pri "New Deal"
di Altebrilas, 21 febbraio 2012
Messaggi: 17
Lingua: Esperanto
Altebrilas (Mostra il profilo) 21 febbraio 2012 17:34:08
http://www.roosevelt2012.fr/
Mi vidis en Vikipedio la tradukon: "Nova Interkonsento". Sed ĉu "New Deal" ne ankoraŭ aludas pri nova disdono de ludkartoj, por ke la malgajnantoj havu etan ŝancon gajni? ĉu la traduko taŭgas?
RiotNrrd (Mostra il profilo) 21 febbraio 2012 20:01:31
Mi opinias ke la frazeto ne tradukas bone al Esperanto.
sudanglo (Mostra il profilo) 21 febbraio 2012 20:59:55
Wilhelm (Mostra il profilo) 22 febbraio 2012 03:17:45
La Eŭro kiel valuto estas ĝisfunde manka pro tio ke ne ekzistas tra-eŭropa centra fiska aŭtoritato kiu povus eldoni netan monon (per deficita elspezado) por financi "Novan Kontrakton".
sudanglo (Mostra il profilo) 22 febbraio 2012 09:47:51
Wilhelm:Absolute Wilhelm. Mi ne povus plie konsenti.
La Eŭro kiel valuto estas ĝisfunde manka
Ŝajnas al mi ke studento de ekonomiko en sia unua jaro de studoj estus povinta elpensi pli bonan aranĝon ol la nuna.
Plej absurde estas, ke oni pruntas al la Grekoj sed samtempe anticipas ke la Grekoj forlasos baldaŭ la Eŭron.
Altebrilas (Mostra il profilo) 22 febbraio 2012 14:27:52
erinja (Mostra il profilo) 22 febbraio 2012 16:33:47
Sed mi volas aldoni ke ne nur gravas manko de centra ekonomia aŭtoritato. Gravas manko de mensa sento de unueco (sento ke "mi estas eŭropano" pli ol "mi estas xxx-ano")
Usonanoj, kun kelkaj eblaj esceptoj, kutime estas usonanoj unue, kaj anoj de iu ŝtato due. Ni ĉiuj parolas la saman lingvon. Tio plifaciligas fluon de mono kaj personoj; kiam iuj ŝtatoj tre bone sukcesas kaj aliaj malsukcesas, la personoj povas facile iri por labori en la sukcesa ŝtato, kaj la mono de la pli sukcesaj ŝtatoj redistribuiĝas al la malriĉaj ŝtatoj.
Tio eblas ĉar usonanoj sentas sin anoj de la sama lando.
Jes, mono sendiĝas ekz. de Germanio al Grekio, pro la financa krizo. Sed en Usono oni apenaŭ aŭdas plendojn de la loĝantoj de tiuj riĉaj ŝtatoj, "Nia mono forsendiĝas al tiuj pigraj nenion-farantoj", ktp. Oni sentas sin unuiĝinta lando, do la preciza aranĝo de la fluo de mono apenaŭ diskutiĝas.
Bedaŭrinde havi unuiĝintan mon-unuon en apenaŭ-unuiĝinta aro de landoj malfaciligis ĉion. Grekoj ne povas en unu tago lerni la germanan kaj trovi laboron en Germanio. Teorie estas tia libereco de movado kiun oni trovas en Usono, sed pro praktikaj kialoj tio apenaŭ povas ekzisti.
Pro kulturaj kialoj mi ĉiam feliĉis ke Britio ne akceptis la eŭron, kvankam mi konfesas ke kiam aperis la eŭro, mi ne tiam pensis pri la profundaj ekonomiaj malsamoj inter la eŭro-landoj, kaj la eblo por ekonomiaj problemoj. Sed nu, mi tiam estis universitata studento pri inĝenierado - ne ekonomiisto! Kaj la ekonomiistoj devis antaŭpensi pri tio, antaŭ ol enkonduki la eŭron, ĉar la afero estas videble strukture malstabila.
darkweasel (Mostra il profilo) 22 febbraio 2012 17:55:20
erinja:Teorie estas tia libereco de movado kiun oni trovas en Usono, sed pro praktikaj kialoj tio apenaŭ povas ekzisti.Ĉu usonanoj vojaĝantaj inter diversaj ŝtatoj bezonas vojaĝ-dokumenton (pasporton aŭ personkarton)?
Ĉiuokaze vi laŭ mi pravas - se mi vojaĝas eĉ nur al Germanujo, kie oni ja parolas mian lingvon, mi sentas min (kaj estas) eksterlandano.
sudanglo (Mostra il profilo) 22 febbraio 2012 20:12:05
erinja (Mostra il profilo) 22 febbraio 2012 20:39:54
darkweasel:Ne, tute ne. Certe estas diferencoj; oni ankaŭ ne devas aparte registri sin kun nova registaro kiam oni iras al nova usona ŝtato, krom se oni volas voĉdoni. Kvankam oni ja devas interŝanĝi sian aŭtan ŝildon kaj stirpermesilon por tiu de la nova ŝtato.erinja:Teorie estas tia libereco de movado kiun oni trovas en Usono, sed pro praktikaj kialoj tio apenaŭ povas ekzisti.Ĉu usonanoj vojaĝantaj inter diversaj ŝtatoj bezonas vojaĝ-dokumenton (pasporton aŭ personkarton)?
Ĉiukaze, se mi bone memoras, estas devige en kelkaj eŭropaj landoj kunporti ĉiam ŝtatan identigilon. Multaj usonanoj forte kontraŭas al la ideo de nacia ident-karto, kaj eĉ pli kontraŭus al la ideo ke oni ĉiam devus porti ĝin.
Efektive niaj stirpermesiloj (aŭ ŝtataj ident-kartoj, se oni ne stiras aŭton) funkcias kiel naciaj ident-kartoj. Sed ne malkaŝu tion al la usonanoj kiuj kontraŭas al la ideo! Sed al multaj usonanoj la ideo ke oni devus ĉiam porti identigilon kaj montri ĝin laŭpete al policano, sen ajna kaŭzo, ŝajnas diktatoreca kaj malakceptebla. Kulture, usonanoj ne pretas akcepti tion.
sudanglo:Plej ŝoke estis aŭdi lastatempe en la radio (brita) intervjuojn kun partoprenintoj en la fruaj diskutoj pri la Eŭro, kiuj pruvis ke la ĉefaj roluloj konsciis pri la potencialaj malfaciloj en la Eŭro-projekto (la mono ne La Unio) sed preferis preteratenti ilin pro politikaj konsideroj.Tio estas ŝoka en iu senco, sed en alia senco, ne estas ŝoke. Kiom ofte okazas ke iu faras malbonan decidon, simple kun la espero ke nenio malbona okazos? Okazas kun homoj, okazas kun registaroj. Kiam unu persono faras tion en sia persona vivo, estas bedaŭrinde por tiu persono. Kiam registaro faras tiom, estas katastrofe por amaso da homoj.