Съобщения: 27
Език: Esperanto
goli (Покажи профила) 20 февруари 2012, 05:13:34
marcuscf:Li = viraĜi estas pronomo por ne homoj, por homoj ĝi ne uzatas, sed li kaj ŝi.
Ĝi = neŭtra
Ŝi = ina
Kio mankas? Nenio! Do, kial tiom da diskutado?
antoniomoya (Покажи профила) 20 февруари 2012, 07:08:59
espero7:Ne estas stulte proponi ŝanĝetojn, kiuj povas plibonigi la lingvon en nia moderna epok'.Vi havas ĉiujn rajtojn proponi ĉiujn ŝanĝojn kiujn vi volas.
Mi ne scias kial fojfoje, en ĉi tiuj fadenoj, forumanoj venas kaj venadas proponante ree kaj ree ĉiaspecajn ŝanĝojn al la lingvo. Anstataŭ proponi ion, tute simple UZU ĝin! Diru nenion, kaj uzu ĝin. Poste, la esperantistaro vidos kaj akceptos aŭ malakceptos viajn ideojn. Nur la sperto diros al ĉiuj ĉu viaj proponoj eniros en la lingvon aŭ ne.
Alimaniere dirite, parolu (aŭ skribu) kiel vi volas, kaj atendu la reagojn. Nur la sperto pruvas ĉu io funkcias aŭ ne.
Amike.
fstphane (Покажи профила) 20 февруари 2012, 07:17:36
-"kaŭ"=kaj/aŭ
Egale estas,sed mi ne ankoraŭ vidis:
-"ŝli"=ŝi aŭ li
utku (Покажи профила) 20 февруари 2012, 09:56:30
bartlett22183 (Покажи профила) 20 февруари 2012, 20:11:00
fstphane:Ekzistas apartaj formoj.Mi jam vidis:BONEGE!!
-"kaŭ"=kaj/aŭ
Egale estas,sed mi ne ankoraŭ vidis:
-"ŝli"=ŝi aŭ li
marcuscf (Покажи профила) 21 февруари 2012, 02:10:20
goli:Malprave. Vidu la respondon de Zamenhof:marcuscf:Li = viraĜi estas pronomo por ne homoj, por homoj ĝi ne uzatas, sed li kaj ŝi.
Ĝi = neŭtra
Ŝi = ina
Kio mankas? Nenio! Do, kial tiom da diskutado?
http://ttt.esperanto.org/Ondo/L-lr.htm#11Personaj
«
PRI PRONOMO POR “HOMO”
Kiam ni parolas pri homo, ne montrante la sekson, tiam estus regule uzi la pronomon “ĝi” (kiel ni faras ekzemple kun la vorto “infano”), kaj se vi tiel agos, vi estos gramatike tute prava.
»
Zamenhof poste klarigadas ke oni povas ankaŭ uzi “li” se oni opinias la pronomon “ĝi” malaltiga por homoj. Tamen, la uzo de “li” estas ĝuste tio, kion oni volas eviti, do ni sekvu la alian konsilon kaj uzu “ĝi”. Laŭ antoniomoya diris, “simple uzu”! Aldonindas diri ke “tiu” ankaŭ eblas.
Laŭ mi, “ŝli” estas abomenaĵo, ĉar (aldone al ties nefundamenteco) ĝuste tiam, kiam oni volas malemfazi sekson, oni metas ambaŭ (ŝi+li) en unu vorton, tiel ke ŝajnas ke oni parolas pri ambaŭseksa estaĵo.
espero7 (Покажи профила) 21 февруари 2012, 02:24:47