去目錄頁

pri "New Deal"

Altebrilas, 2012年2月21日

讯息: 17

语言: Esperanto

Paquillo (显示个人资料) 2012年2月22日下午10:53:19

Mi pensas ke la eŭro, malgraŭ la ekonomia krizo de europo, montriĝis tre stabila kaj forta monounuo, kompare al la dolaro kaj la Pundo, kiuj perdis valoron. La euro estas unu el la fortecoj de europo k eble savis ĝin de ekonomia katastrofo.

Altebrilas (显示个人资料) 2012年2月23日上午5:09:34

Mi opinias ke tiu euro-krizo fontas el kontraŭdiro inter federaciismo kaj nov-liberalismo.

Ne povas esti kompeticio inter tro malsamaj landoj, nek inter kleruloj kaj sendiplomuloj, nek inter junuloj kaj maljunuloj. Oni ne imagas futbolmaĉojn inter kripluloj kaj validaj ĉampionoj, tio estas sensencaĵo.

En EU traktatoj, oni parolas pri "libera kaj nefalsigita konkurenco", sed tiu konkurenco estas falsigita ek de la komenco se ne estas kompensoj por la plej malfortaj, kiel faris Germanio pri eksa DDR (siaj okcidentaj provincoj).

Altebrilas (显示个人资料) 2012年2月23日上午5:16:37

erinja:
Efektive niaj stirpermesiloj (aŭ ŝtataj ident-kartoj, se oni ne stiras aŭton) funkcias kiel naciaj ident-kartoj. Sed ne malkaŝu tion al la usonanoj kiuj kontraŭas al la ideo! okulumo.gif Sed al multaj usonanoj la ideo ke oni devus ĉiam porti identigilon kaj montri ĝin laŭpete al policano, sen ajna kaŭzo, ŝajnas diktatoreca kaj malakceptebla. Kulture, usonanoj ne pretas akcepti tion.
Ni malkovras ke tio, kio ŝajnas elvidebla ĉe ni tute ne estas tia en aliaj kulturoj. Esperantistoj konscias pri tio pli ol aliaj, sed restas longa vojo laŭirenda.

Ni profitu ke ni disponas pri samideanoj el multaj diversaj kulturoj por lerni ilin kaj pli bone interkompreniĝi...

darkweasel (显示个人资料) 2012年2月23日上午6:23:10

En Aŭstrujo, nur homoj sen aŭstra civitaneco devas ĉiam kunporti identigilon. Tamen la polico rajtas, se ĝi havas kialon por tio, ĉiam informi sin pri ies identeco, kaj se iu ne havas identigilon, ĝi do rajtas preni tiun al policejo por tie kontroli, ĉu la informoj, kiujn la homo, pri kies identeco ĝi volas scii, ĝustas.

Altebrilas (显示个人资料) 2012年2月23日下午11:18:29

En Francio oni devas surhavi legitimilon kaj prezenti ĝin al policistoj kiuj petas ĝin.

Wilhelm (显示个人资料) 2012年2月24日下午8:34:26

Paquillo:Mi pensas ke la eŭro, malgraŭ la ekonomia krizo de europo, montriĝis tre stabila kaj forta monounuo, kompare al la dolaro kaj la Pundo, kiuj perdis valoron. La euro estas unu el la fortecoj de europo k eble savis ĝin de ekonomia katastrofo.
La Eŭro estas la fonto de preskaŭ ĉiu problemo kiu alfrontas Eŭrajn Ŝtatojn.

Altebrilas (显示个人资料) 2012年2月26日下午10:42:28

shoko.gif Ne nur la euro, sed kune kun la novliberalismo: ili estas kiel la du makzeloj de tenajlo.

回到上端