Civila religio
von BenjamenoPoeto, 25. Februar 2012
Beiträge: 21
Sprache: Esperanto
RiotNrrd (Profil anzeigen) 26. Februar 2012 01:10:25
En Unitarian Universalism, estas bone se oni estas ateisto. Iuj UUanoj estas tiel, kvankam multaj ne estas. La preĝejoj estas "ordinaraj" - ili similas al kristanaj preĝejoj - sed UU ne estas kristana religio, kaj la fokuso estas pli pri socia justeco kaj etiko ol pri Dio (kaj tre malofte pri Jesuo; plejparte nur proksima al Kristnasko kaj Pasko).
Desit1 (Profil anzeigen) 26. Februar 2012 01:46:12
Mi preferas kredi je nenio...almenaŭ je nenio malvere montrebla.
komenstanto (Profil anzeigen) 26. Februar 2012 06:08:26
mihxil (Profil anzeigen) 26. Februar 2012 07:03:15
Desit1: Ateistoj kaj religiistoj estas la samo. Ili kredas je "io"Malprave. Ateisto laŭdifine ne kredas je dio. Laŭ tiu difino ekzistas ateistoj kiuj similas al religiistoj, sed multaj ateistoj estas tiaj pro pure raciaj kialoj.
Desit1:La "preĝejoj" estas ejoj por preĝiMi neniam vizitas preĝejoj, sed mi devas diri ke ŝajnas al mi ke preĝejoj kaj eklezioj ja foje ŝajnas servi por iom pli.
Mi ne vidas la multan bonon en 'mistikismo', kiel la fadenkreiinto. Sed eble mi ja povas imagi ke la grupaneco kaj certaj ritoj kiujn al oni provizas religioj havas siajn valorojn.
novatago (Profil anzeigen) 26. Februar 2012 10:33:47
Meditado ja estas rekomendida ago pro sia boneco por mensa trankviligo. Aldone, eble ĝi komprenigos al maltoleremuloj, kial iuj fidas je iaj aferoj, sen neceso je konsenti ilin kaj ilian fidon.
Tio, kion mi ne vidas necesa, estas fasti. Oni bezonas manĝi ne pro glutemo, sed laŭ neceso, kio ja igos fastadon, ion nenecesa.
Ĝis, Novatago.
Juippi (Profil anzeigen) 26. Februar 2012 21:35:44
Via propono estas tute subteninda.
Fakte, la evoluo jam kondukadas al tio direkton. Sed ne okazos rapide.
Estas facila vidi, ke ce tio nuna batalo kontraŭ unu al alia religioj ne estas utila, sed devas kompreni al kion tio baziĝas, nome bezonon de homoj teni sian bildon de mondo. Ne ekzistas ion alian rimedon plenumi tion ol lernado de la proprajn gepatrojn. Tio instituto estas forta, ĉar estas devigo akcepti rajton de gepatrojn instrui siajn proprajn infanojn. Alia alternativo ja estus transdoni tion taskon al ŝtato, sed oni havas tre malbonajn spertojn pri tio.
Kaj nome tiel eslŝutitaj manieroj ni emas taksi kiel plej indajn por defendi kontraŭ aliaj.
Neniu homo estas sen kulpa pri tio.
Temas ege malrapidan ĉanĝon de paradigmo, kio nun estas ĉe tio nivelo. Do, diverspecajn problemojn estas atendeblaj dum la vojo al dezirata celo.
Tamen afero estas inda por diskuti pli multe oli ĝis nun okazis, ĉar nuna "silentkultura" kauzas, ke homoj perdis pretecon pritrakti ĝin.
Do, dankon al vi pri alprenon de grava tema.
novatago (Profil anzeigen) 26. Februar 2012 22:05:34
Juippi:...Sen ĝeniga intenco.
Fakte, la evoluo jam kondukadas al tiu direkton. Sed ne okazos rapide.
Estas facile vidi, kece tionuna batalo de unu religio kontraŭunu alaliaj religioj ne estas utila, sed oni devas kompreni tion, sur kio baziĝas, nome bezonon de homoj teni sian bildon de mondo. Ne ekzistasionalian rimedon por plenumi tion ol lernado de la proprajn gepatrojn. Tia/Tiu instituto estas forta, ĉar estas devigo akcepti rajton de gepatrojn instrui siajn proprajn infanojn. Alia alternativo ja estus transdoni tiun taskon al ŝtato, sed oni havas tre malbonajn spertojn pri tio.
Kaj nome tiel eslŝutitaj manieroj ni emas taksi kiel plej indajn por defendi kontraŭ aliaj.mi ne komprenas tiun ĉi lastan frazon
Neniu homo estas sen kulpa pri tio.
Temas pri ege malrapidan ŝanĝon de paradigmo, kio nun estas ĉe tiu nivelo. Do, diverspecajn problemojn estas atendeblaj dum la vojo al dezirata celo.
Tamen afero estas inda por diskuti pli multe ol ĝis nun okazis, ĉar nuna "silentkulturo" kaŭzas, ke homoj perdis pretecon pritrakti ĝin.
Do, dankon al vi pri alprenon de grava temo.
Ĝis, Novatago.
Altebrilas (Profil anzeigen) 26. Februar 2012 22:37:26
La proceso estas ĉiam la sama: komence la kredantoj estas sinceraj, kaj iom post iomkelkaj el ili vidas kiel profiti je la sistemo por siaj propraj celoj.
La inkvizicio nute ne similis al la prakristanismo, kaj la sama validas por aliaj sistemoj, eĉ ateismo aŭ sciencismo.
Desit1 (Profil anzeigen) 27. Februar 2012 05:41:29
miĥil:Ŝajne, do, mankas ni, veraj ateistoj kredantaj nur je scienco kaj je nenio alia.Desit1: Ateistoj kaj religiistoj estas la samo. Ili kredas je "io"Malprave. Ateisto laŭdifine ne kredas je dio. Laŭ tiu difino ekzistas ateistoj kiuj similas al religiistoj, sed multaj ateistoj estas tiaj pro pure raciaj kialoj.
Desit1 (Profil anzeigen) 27. Februar 2012 05:44:13
komenstanto:Civila religio estas nur helpi unu la alian.Religio nur helpas vin stultiĝi, lavante vian cerbon kaj enmetante stultajn historiojn por igi vin kredi je fantomoj kaj unikornoj flugantaj en la multkolora maro de kie venas la eterna vivo.
Traduko: Religio neniel helpas homojn. Ĝi nur stultigas ilin.