Al la enhavo

pri "New Deal"

de Altebrilas, 2012-februaro-21

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2012-februaro-21 17:34:08

En Francio ĵus aperis movado kontraŭ la ekonomia krizo, proponanta agojn kiajn faris FD Roosevelt post la granda krizo de 1929.
http://www.roosevelt2012.fr/
Mi vidis en Vikipedio la tradukon: "Nova Interkonsento". Sed ĉu "New Deal" ne ankoraŭ aludas pri nova disdono de ludkartoj, por ke la malgajnantoj havu etan ŝancon gajni? ĉu la traduko taŭgas?

RiotNrrd (Montri la profilon) 2012-februaro-21 20:01:31

La vorto "deal", en la frazeto "New Deal", ja havas subtilan kaj kompleksan signifon, kiu "interkonsento", sole, ne kaptas. Kiel vi skribis, la vorto ankaŭ signifas la novan disdonon de ludkartoj. La Roosevelt "New Deal" signifas ambaŭ, unu laŭvorta, unu metafora.

Mi opinias ke la frazeto ne tradukas bone al Esperanto.

sudanglo (Montri la profilon) 2012-februaro-21 20:59:55

Mi proponas 'la Nova Kontrakto' kiel tradukon de 'the New Deal' en la senco de la historiaj politika/ekonomikaj iniciativoj dum la Granda Depresio.

Wilhelm (Montri la profilon) 2012-februaro-22 03:17:45

Francio ne povas fari "Novan Kontrakton" kiel FDR pro tio ke Francio ne eldonas sian propran valuton kaj tial estas en la pozicio de Usonaj statoj sen la utilo de tra-eŭropa centra fiska aŭtoritato.
La Eŭro kiel valuto estas ĝisfunde manka pro tio ke ne ekzistas tra-eŭropa centra fiska aŭtoritato kiu povus eldoni netan monon (per deficita elspezado) por financi "Novan Kontrakton".

sudanglo (Montri la profilon) 2012-februaro-22 09:47:51

Wilhelm:
La Eŭro kiel valuto estas ĝisfunde manka
Absolute Wilhelm. Mi ne povus plie konsenti.

Ŝajnas al mi ke studento de ekonomiko en sia unua jaro de studoj estus povinta elpensi pli bonan aranĝon ol la nuna.

Plej absurde estas, ke oni pruntas al la Grekoj sed samtempe anticipas ke la Grekoj forlasos baldaŭ la Eŭron.

Altebrilas (Montri la profilon) 2012-februaro-22 14:27:52

Mi konsentas. aŭ UE devas plifleksebligi sian fiskan politikon, aŭ oni devos repreni la malnovajn naciajn monunuojn apud la Euro.

erinja (Montri la profilon) 2012-februaro-22 16:33:47

Mi ŝatus se Usono mem havus alian "Novan Kontrakton" sed tio estas ege malverŝajna pro nia nuna ekstremisma kaj nekompromisema politikistaro.

Sed mi volas aldoni ke ne nur gravas manko de centra ekonomia aŭtoritato. Gravas manko de mensa sento de unueco (sento ke "mi estas eŭropano" pli ol "mi estas xxx-ano")

Usonanoj, kun kelkaj eblaj esceptoj, kutime estas usonanoj unue, kaj anoj de iu ŝtato due. Ni ĉiuj parolas la saman lingvon. Tio plifaciligas fluon de mono kaj personoj; kiam iuj ŝtatoj tre bone sukcesas kaj aliaj malsukcesas, la personoj povas facile iri por labori en la sukcesa ŝtato, kaj la mono de la pli sukcesaj ŝtatoj redistribuiĝas al la malriĉaj ŝtatoj.

Tio eblas ĉar usonanoj sentas sin anoj de la sama lando.

Jes, mono sendiĝas ekz. de Germanio al Grekio, pro la financa krizo. Sed en Usono oni apenaŭ aŭdas plendojn de la loĝantoj de tiuj riĉaj ŝtatoj, "Nia mono forsendiĝas al tiuj pigraj nenion-farantoj", ktp. Oni sentas sin unuiĝinta lando, do la preciza aranĝo de la fluo de mono apenaŭ diskutiĝas.

Bedaŭrinde havi unuiĝintan mon-unuon en apenaŭ-unuiĝinta aro de landoj malfaciligis ĉion. Grekoj ne povas en unu tago lerni la germanan kaj trovi laboron en Germanio. Teorie estas tia libereco de movado kiun oni trovas en Usono, sed pro praktikaj kialoj tio apenaŭ povas ekzisti.

Pro kulturaj kialoj mi ĉiam feliĉis ke Britio ne akceptis la eŭron, kvankam mi konfesas ke kiam aperis la eŭro, mi ne tiam pensis pri la profundaj ekonomiaj malsamoj inter la eŭro-landoj, kaj la eblo por ekonomiaj problemoj. Sed nu, mi tiam estis universitata studento pri inĝenierado - ne ekonomiisto! Kaj la ekonomiistoj devis antaŭpensi pri tio, antaŭ ol enkonduki la eŭron, ĉar la afero estas videble strukture malstabila.

darkweasel (Montri la profilon) 2012-februaro-22 17:55:20

erinja:Teorie estas tia libereco de movado kiun oni trovas en Usono, sed pro praktikaj kialoj tio apenaŭ povas ekzisti.
Ĉu usonanoj vojaĝantaj inter diversaj ŝtatoj bezonas vojaĝ-dokumenton (pasporton aŭ personkarton)?

Ĉiuokaze vi laŭ mi pravas - se mi vojaĝas eĉ nur al Germanujo, kie oni ja parolas mian lingvon, mi sentas min (kaj estas) eksterlandano.

sudanglo (Montri la profilon) 2012-februaro-22 20:12:05

Plej ŝoke estis aŭdi lastatempe en la radio (brita) intervjuojn kun partoprenintoj en la fruaj diskutoj pri la Eŭro, kiuj pruvis ke la ĉefaj roluloj konsciis pri la potencialaj malfaciloj en la Eŭro-projekto (la mono ne La Unio) sed preferis preteratenti ilin pro politikaj konsideroj.

erinja (Montri la profilon) 2012-februaro-22 20:39:54

darkweasel:
erinja:Teorie estas tia libereco de movado kiun oni trovas en Usono, sed pro praktikaj kialoj tio apenaŭ povas ekzisti.
Ĉu usonanoj vojaĝantaj inter diversaj ŝtatoj bezonas vojaĝ-dokumenton (pasporton aŭ personkarton)?
Ne, tute ne. Certe estas diferencoj; oni ankaŭ ne devas aparte registri sin kun nova registaro kiam oni iras al nova usona ŝtato, krom se oni volas voĉdoni. Kvankam oni ja devas interŝanĝi sian aŭtan ŝildon kaj stirpermesilon por tiu de la nova ŝtato.

Ĉiukaze, se mi bone memoras, estas devige en kelkaj eŭropaj landoj kunporti ĉiam ŝtatan identigilon. Multaj usonanoj forte kontraŭas al la ideo de nacia ident-karto, kaj eĉ pli kontraŭus al la ideo ke oni ĉiam devus porti ĝin.

Efektive niaj stirpermesiloj (aŭ ŝtataj ident-kartoj, se oni ne stiras aŭton) funkcias kiel naciaj ident-kartoj. Sed ne malkaŝu tion al la usonanoj kiuj kontraŭas al la ideo! okulumo.gif Sed al multaj usonanoj la ideo ke oni devus ĉiam porti identigilon kaj montri ĝin laŭpete al policano, sen ajna kaŭzo, ŝajnas diktatoreca kaj malakceptebla. Kulture, usonanoj ne pretas akcepti tion.

sudanglo:Plej ŝoke estis aŭdi lastatempe en la radio (brita) intervjuojn kun partoprenintoj en la fruaj diskutoj pri la Eŭro, kiuj pruvis ke la ĉefaj roluloj konsciis pri la potencialaj malfaciloj en la Eŭro-projekto (la mono ne La Unio) sed preferis preteratenti ilin pro politikaj konsideroj.
Tio estas ŝoka en iu senco, sed en alia senco, ne estas ŝoke. Kiom ofte okazas ke iu faras malbonan decidon, simple kun la espero ke nenio malbona okazos? Okazas kun homoj, okazas kun registaroj. Kiam unu persono faras tion en sia persona vivo, estas bedaŭrinde por tiu persono. Kiam registaro faras tiom, estas katastrofe por amaso da homoj.

Reen al la supro