Zum Inhalt

la hiismo

von espero7, 19. Februar 2012

Beiträge: 27

Sprache: Esperanto

goli (Profil anzeigen) 20. Februar 2012 05:13:34

marcuscf:Li = vira
Ĝi = neŭtra
Ŝi = ina

Kio mankas? Nenio! Do, kial tiom da diskutado?
Ĝi estas pronomo por ne homoj, por homoj ĝi ne uzatas, sed li kaj ŝi.

antoniomoya (Profil anzeigen) 20. Februar 2012 07:08:59

espero7:Ne estas stulte proponi ŝanĝetojn, kiuj povas plibonigi la lingvon en nia moderna epok'.
Vi havas ĉiujn rajtojn proponi ĉiujn ŝanĝojn kiujn vi volas.

Mi ne scias kial fojfoje, en ĉi tiuj fadenoj, forumanoj venas kaj venadas proponante ree kaj ree ĉiaspecajn ŝanĝojn al la lingvo. Anstataŭ proponi ion, tute simple UZU ĝin! Diru nenion, kaj uzu ĝin. Poste, la esperantistaro vidos kaj akceptos aŭ malakceptos viajn ideojn. Nur la sperto diros al ĉiuj ĉu viaj proponoj eniros en la lingvon aŭ ne.

Alimaniere dirite, parolu (aŭ skribu) kiel vi volas, kaj atendu la reagojn. Nur la sperto pruvas ĉu io funkcias aŭ ne.

Amike.

fstphane (Profil anzeigen) 20. Februar 2012 07:17:36

Ekzistas apartaj formoj.Mi jam vidis:
-"kaŭ"=kaj/aŭ
Egale estas,sed mi ne ankoraŭ vidis:
-"ŝli"=ŝi aŭ li

utku (Profil anzeigen) 20. Februar 2012 09:56:30

Simple uzi na "tiu" estas bona kaj la plej fundamenta solvo por neŭtra persona pronomo. Ne vere estas bezonata ia isma propono.

bartlett22183 (Profil anzeigen) 20. Februar 2012 20:11:00

fstphane:Ekzistas apartaj formoj.Mi jam vidis:
-"kaŭ"=kaj/aŭ
Egale estas,sed mi ne ankoraŭ vidis:
-"ŝli"=ŝi aŭ li
BONEGE!! rideto.gif

marcuscf (Profil anzeigen) 21. Februar 2012 02:10:20

goli:
marcuscf:Li = vira
Ĝi = neŭtra
Ŝi = ina

Kio mankas? Nenio! Do, kial tiom da diskutado?
Ĝi estas pronomo por ne homoj, por homoj ĝi ne uzatas, sed li kaj ŝi.
Malprave. Vidu la respondon de Zamenhof:

http://ttt.esperanto.org/Ondo/L-lr.htm#11Personaj

«
PRI PRONOMO POR “HOMO”
Kiam ni parolas pri homo, ne montrante la sekson, tiam estus regule uzi la pronomon “ĝi” (kiel ni faras ekzemple kun la vorto “infano”), kaj se vi tiel agos, vi estos gramatike tute prava.
»

Zamenhof poste klarigadas ke oni povas ankaŭ uzi “li” se oni opinias la pronomon “ĝi” malaltiga por homoj. Tamen, la uzo de “li” estas ĝuste tio, kion oni volas eviti, do ni sekvu la alian konsilon kaj uzu “ĝi”. Laŭ antoniomoya diris, “simple uzu”! Aldonindas diri ke “tiu” ankaŭ eblas.

Laŭ mi, “ŝli” estas abomenaĵo, ĉar (aldone al ties nefundamenteco) ĝuste tiam, kiam oni volas malemfazi sekson, oni metas ambaŭ (ŝi+li) en unu vorton, tiel ke ŝajnas ke oni parolas pri ambaŭseksa estaĵo.

espero7 (Profil anzeigen) 21. Februar 2012 02:24:47

@ antoniomoya - Mi tute konsentas kun vi. Do mi ekuzos ilin. ridulo.gif

Zurück nach oben