訊息: 27
語言: Esperanto
novatago (顯示個人資料) 2012年2月19日下午2:48:23
Fenris_kcf:"amazono" estas propra vorto kaj ĝia ineco estas evidenta. Do "viramazono" estus oksimoro kaj "amazonino" estus pleonasmo.Mi nur celis diri ke vi eraris kaj tiu ekspliko ne pruvas ke vi ne eraris, kiam vi diris ke estis neniu ina signifo en la radikoj.
"ina" estas la vorto por indiki inecon, do ĝi estas special-kazo.
"damo" kiel ulino similas al "amazono".
Ĉu Esperanto estas perfekta? Ne. Ĉu ĝi povas esti perfekta? Ne. Do, ne tuŝu ĝin.
Ĝis, Novatago.
Fenris_kcf (顯示個人資料) 2012年2月19日下午3:13:30
novatago:Ĉu Esperanto estas perfekta? Ne. Ĉu ĝi povas esti perfekta? Ne. Do, ne tuŝu ĝin.Tio konkludo ŝajnas iom stranga al mi... Ĉar ni scias, ke iu aŭ io ne estas perfekta kaj ne povas iĝi perfekta, ni simple ĉesigi ĉian klopodon por plibonigi ĝin?
maratonisto (顯示個人資料) 2012年2月19日下午4:11:26
miĥil:Mi preferus 'riismon'. Mi konsiderus seksneŭtralan uzon de esperanto boneta ideo. Ĉar en multaj okazoj mencio de la sekso estas superflua barokaĵo, kio eĉ povus stimuli seksismon. Mi ne scias ĉu vere temas pri malobeo de netuŝebla fundamento. Baze temas nur pri aldono de du radikoj ('ri', 'iĉ') kaj nur eta etendiĝo de signifo de kelkaj aliaj ('ge').Mi tute konsentas. Esperanto estas bona kiel estas, sed mi subtenus "riismon" kaj "iĉismon".
Praktime mi tamen ne uzas, ĉar estas polemikiga afero, kaj lingvo ja estas afero de alkonformiĝo.
novatago (顯示個人資料) 2012年2月19日下午4:51:40
Fenris_kcf:Tio konkludo ŝajnas iom stranga al mi... Ĉar ni scias, ke iu aŭ io ne estas perfekta kaj ne povas iĝi perfekta, ni simple ĉesi ĉian klopodon por plibonigi ĝin?Mi supozis ke vi venus kun tio. Sed mi pensis ĝin malfrue. La lacigo de absurdaj eternaj diskutoj, igas min mallongigi.
Pli precize mi celis diri ke ĉiam estos malkontentuloj kiuj volos ŝanĝi ion, kaj unu ŝanĝo allogos mil reformistojn kun pli ŝanĝojn. Do, ne tuŝu ĝin... ĉar ĝi funkcias bone kaj estas sufiĉe bona tiel, kiel ĝi estas.
Ĝis, Novatago.
AlfRoland (顯示個人資料) 2012年2月19日下午8:22:36
Fenris_kcf:Jes, simple taksu ĉion proponon kiel "stulta"! Tre matura...Mi ne opinias ke ĉiu unuopa propono aŭtomate estas "stulta". Sed jam en tiu ĉi fadeno aperis 3 solvojn de la sama "problemo". Al kiu vi turnas vin kun viaj reformproponoj? Kiu decidu enkonduki ilin? Ĉu vi aranĝos referendumon inter ĉiuj esperantistoj? La sola eblo estas ke vi mem ekuzu viajn proprajn proponojn esperante ke aliaj homoj sekvu vin. Jen la "stulteco"! Bonŝancon!!
Estas nelogika, se dudek radikoj havas viran signifon kaj ĉioj aliaj ne havas. Ĉu esceptoj estas bona aŭ ne? Laŭ mi ne.
Mi preferas Iĉismon, sed mi ne insistas je ĝi.
Imagu ke vi eklernus ekzemple ĉinan lingvon. Certe vi ankaŭ en ĝi trovus plibonigendajn detalojn. Ekbatalu kamaradoj! Evidente ne mankas al vi energion!
Rogir (顯示個人資料) 2012年2月19日下午10:31:04
espero7 (顯示個人資料) 2012年2月20日上午1:23:14
Laŭ mia pensmaniero, tio povas servi kiel avantaĝo. Ni ne devas nur akcepti aferojn, kiujn ni ne malŝatas. Ni povas propravole ŝanĝigi kaj plibonigi la lingvon, iom post iom.
Mi kredas, ke kiam nia lingvo kreiĝis, estis pli akceptita la seksismo. Ni vidas tion en la historio. Sed nun nia socio estas pli egala/egalrajta.
Mi kredas ke ni devas pensi logike kaj egalrajte. Hiismo/iĉismo havas molto da senco.
Fenris_kcf (顯示個人資料) 2012年2月20日上午1:49:32
Nu, mi scias, ke mi ne estas en posicio por proponi ion. Mi pensas, ke institucio kiel la AdE devus fari tion. Fadenoj kiel tio ĉi povas helpi informi la esperantistojn pri tiajn reformproponojn do ĉiu povas pripensi ilin.
@Rogir
Riisma estas speciala formo de Iĉismo kaj forprenas la pronomojn li kaj ŝi. Do ĝi ja ŝanĝas la signifon.
@espero7
Kaj vi bridu vin iom... Ĉu vi kredas, ke vi estas la unua persono, kiu venas ĉi tien kaj proponas diversajn ŝanĝojn/reformojn? Ne pretendu ke vi estas la personigita saĝeco!
espero7 (顯示個人資料) 2012年2月20日上午2:24:12
malkaŝe, mi simple tute ne povas kompreni la kialon, por kiu mi trovas ĉi tiom da kontraŭstar' respekte al la miaj ideoj.
Mi NENIAM pretendis esti nek spertul' de Esperanto nek iu tip' de saĝul'.... Mi nur estas lingvoparolema kaj studema...mi ja povas paroli 10 da lingvoj....kaj mi pensas ke Esperanto estas tre bona ide'. TAMEN, ekzistas molto da rezistad' al la lingvo kiel vera mondlingvo.... kaj al tiu rezistad' JA estas solvoj...
Ne estas stulte proponi ŝanĝetojn, kiuj povas plibonigi la lingvon en nia moderna epok'.
Esperanto jam travivis kelkajn ŝanĝoj. Ekzemple, la tendenc' pli uzi adverbojn anstataŭ de prepozicioj. "mi iris hejmen." Zamenhof mem ne parolis tiel... ĉu ne estas bone do??? Tute ne. Estas evoluo/ŝanĝo.
La propon' de pli gendroneŭtrala Esperanto ne radike ŝanĝus la lingvo kaj ne defius la fundamenton de Esperanto... ĝi nur plibonigus ĝin kaj igus la lingvon pli "glutelbla" por aliaj homoj.
marcuscf (顯示個人資料) 2012年2月20日上午3:47:19
Ĝi = neŭtra
Ŝi = ina
Kio mankas? Nenio! Do, kial tiom da diskutado?