finaĵo -o helpegas bone aŭdi la finajn konsonantojn, kaj trovi kie finiĝas ĉiu vorto.
Zamenhof mem oftege uzis «l'» en la unua libro, tamen post kelkaj jaroj li kaj aliaj uzantoj ekpreferis uzi ĉiam «la» por simpleco.
Desmut (Mostra il profilo) 19 febbraio 2012 17:47:23
Tie diras:
"La "o" de la substantivoj kaj la "a" de "la" povas esti iafoje forlasataj kaj anstataŭataj de apostrofo pro belsoneco en belarta afero."
Do, vi ne povas libere uzi ĝin ĉiam, ne kiam la vorto estas en pluralo, nek kiam havas akuzativon (vi, novulo, bone lernu la akuzativon) kaj nek en normala parolo, nur en belarta elsendo. Nur en poemoj, en kanzonoj kaj en similaj aferoj la elizio funkcias ĉar tie ĝi helpas la belsonecon.
Kiel Novatago diris,
novatago:Elizio por la ĉiutaga parolado nek plibeligas la lingvon, nek faciligas la komprenon.