Ĉu ili timas etan Esperanton?
door Paquillo, 21 februari 2012
Berichten: 17
Taal: Esperanto
Paquillo (Profiel tonen) 21 februari 2012 10:51:28
Tamen, malgraŭ nia malforteco, mi konstatis ke multaj personoj, timas kaj malŝatas nian movadeton, kaj estas pretaj ataki ĝin eĉ sciante nenion pri ĝi. Kial?
Mi volas vivi trankvila kun mia idealismo (mi ne ŝatas la vorton finvenkismo, kiu laŭ mi estis kreita por moki pri e-o). Mi estas esperantisto kiel alia povas esti katoliko, futbalisto, komunisto, ebriulo ktp, sed mi volas malbonon por neniu ideologio aŭ lingvo, kial ili estas ĉiam pretaj ataki esperanton??
Alia afero, Kial en ĉi tiu foro ŝajnas ke nur kelkaj personoj de la "globa lingvo" konstante propagandas pri sia lingvo kaj kontrau mikroba esperanto?
Se ilia lingvo estas globa, kiel ili ĉiam ŝatas diri, kial ili preokupiĝas pri etan planlingveton?
hebda999 (Profiel tonen) 21 februari 2012 11:55:02
sudanglo (Profiel tonen) 21 februari 2012 12:41:40
Paquillo:mi ne ŝatas la vorton finvenkismo, kiu laŭ mi estis kreita por moki pri e-oNe! La vorto finvenkismo estas uzata far Raŭmistoj por sin distingi de tiuj, kiuj ankoraŭ kredas je la destinita rolo por Esperanto en la mondo, kaj diligente laboras por tiu celo.
Kiam mi eklernis Esperanton, la esprimo 'la fina venko' ne havis mal-estiman signifon.
Ĉu vi volas primoki Zamenhof, ĉar li kredis je Esperanto kiel solvon de la 'lingva problemo'?
Ĉu vi supozas ke Onklo Zam kreis la lingvon por esti nur tempo-pasigilo de estontaj generacioj?
Sen tiu 'ne-realisma' sinteno (la finvenkismo) Esperanto neniam estintus kreita.
Paquillo (Profiel tonen) 21 februari 2012 13:17:06
sudanglo:Fina venko dependas de ŝtatestroj ne de ni. Mi pensas ke Zamenhof esperis ke ili farus grandan konferencon kie ili elektus e-on kiel la logika solvo al la problemo de komunikado.Paquillo:mi ne ŝatas la vorton finvenkismo, kiu laŭ mi estis kreita por moki pri e-oNe! La vorto finvenkismo estas uzata far Raŭmistoj por sin distingi de tiuj, kiuj ankoraŭ kredas je la destinita rolo por Esperanto en la mondo, kaj diligente laboras por tiu celo.
Kiam mi eklernis Esperanton, la esprimo 'la fina venko' ne havis mal-estiman signifon.
Ĉu vi volas primoki Zamenhof, ĉar li kredis je Esperanto kiel solvon de la 'lingva problemo'?
Ĉu vi supozas ke Onklo Zam kreis la lingvon por esti nur tempo-pasigilo de estontaj generacioj?
Sen tiu 'ne-realisma' sinteno (la finvenkismo) Esperanto neniam estintus kreita.
Ĉu vi pensas ke ni povas finvenki nur pere de niaj fortoj?
fstphane (Profiel tonen) 21 februari 2012 13:53:12
-"Al mi ne plaĉas la vorto"venko"kiu elvokas ke iuj gajnas kaj aliaj perdas,kvazaŭ estus superuloj kaj malsuperuloj.Mi kredas ke ĉiuj gajnos per akcepto de Esperanto...."http://claudepiron.free.fr/articlesenesperanto/r...
dombola (Profiel tonen) 21 februari 2012 15:16:12
Fina venko dependas de ŝtatestroj ne de ni.Vi trompiĝas denove!
Ĉu vi pensas ke ni povas finvenki nur pere de niaj fortoj?Jam estas tempo lerni ke "La Estonto Dependas de Ni.
Altebrilas (Profiel tonen) 21 februari 2012 17:24:29
Paquillo:Tamen, malgraŭ nia malforteco, mi konstatis ke multaj personoj, timas kaj malŝatas nian movadeton, kaj estas pretaj ataki ĝin eĉ sciante nenion pri ĝi. Kial?Por ke ni ne iĝu paranojaj, prefere diru al ni kiu ekzakte atakas esperantistoj, kaj kie oni povas trovi faktojn pri tio. Mi legis "la danĝera lingvo"-n, sed ĉu hodiaŭ estas plue persekutoj kontraŭ esperantistoj?
Paquillo (Profiel tonen) 21 februari 2012 17:58:29
Altebrilas:Parolaj atakoj, nenia persekuto.Paquillo:Tamen, malgraŭ nia malforteco, mi konstatis ke multaj personoj, timas kaj malŝatas nian movadeton, kaj estas pretaj ataki ĝin eĉ sciante nenion pri ĝi. Kial?Por ke ni ne iĝu paranojaj, prefere diru al ni kiu ekzakte atakas esperantistoj, kaj kie oni povas trovi faktojn pri tio. Mi legis "la danĝera lingvo"-n, sed ĉu hodiaŭ estas plue persekutoj kontraŭ esperantistoj?
Kial mi devus diri al vi kiuj ekzakte atakas e-on?
maratonisto (Profiel tonen) 21 februari 2012 21:37:44
Paquillo:Fina venko dependas de ŝtatestroj ne de ni. Mi pensas ke Zamenhof esperis ke ili farus grandan konferencon kie ili elektus e-on kiel la logika solvo al la problemo de komunikado.Mi tute konsentas. La popolo angla aŭ usona ne povas enkonduki la metrikan sistemon de mezuroj sen ŝtata subteno. Sed tio ne signifas, ka la metrika sistemo estas malbona.
Ĉu vi pensas ke ni povas finvenki nur pere de niaj fortoj?
La situo, kiam en landoj kiel Argentinio, Venezuelo, Nikaragvo, Irano, Kubo oni konsideras anglojn kaj usonanojn kiel malamikojn kaj elspezas miliardojn por instruado de la angla, al mi ne ŝajnas logika. Esperantistoj de tiuj landoj devas konvinki iliajn estraranojn, ke enkonduko de Esperanto en lernejojn kiel plenrajtan fremdlingvon kongruas kun ilia politiko.
Altebrilas (Profiel tonen) 21 februari 2012 22:13:48
Paquillo:Parolaj atakoj, nenia persekuto.Homoj rajtas esti kontraŭ esperanto. Sed atako estas pli grava. Por la klareco de la debato, estus bone scii pri kiaj "atakoj" vi parolas.
Kial mi devus diri al vi kiuj ekzakte atakas e-on?