Mergi la conținut

Ĉu ili timas etan Esperanton?

de Paquillo, 21 februarie 2012

Contribuții/Mesaje: 17

Limbă: Esperanto

Paquillo (Arată profil) 21 februarie 2012, 10:51:28

Por mi Esperanto estas eta movadeto forlasata de preskaŭ ĉiuj registaroj, preskaŭ senhelpa. Nur kelkaj miloj da idealistoj kaj kelkaj miloj da raŭmistoj kune laboras por subteni ĝin kun granda peno krom verŝajne la apogo de iu ŝtato kiel hungario au aliaj.
Tamen, malgraŭ nia malforteco, mi konstatis ke multaj personoj, timas kaj malŝatas nian movadeton, kaj estas pretaj ataki ĝin eĉ sciante nenion pri ĝi. Kial?
Mi volas vivi trankvila kun mia idealismo (mi ne ŝatas la vorton finvenkismo, kiu laŭ mi estis kreita por moki pri e-o). Mi estas esperantisto kiel alia povas esti katoliko, futbalisto, komunisto, ebriulo ktp, sed mi volas malbonon por neniu ideologio aŭ lingvo, kial ili estas ĉiam pretaj ataki esperanton??

Alia afero, Kial en ĉi tiu foro ŝajnas ke nur kelkaj personoj de la "globa lingvo" konstante propagandas pri sia lingvo kaj kontrau mikroba esperanto?
Se ilia lingvo estas globa, kiel ili ĉiam ŝatas diri, kial ili preokupiĝas pri etan planlingveton?

hebda999 (Arată profil) 21 februarie 2012, 11:55:02

Ne zorgu pri tio ĉi. Oni lernu la anglan, poste la ĉinan. Ne gravas. Esperanto vivas kaj disvolviĝas konstante - nur tio gravas.

sudanglo (Arată profil) 21 februarie 2012, 12:41:40

Paquillo:mi ne ŝatas la vorton finvenkismo, kiu laŭ mi estis kreita por moki pri e-o
Ne! La vorto finvenkismo estas uzata far Raŭmistoj por sin distingi de tiuj, kiuj ankoraŭ kredas je la destinita rolo por Esperanto en la mondo, kaj diligente laboras por tiu celo.

Kiam mi eklernis Esperanton, la esprimo 'la fina venko' ne havis mal-estiman signifon.

Ĉu vi volas primoki Zamenhof, ĉar li kredis je Esperanto kiel solvon de la 'lingva problemo'?

Ĉu vi supozas ke Onklo Zam kreis la lingvon por esti nur tempo-pasigilo de estontaj generacioj?

Sen tiu 'ne-realisma' sinteno (la finvenkismo) Esperanto neniam estintus kreita.

Paquillo (Arată profil) 21 februarie 2012, 13:17:06

sudanglo:

Fina venko dependas de ŝtatestroj ne de ni. Mi pensas ke Zamenhof esperis ke ili farus grandan konferencon kie ili elektus e-on kiel la logika solvo al la problemo de komunikado.
Ĉu vi pensas ke ni povas finvenki nur pere de niaj fortoj?

fstphane (Arată profil) 21 februarie 2012, 13:53:12

Ŝajnas al mi,bedaŭrinde,ke la"finvenkismo"estas fariĝata iom tro ekstremisma.Tiu ĉi sinteno ne povas,laŭ mi,helpi Esperanton.Mi preferas kiel Claude Piron kiam li diris dum unu intervjuo,mi parte citas lin:
-"Al mi ne plaĉas la vorto"venko"kiu elvokas ke iuj gajnas kaj aliaj perdas,kvazaŭ estus superuloj kaj malsuperuloj.Mi kredas ke ĉiuj gajnos per akcepto de Esperanto...."http://claudepiron.free.fr/articlesenesperanto/r...

dombola (Arată profil) 21 februarie 2012, 15:16:12

Fina venko dependas de ŝtatestroj ne de ni.
Vi trompiĝas denove!
Ĉu vi pensas ke ni povas finvenki nur pere de niaj fortoj?
Jam estas tempo lerni ke "La Estonto Dependas de Ni.

Altebrilas (Arată profil) 21 februarie 2012, 17:24:29

Paquillo:Tamen, malgraŭ nia malforteco, mi konstatis ke multaj personoj, timas kaj malŝatas nian movadeton, kaj estas pretaj ataki ĝin eĉ sciante nenion pri ĝi. Kial?
Por ke ni ne iĝu paranojaj, prefere diru al ni kiu ekzakte atakas esperantistoj, kaj kie oni povas trovi faktojn pri tio. Mi legis "la danĝera lingvo"-n, sed ĉu hodiaŭ estas plue persekutoj kontraŭ esperantistoj?

Paquillo (Arată profil) 21 februarie 2012, 17:58:29

Altebrilas:
Paquillo:Tamen, malgraŭ nia malforteco, mi konstatis ke multaj personoj, timas kaj malŝatas nian movadeton, kaj estas pretaj ataki ĝin eĉ sciante nenion pri ĝi. Kial?
Por ke ni ne iĝu paranojaj, prefere diru al ni kiu ekzakte atakas esperantistoj, kaj kie oni povas trovi faktojn pri tio. Mi legis "la danĝera lingvo"-n, sed ĉu hodiaŭ estas plue persekutoj kontraŭ esperantistoj?
Parolaj atakoj, nenia persekuto.

Kial mi devus diri al vi kiuj ekzakte atakas e-on?

maratonisto (Arată profil) 21 februarie 2012, 21:37:44

Paquillo:Fina venko dependas de ŝtatestroj ne de ni. Mi pensas ke Zamenhof esperis ke ili farus grandan konferencon kie ili elektus e-on kiel la logika solvo al la problemo de komunikado.
Ĉu vi pensas ke ni povas finvenki nur pere de niaj fortoj?
Mi tute konsentas. La popolo angla aŭ usona ne povas enkonduki la metrikan sistemon de mezuroj sen ŝtata subteno. Sed tio ne signifas, ka la metrika sistemo estas malbona.
La situo, kiam en landoj kiel Argentinio, Venezuelo, Nikaragvo, Irano, Kubo oni konsideras anglojn kaj usonanojn kiel malamikojn kaj elspezas miliardojn por instruado de la angla, al mi ne ŝajnas logika. Esperantistoj de tiuj landoj devas konvinki iliajn estraranojn, ke enkonduko de Esperanto en lernejojn kiel plenrajtan fremdlingvon kongruas kun ilia politiko.

Altebrilas (Arată profil) 21 februarie 2012, 22:13:48

Paquillo:Parolaj atakoj, nenia persekuto.

Kial mi devus diri al vi kiuj ekzakte atakas e-on?
Homoj rajtas esti kontraŭ esperanto. Sed atako estas pli grava. Por la klareco de la debato, estus bone scii pri kiaj "atakoj" vi parolas.

Înapoi mai sus